Al la enhavo

Kiel vi amikoj opinias pri Mondlango, kiu estas unu esperantido ?

de 呼格吉勒图, 2019-februaro-13

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2019-februaro-24 10:04:05

Altebrilas:Mi verŝajne ne iam parolos ĝin, sed estas interese scii la opinion de asiaj esperantistoj pri ĉio, kio ne estas facila por ili en la lingvo de Zamenhof.
Kara amiko,
Por mi, ĉinlingvano, mi ne opinias ke ĝi reprezentas iujn ajn faktorojn de orientaziaj lingvoj, kaj ne sentas ke ĝi estis kreata zorgante por la orientlingvanoj, ĉar mi opinias ke ĉio estas eo kaj angla stila esence kaj strukture, kaj la ŝanĝoj aŭ rekreado estas tute ne gravaj aferoj. Ĉu ''bi'' estas pli bona ol ''du'' por indiki numeralo 2 ? Ĉu ''libros'' estas pli bona ol ''libroj'' en elparolo ? Ĉu ''ŝatan'' estas pli bona ol ''ŝatas'' ? en kiu faktoro? Por mi, kies denasklingvo estas ''ekstertera'' ol hindeŭroplingvoj, ''ŝatan '' kaj ''ŝatas'' estas ambaŭ ekvivalente ''eksterteraj''. Ne povas diri ĉu unu estas pli bona ol la alia. Do por mi, ili ne estas malfacila parto de la lingvo de Zamonhof, kaj tiaj ŝanĝoj ne farigis la ''malfacilan'' transiri al ''facila''.

Se ekstreme transirus eo-n en la ĉinan stilon (mi fakte ne volas fari tiel, ĉar tio ankaŭ ne estas ''internacia'' lingvo), eble eo povus aspekti tiel :
Ekzemple:
Eo : ''Mi renkontiĝis kun miaj ekskolegoj hieraŭ kiuj nun laboras por la prezidento de xxx asocio''
——
Ĉinstilo: ''Hieraŭ mi kun mia tiuj nun por la xxx asocio de prezedento labor de ekskolego men(por indiki pluralo) renkontiĝ ''
Interesa kaj fremda por vi?

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-februaro-25 10:27:06

Dankon kara amiko, tio estas interesega por mi, ĉar mi estas scivolema pri lingvoj, ĉefe kiam ili malsamas de la mia.

Ŝajnas, ke en la ĉina, vortoj kiuj normale (=en esperanto,interalie) estas kune, funkcias kiel parentezoj en matematiko, kiam ili estas dise:

''Hieraŭ (mi kun (mia (tiuj nun por la xxx-asocia prezidento labor)-anta ekskolegaro) renkontiĝi) ''

Mi aldonis esperantajn elementojn kiam estas ebla, por simpligi la frazon kaj pli bone vidigi ĝian strukturon.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2019-februaro-26 09:52:50

Kara amiko,
Via perspektivo estas interesa, kaj mi ne konsciis tion antaŭe.
Pro ke preskaŭ ĉiam modifantaj partoj estas antaŭ la modifataj partoj en frazoj en la ĉina lingvo, ĉu la modifantaj partoj estas longaj aŭ ne; Eĉ la modifantaj partoj estas frazoj, nome subfrazoj, ankaŭ estas metataj antaŭ la ĉefvortoj. Do eble via perspektivo de la ĉina estas prava.

Ekzemple, 我昨天读的那本书= "mi legis hieraŭ la libro" laŭvorte, kaj "libro" estas ĉefvorto aŭ la modifata vorto. Do la frazo signifas "la libro, kiun mi legis hieraŭ". Same kiel la japana, "昨日、私が読んでいた本", kies baza strukturo estas sama kun la ĉina.

Blua_Monto (Montri la profilon) 2022-februaro-18 08:51:47

Mondlango ŝanĝigis tro da aferojn, kaj la kialo por la ŝanĝoj ofte ne klaras. Mi preferas esti pli prezervema se mi devas apogi Esperantidojn.

amigueo (Montri la profilon) 2022-februaro-22 11:03:00

ekstertemo sed rilate al la cxina:
cxu estas artefarita lingvo kiu transformas la cxinan en sentonan lingvon?

Reen al la supro