Al la enhavo

Kiel vi amikoj opinias pri Mondlango, kiu estas unu esperantido ?

de 呼格吉勒图, 2019-februaro-13

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2019-februaro-13 03:04:18

Ĉi tie estas la oficiala retejo de Mondlango:
http://www.heyafu.org/english/

Unu germana samideano diris al mi ke ekzistas unu esperantido, kiun mi ne sciis antaŭe, nomiĝante Mondlango. Li opinias ke ĝi estas pli facila kaj racionala ol esperanto. La mondlango estis kreita de ĉinaj esperantistoj, bazite sur esperanto kaj la angla lingvo, kaj ankaŭ sur iom da la ĉina gramatiko.

Ĝi havas sekvantajn karakteristikojn:
1. Ne havas ĉapeloliteroj kiel esperanto. En mondlango, C prononciĝas kiel ĉ en eo, kaj x prononciĝas kiel ŝ, j kiel ĝ, y kiel j, w kiel ŭ, kaj ne ekzistas ĵ.
2. Havas literon Q, kiu prononciĝas kiel /kw/, nur por elparoli proprajn substantivojn.
3. Same kiel eo, substantivoj finiĝas per o, se singularo, sed per "s" anstataŭ "j" se pluralo. Ekzemple, tri domos (=tri domoj); bi libros (=du libroj);
4. Ne ekzistas akuzativo. (pronomoj havas akuzativojn)
5. Ĉiuj substantivoj estas genro-neŭtralaj. Ekzemple, bovo ne indikas seksojn, sed bovulo, kaj bovino respektive indikas vir- kaj in- sekson.
6. Adjektivoj ne havas akuzativon kaj ne akordas kun la substantivoj en nombro. Nome, adjektivoj ne havas pluralon.
7. Anstataŭigi "as" "is" "os" "us" "u" per "an" "in" "on" "uz" "ez" por indiki tensojn kaj humorojn de verboj.
8. pronomoj:
mi=mi mu=ni yi=vi yu=vi hi=li hu=ili xi=ŝi xu=ili ji=ĝi ju=ili
li = li kaj ŝi, kiam ne bezoni indiki seksojn. "lu" estas la pluralo de "li";
9. refleksivaj pronomoj:
per aldoni "self" post pronomoj.
miself muself yiself yuself hiself huself xiself xuself
10. nombro:
un=unu bi=du
tri=tri kwar =kvar
kwin=kvin siks=ses
sep=sep ok=ok
nef=naŭ dek=dek
mil=mil milion=miliono
Por indiki ordon: per aldoni "u" post nombroj:
unu =unua biu=dua triu= tria k.s.
kaj una, bia ,tria ktp. estas la adjektivaj formoj de nombroj.
11. la mondlango enkondukas pli multe da radikvortoj el la angla lingvo, ol esperanto faris. Ĉar la kreanto pensas ke la angla estas la plej larĝe lernata kaj uzata lingvo tutmonde hodiaŭ. Do enkonduki pli da anglaj vortoj, anstataŭ vortoj el la latinidaj lingvoj, povas simpligi memori novvortojn por lernantoj.
...... ......

Kiel vi opinias pri tiu esperantido?

Metsis (Montri la profilon) 2019-februaro-13 07:53:19

Mi neniam antaŭe aŭdis pri Mondlingvo, tiel mia respondo bazas nur sur, kion vi skribis.

1. Unu el la plej diskutaj temoj en esperantlingvaj forumoj estas la ĉapelaj literoj. Preskaŭ ĉiuj reformproponoj proponas, ke oni iel skribus ilin alimaniere. Ekzistas du kategorioj de proponoj
  • forlasi la principon "unu sono = unu litero", laŭ kiu oni substituas ekz. ĉ-on per ch
  • enkonduki novajn literojn, laŭ kiu oni substituas ekz. ŝ-on per x
Ambaŭ kategorioj havas siajn problemojn. La principo estas tre grava, preskaŭ ĉiuj novaj skribsistemoj (por lingvoj, kiuj ne antaŭ havis skribsistemon) obeas ĝin. Ne estas bona ideo forlasi ĝin.

Oni ne bezonas pli da konsonantoj ol, kiujn E-o havas. Kontraŭe oni povas aserti, ke E-o havas tro multajn konsonantojn, specife tro multaj so-similaj sonoj (ĉiuj ĉ, ĝ, ĵ, ŝ kaj z). Do la Mondlingva propono maltrafas la veran problemon.

