Al la enhavo

Demando por/pri la rusoj

de Hundego, 2019-februaro-21

Mesaĝoj: 33

Lingvo: Esperanto

Hundego (Montri la profilon) 2019-februaro-23 09:27:32

Серёга:
Mi antaŭnelonge trovis ke eble plifrue povas ke mi ne ĝuste estis izanta vorton lerni...
Учитель учит ученика = Instruisto instruas lernanton
Ученик учит математику = lernanto lernas matematikon.
Mi konas iomete la rusan, sed mi konfesas, ke mi ankoraŭ ne komprenas tion ridulo.gif
Ŝajnas al mi, ke ambaŭ frazoj havas la saman formon: subjekto [nominativo] -> verbo -> objekto [akusativo], sed la verbo havas kontraŭan signifon, kaj oni devas kompreni tion per kunteksto, ĉu ne?

sergejm (Montri la profilon) 2019-februaro-23 09:29:57

La samo okazas pri numeraloj. Kaj eĉ pli, multaj rusoj eĉ ne scipovas deklinacii grandajn nombrojn. Certe oni lernas deklinacii nombrojn en lernejo, sed forgesas tion post ekzameno.
50 patrinoj:
И. пятьдесят матерей
Р. пятидесяти матерей
Д. пятидесяти матерям
В. пятьдесят матерей
Т. пятьюдесятью матерями
П. о пятидесяти матерях

Hundego (Montri la profilon) 2019-februaro-23 09:43:14

Серёга:
Mi pensas ke vi pravas ĉar malfacile superi kutimon
Ja malfacile. Mi kredas, ke ĉi tiu konversacio respondas al mia demando, ĉu ĝi [memori akuzativon] estas ĉefe mensa kutimo (pensmaniero) aŭ lingvistika kutimo. Ŝajnas al mi, ke ĝi estas ĉefe lingvistika. Oni aŭskultas frazojn ree, ĝis ili intuicie sonas aŭ prave aŭ malprave.

sergejm (Montri la profilon) 2019-februaro-23 09:50:45

Eĉ pli, en la rusa kaj Esperanto estas uzataj malsamaj kazoj:
Учитель учит ученика математике = instruisto instruas lernanton pri matematiko = instruisto instruas matematikon al lernanto.

Hundego (Montri la profilon) 2019-februaro-23 10:45:56

sergejm:La samo okazas pri numeraloj. Kaj eĉ pli, multaj rusoj eĉ ne scipovas deklinacii grandajn nombrojn. Certe oni lernas deklinacii nombrojn en lernejo, sed forgesas tion post ekzameno.
50 patrinoj:
И. пятьдесят матерей
Р. пятидесяти матерей
Д. пятидесяти матерям
В. пятьдесят матерей
Т. пятьюдесятью матерями
П. о пятидесяти матерях
Haha! Tial, ĝi neniam fariĝos tutmondan helpan lingvon ridulo.gif Sed mi amas ĝin.

Kiam mi estis 19-jara, mi legis Dostoyevsky (en la angla, evidente) kaj mi tre ŝatis liajn romanojn. Mi amis la strangajn ulojn, freneziĝis per ideoj tro grandaj kaj danĝeraj por enhavi, kaj mi pensis, ke Rusio devas esti tre intresa lando. Mi ĉiam volis vojaĝi al Rusio, kaj legi rusan literaturon en la rusa. Eble unu tagon...

Paulinho (Montri la profilon) 2019-februaro-23 18:23:41

Ĝenerale, mi kutime vizitas Lernu-n malpli ol unufoje semajne. Mi pensas, ke mi revenos al ĉi tiu fadeno. Mi ŝatis la komparojn de ambaŭ lingvoj. Mi havas nociojn de ruso, kvankam vere malmultajn.

novatago (Montri la profilon) 2019-februaro-23 20:03:17

Paulinho:Ĝenerale, mi kutime vizitas Lernu-n malpli ol unufoje semajne. Mi pensas, ke mi revenos al ĉi tiu fadeno. Mi ŝatis la komparojn de ambaŭ lingvoj. Mi havas nociojn de ruso, kvankam vere malmultajn.
Mi, tute naive, pensis tion, ke la fadeno temus pri rusa politikisto.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

SHARIANO (Montri la profilon) 2019-februaro-26 16:14:59

Серёга:Kiel por ĉiam estas akuzativoj sur la unua loko ridulo.gif

...juĝi liajn rusajn sociajn valorojn...
...kiujn ofte produktas malsaĝuloj...
...kion pensas la rusoj ĉi tie...

Grandan dankon pro bonaj vortoj pri Putin!
Mi pensas persone ke okcidentaj landoj preterlasos siajn proprajn demokratiojn pro hipokriteco.
Sendube Rusio havas nun totalan klonon de la okcidenta demokratio ĉie de si. Dum 1990-aj kaj 2000-aj (pli ol 20 jaroj) por niaj fanatikuloj estis nenio krom okcidento. Putin estis ankaŭ okcidentema liberalisto kiel ĉiu ĉe potenco.
Mi estas konsenta kun via opinio.

bvcn (Montri la profilon) 2019-marto-01 08:19:40

Hundego:Mi havas demandon por la rusoj ĉi tie.
Ebria rusa shipisto ridego.gif

https://www.themoscowtimes.com/2019/02/28/drunk-ru...

mimoprobegal (Montri la profilon) 2019-marto-01 19:54:18

Kiel mi jam neunufoje skribis, Rusio estas totalitara nedemokratia diktatora rigore polica ŝtato, kiu malestimas homajn rajtojn kaj tuthomarajn valorojn, kaj kiun regas senkompata sangsoifa diktatoro lia plej malhelega moŝto sinjoro Vladimir Putin. (BV atenti - ne Vlad Putin, ĉar Vlad estas mallongigo de Vladislav aŭ Vladilen, sed Volodja aŭ Vova).
Nia ŝatata diktatoro preferas: ĉiumatene trinki sangon de etuloj, mortpafi fiŝojn, demokratojn kaj liberastojn, rajdi ĉevalojn kaj ursojn.
Ĉiuj rusoj, kiuj ne amas nian di-similan diktatoron, tuj estas arestitaj kaj movigitaj en teruran GULAGOn. GULAGO (ГУЛАГ - Главное Управление ЛАГерей - La ĉefa oficejo (aŭ departamento) de la koncentrejoj), kie suferas kaj mortadas dekoj da milionoj da rusoj, troviĝas en fora frosta terura Siberio.
Rusoj ne ŝatas legi la librojn de s-ro Dostojevskij, ĉar ili (la libroj) estas verkitaj per la rusa lingvo de la mezo de la 19 jarcento. tro peza, malfacila kaj nekomprenebla.

Reen al la supro