Al la enhavo

Demando por/pri la rusoj

de Hundego, 2019-februaro-21

Mesaĝoj: 33

Lingvo: Esperanto

Hundego (Montri la profilon) 2019-februaro-21 08:21:02

Mi havas demandon por la rusoj ĉi tie.

Antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi komencis lerni la rusan, mi rigardis multajn filmetojn pri Vladimir Putin. Mi eksciis, ke li estas tre interesa viro. En okcidentaj amaskomunikloj, ni malofte eblas vidi aŭ aŭskulti paroladojn de Putin en liaj propraj vortoj. La ĝenerala impreso pri Putin en multaj okcidentaj landoj estas, ke li estas danĝera diktatoro. Sed ŝajnis al mi, ke li estas pli inteligenta kaj ofte pli racia ol multaj okcidentaj politikestroj. Ŝajnis al mi, ke li estas tre kapabla viro, kiu havas tre malfacilan laboron, eble la plej malfacilia en la mondo. Kaj juĝi liaj rusaj sociaj valoroj laŭ nuntempaj liberalaj okcidentaj normoj ne estas tute justa. Mi ekkomprenis, ke multe da amaskomunikoj en la okcidento estas tipo de propagando, ĉu intence aŭ ne.

En la okcidento, oni diras al ni, ke Rusio ne estas vere demokratio, kaj ili eble pravas. Sed kiam mi vidas okcidentajn politikestrojn kiel Theresa May, Emanuel Macron, Donald Trump, Scott Morrison ĉi tie en Aŭstralio, ŝajnas al mi, ke la supozata supereco de liberala demokratia sistemo ne estas memevidenta..Niaj sistemoj estas "popularity contests", kiuj ofte produktas malsaĝuloj, kiuj agas kiel "game show hosts".

Eble mi estas naiva. Eble mi estas "utila idioto", ĉar mi ne malŝatas Putin. Mi scias, ke Esperantistoj ĝenerale estas pli liberalaj ol konservativaj, do mi interesas, kio pensas la rusoj ĉi tie, pri Putin, kaj pri okcidentaj ideoj pri Putin kaj pri rusoj.

Mi estas komencanto. Bonvolu pardoni miajn erarojn, kaj bonvolu korekti ilin, se vi volas.

Dankon.

Серёга (Montri la profilon) 2019-februaro-21 16:37:36

Kiel por ĉiam estas akuzativoj sur la unua loko ridulo.gif

...juĝi liajn rusajn sociajn valorojn...
...kiujn ofte produktas malsaĝuloj...
...kion pensas la rusoj ĉi tie...

Grandan dankon pro bonaj vortoj pri Putin!
Mi pensas persone ke okcidentaj landoj preterlasos siajn proprajn demokratiojn pro hipokriteco.
Sendube Rusio havas nun totalan klonon de la okcidenta demokratio ĉie de si. Dum 1990-aj kaj 2000-aj (pli ol 20 jaroj) por niaj fanatikuloj estis nenio krom okcidento. Putin estis ankaŭ okcidentema liberalisto kiel ĉiu ĉe potenco.

Серёга (Montri la profilon) 2019-februaro-21 17:13:53

La mesaĝo estas kaŝita.

Серёга (Montri la profilon) 2019-februaro-21 17:13:53

Ankaj en la nomo de tiu fadeno: "Demando por/pri la rusoj" estas "la" ne tre necesa ĉar ne kompreneble pri kiuj el rusoj vi parolas konkrete. Se vi dirus: la rusaj (homoj) tiam vi specifus kategorion de homoj de la planedo Tero.

Mi pensas ke:
"Demando por/pri rusoj"
"Demando por/pri la rusaj"
"Demando por/pri la pacemaj rusoj" (ĉar ne ĉiu estas tia ridulo.gif )

Hundego (Montri la profilon) 2019-februaro-23 01:18:31

Dankon, Серёга. Mi bone komprenas la akuzativon, sed mi ofte forgesas.

Ĉu rusoj, kiuj tre ofte uzas la akuzativon en sia propra lingvo, iam forgesas uzi ĝin en Esperanto? Mi scivolas, ĉu ĝi estas ĉefe mensa kutimo, aŭ ĉefe lingvistika kutimo.