Parentese y estas vokalo, j konsonanto kaj ne estas bona ideo intermiksi ilin (koncernas ete ankaŭ E-on kun sia duonvokalo).

2. Same kiel la punkto 1.
3. bagatelo
4. Ne bona ideo, ĉar ĉi tiel oni fiksas la vortordon kaj potenciale kreas bezonon por formala subjekto.
5. Mi aplaŭdas ĉi tiun ideo, kiu originas de Ido.
8. Al mi kaza kaj nombra harmonio estas natura.
6. bagatelo
7. Ne ekzistas tiom sufiĉe gravaj kialoj ĉi tiel ŝanĝi la personajn proponojn.
8. Tro angla.
9. bagatelo
10. Ekzistas kritiko kontraŭ E-o, ke ĝi estas tro hindoeŭropa, ke siaj radikoj estas tro pola-, rusa-, germana-, angla-, francaligvaj, kaj ĝi devus prunti pli da ideoj de la ne-hindoeŭropaj lingvoj (ekz. la ĉino, la araba, la svahila). La Mondlingva propono pliigus tian kritikon.

Sume la Mondlingva propono koncentriĝas tro multe en bagatelojn sen proponi bonajn solvojn al veraj problemoj.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2019-februaro-13 08:37:12

Kara Metsis,
Mi preskaŭ tute konsentas kun vi.
Pri nombra harmonio, ne estas natura por ni orientlingvanoj, sed vere vaste disvastiĝas en eŭroplingvoj. Do ĉu adjektivoj kaj substantivoj harmoniiĝas unu kun la alia, ne gravas por mi. Sed kiam mi eklernis eo, mi vere ne kutimiĝis pri tio.
Pri la radikvortoj enkondukitaj el ne-hindeŭropaj lingvoj, ĉu vi opinias ke la lingwa de planeta estas bona solvo pri tiu problemo? https://en.wikipedia.org/wiki/Lingwa_de_planeta

Metsis (Montri la profilon) 2019-februaro-13 09:24:55

呼格吉勒图:
Pri la radikvortoj enkondukataj el ne-hindeŭropaj lingvoj, ĉu vi opinias ke la lingwa de planeta estas bona solvo pri tiu problemo? https://en.wikipedia.org/wiki/Lingwa_de_planeta
Aĥ, Lidepla! Bedaŭrinde mia denaska lingvo estas eĉ parenca al neniu lingvo, sur kiuj oni bazigas lideplan, kaj tiel Lidepla estas kiel fremda kiel E-o. Eble ĝi estas pli komprenebla al ĉina- araba- aŭ hindiaparolantoj, mi ne scias.

opajpoaj (Montri la profilon) 2019-februaro-13 17:52:35

http://www.heyafu.org/esperanto/FAQ.htm
se oni akceptus nacian lingvon kiel internacian, tio donus grandegajn potencojn kaj kulturajn avantagxojn al la lando aux landoj en kiuj la elektita lingvo estas la denaska lingvo.
...
12. Kiom da tempo mi bezonas por majstri Mondlangon?
Tiu kiu scipovas la anglan povas lerni bazan scion de Mondlango dum kelkaj tagoj, ecx kelkaj horoj.
Vivu la angla !
&&&
http://www.heyafu.org/fransa.htm
En mondlango c'est la simplicité qui prime, c'est un outil de communication et il n'y a pas lieu de faire des figures de style.
(Mondlango estas simpleco, kio gravegas, estas komunikilo kaj ne necesas imagi stilfigurojn)
Adiaŭ, poezio !

Ĉu nova bananŝelo ?

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2019-februaro-22 07:40:37

Mi pensas ke memori novvortojn devenintajn el hindeŭroplingvoj estas la ĉefa malfacila parto kiam ne-hind-eŭroplingvanoj lernadas. Do mi opinias ke la mondlango ne bone solvis tiun problemon kvankam iom plibonigi la situacion, per enkonduki pli da anglaj vortoj kiel radikvortoj. Sed memori la anglajn vortojn ankaŭ estas malfacile, por plajparte da ĉinoj ĉe mi. En ĉinio, la angla estas la deviga subjekto en lernejo, ke ĉiuj devas lerni ĝin ekde mezlernejano fazo. Sed tro malmulte el ni povas flue paroli kaj praktike uzi ĝin post longa kontinua lernado. Kaj plejparte da vortojn, kiujn ili lernis, ili forgesas post elveni el lernejo kaj eniri en laborejo. Do ĉu la radikvortoj deveniĝis el la angla aŭ ne ,ne esence influas la rezulton !