(Mi respondos al aliaj temoj poste).

sergejm (Montri la profilon) 2019-februaro-23 07:30:04

Rusa lingvo havas akuzativon, sed multaj vortoj havas saman formon en nominativo kaj akuzativo, pro tio rusoj ankaŭ povas forgesi pri akuzativo.
3a deklinacio havas saman formojn de nominativo kaj akuzativo:
мать patrino/patrinon
Sed 1a havas akuzativon:
мама panjo маму panjon
2a dekinacio havas saman formojn de nominativo kaj akuzativo:
яблоко pomo/pomon
корабль ŝipo/ŝipon
Por distingi nominativon kaj akuzativon por vivaj objektoj oni uzas genetivon anstataŭ origina akuzativo:
конь ĉevalo коня de ĉevalo/ĉevalon
матери patrinoj матерей de patrinoj/patrinojn

Серёга (Montri la profilon) 2019-februaro-23 08:45:14

sergejm:Rusa lingvo havas akuzativon, sed multaj vortoj havas saman formon en nominativo kaj akuzativo, pro tio rusoj ankaŭ povas forgesi pri akuzativo.
3a deklinacio havas saman formojn de nominativo kaj akuzativo:
мать patrino/patrinon
Sed 1a havas akuzativon:
мама panjo маму panjon
2a dekinacio havas saman formojn de nominativo kaj akuzativo:
яблоко pomo/pomon
корабль ŝipo/ŝipon
Por distingi nominativon kaj akuzativon por vivaj objektoj oni uzas genetivon anstataŭ origina akuzativo:
конь ĉevalo коня de ĉevalo/ĉevalon
матери patrinoj матерей de patrinoj/patrinojn
Jes, jes! Mi tute konsentas!
Ĝuste akuzativo estas tia kazo en la rusa lingvo, kiun oni devas kutime konpreni intuicie laŭ kunteksto kaj senco, alie de la aliaj ne nominativoj, kiuj ĉiam diferenca de nominativo.

Мать любит дочь = Patrino amas filinon = Patrinon amas filino t.e. sen ĝusta kunteksto malofte nekompreneble kiu amas kiun, kvankam por ofte kunteksto tie eĉ ne gravas.

Mi antaŭnelonge trovis ke eble plifrue povas ke mi ne ĝuste estis izanta vorton lerni...
Учитель учит ученика = Instruisto instruas lernanton
Ученик учит математику = lernanto lernas matematikon.

Ĉiamaniere perdi akuzanivon en esperanta propozizio por rusoj estas kutimo.

Hundego (Montri la profilon) 2019-februaro-23 08:50:50

Sergej skribis: "Rusa lingvo havas akuzativon, sed multaj vortoj havas saman formon en nominativo kaj akuzativo, pro tio rusoj ankaŭ povas forgesi pri akuzativo."

Dankon, Sergej. Mi komprenas. Do, se vorto havas la saman formon en nominativo kaj akuzativo en la rusa, vi eble forgesas akuzativon en Esperanto (por tiu vorto), sed kiam la vorto havas malsaman (ĉu genetivan aŭ akuzativan) formon en la rusa, vi neniam (aŭ preskaŭ neniam) forgesas akuzativon en Esperanto, ĉu ne?

Серёга (Montri la profilon) 2019-februaro-23 09:06:20

nomenativo: мать любит, любовь = patrino amas, amo
genitivo: любовь матери, слова любви = amo de patrino, vortoj de amo
dativo: подарить матери = donaci al patrino
akuzativo: любить мать, подарить любовь = ami patrinon, donaci amon
instrumentalo: творить любовью = krei per amo
prepozitivo: говорить о матери, говорить о любви = paroli pri patrino, paroli pri amo

vokativo (neoficiala kazo) мам расскажи = panjo rakontu (мама = panjo)

Серёга (Montri la profilon) 2019-februaro-23 09:18:45

Hundego:Sergej skribis: "Rusa lingvo havas akuzativon, sed multaj vortoj havas saman formon en nominativo kaj akuzativo, pro tio rusoj ankaŭ povas forgesi pri akuzativo."

Dankon, Sergej. Mi komprenas. Do, se vorto havas la saman formon en nominativo kaj akuzativo en la rusa, vi eble forgesas akuzativon en Esperanto (por tiu vorto), sed kiam la vorto havas malsaman (ĉu genetivan aŭ akuzativan) formon en la rusa, vi neniam (aŭ preskaŭ neniam) forgesas akuzativon en Esperanto, ĉu ne?
Mi pensas ke vi pravas ĉar malfacile superi kutimon

Reen al la supro