Ruslan3737 (Montri la profilon) 2019-februaro-23 12:39:48

Oni povas uzi literojn W Q X Y jene
Y - j
J - ĝ
W - ŭ
Q - ĉ
X - ŝ
Mi pensas ke pluralo de adjektivoj (kaj posedaj pronomoj) estas necesa kiam oni uzas ilin sen substantivoj. Ekzemple,
1.Via filo estas pli juna ol mia
2. Via filo estas pli juna ol miaj
1. Blankaj venkis flavajn
2. Blankaj venkis flavan
3. Blanka venkis flavajn
4. Blanka venkis flavan
Sed se ili estas uzataj kun siaj substantivoj pluralo ne estas necesa.

Kaj sen akuzativo kiel vi esprimos ĉi tiujn frazojn
Tiu estis viro kiu mortigis urson
Tiu estis viro kiun mortigis urso
Kiu amas lin?
Kiun amas li?
Oni povas uzi vortordon subjekto - verbo - objekto (kiel en la Angla kaj la Ĉina). Tiam oni devus diri
Tiu estis viro, kiu mortigis urso
Tiu estis viro, urso mortigis kiu
Kiu amas li?
Li amas kiu?
Kaj oni povus diri "La kato kuras al en la domo" anstataŭ "la kato kuras en la domon". "Al en" signifas movon enen de io, kiel "into" en angla
Aŭ oni povas uzi prepozicion, ekzemple, "na"
Tiu estis viro kiu mortigis na urso
Tiu estis viro na kiu mortigis urso
Kiu amas na li?
Na kiu amas li?

Mi persone farus sekvantajn ŝanĝojn:
1. Ne estas artikolo La, ĉar multaj lingvoj (rusa, japana, korea, turka, finna, ĉina kaj aliaj) ne havas artikolojn kaj ili estas malfacilaj por iliaj parolantoj
2. Prepozicio De havas multajn singnifojn, kio povas fari malklarecon. Tial ekzistas kelkaj prepozicioj kun diversaj signifoj.
3. Pronomoj:
Mo - mi
Moj - ni
Vo - vi, (unu persono),
Voj - vi (pli ol unu persono)
Lo - li, ŝi, ĝi
Loj - ili
Plejmulto da lingvoj havas singularan vi kaj pluralan vi, kaj multaj lingvoj ne havas diferencon inter li, ŝi kaj ĝi (kiel finna, turka, japana, ĉina, kurda, suahila, indonesia kaj aliaj).
En la ĉina ili estas wo, women, ni, nimen, ta, tamen.
4. Pli simplaj kaj mallongaj vortoj. Ekzemple, ni povas uzi verbon "Ri" kun signifo "esti" ĉar ĝi estas uzata tre ofte
Ras - estas
Ris - estis
Ru - estu
Ankaŭ al mi plaĉas propono pri sengenraj substantovoj kaj uzado de sufikso por virgenraj homoj kaj animaloj (en ido -un). Tiel ni povas uzi vortojn Homo, homuno (viro), homino (virino), amiko (viro aŭ virino), amikuno (viro), amikino kaj amikoj (geamikoj), amikunoj (amikoj) kaj amikinoj. Prefikso "ge" ne estas necesa tiel.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2019-februaro-23 14:40:32

Kara Ruslan3737,
Mi pensas ke via propono estas interesa kaj inspira. Kaj ili vere estas iagrade problemoj de eo. Pri la tria propono, bonvolu permesi min korektigi, ke en la ĉina kaj la japana, ni diferencigas li, ŝi kaj ĝi. En la ĉina, ni havas 他 她 它 por indiki li ŝi kaj ĝi respektive, sed ili prononciĝas same, do via komento ''...ne havas diferencojn inter...'' ĝustas en parolado. Kaj en la japana, ili diras 彼 彼女 por indiki li kaj ŝi.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2019-februaro-23 14:40:41

La mesaĝo estas kaŝita.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-februaro-23 21:55:07

Mi verŝajne ne iam parolos ĝin, sed estas interese scii la opinion de asiaj esperantistoj pri ĉio, kio ne estas facila por ili en la lingvo de Zamenhof.

Reen al la supro