Messages: 33
Language: Esperanto
Hundego (User's profile) February 23, 2019, 9:27:32 AM
Серёга:Mi konas iomete la rusan, sed mi konfesas, ke mi ankoraŭ ne komprenas tion
Mi antaŭnelonge trovis ke eble plifrue povas ke mi ne ĝuste estis izanta vorton lerni...
Учитель учит ученика = Instruisto instruas lernanton
Ученик учит математику = lernanto lernas matematikon.
Ŝajnas al mi, ke ambaŭ frazoj havas la saman formon: subjekto [nominativo] -> verbo -> objekto [akusativo], sed la verbo havas kontraŭan signifon, kaj oni devas kompreni tion per kunteksto, ĉu ne?
sergejm (User's profile) February 23, 2019, 9:29:57 AM
50 patrinoj:
И. пятьдесят матерей
Р. пятидесяти матерей
Д. пятидесяти матерям
В. пятьдесят матерей
Т. пятьюдесятью матерями
П. о пятидесяти матерях
Hundego (User's profile) February 23, 2019, 9:43:14 AM
Серёга:Ja malfacile. Mi kredas, ke ĉi tiu konversacio respondas al mia demando, ĉu ĝi [memori akuzativon] estas ĉefe mensa kutimo (pensmaniero) aŭ lingvistika kutimo. Ŝajnas al mi, ke ĝi estas ĉefe lingvistika. Oni aŭskultas frazojn ree, ĝis ili intuicie sonas aŭ prave aŭ malprave.
Mi pensas ke vi pravas ĉar malfacile superi kutimon
sergejm (User's profile) February 23, 2019, 9:50:45 AM
Учитель учит ученика математике = instruisto instruas lernanton pri matematiko = instruisto instruas matematikon al lernanto.
Hundego (User's profile) February 23, 2019, 10:45:56 AM
sergejm:La samo okazas pri numeraloj. Kaj eĉ pli, multaj rusoj eĉ ne scipovas deklinacii grandajn nombrojn. Certe oni lernas deklinacii nombrojn en lernejo, sed forgesas tion post ekzameno.Haha! Tial, ĝi neniam fariĝos tutmondan helpan lingvon Sed mi amas ĝin.
50 patrinoj:
И. пятьдесят матерей
Р. пятидесяти матерей
Д. пятидесяти матерям
В. пятьдесят матерей
Т. пятьюдесятью матерями
П. о пятидесяти матерях
Kiam mi estis 19-jara, mi legis Dostoyevsky (en la angla, evidente) kaj mi tre ŝatis liajn romanojn. Mi amis la strangajn ulojn, freneziĝis per ideoj tro grandaj kaj danĝeraj por enhavi, kaj mi pensis, ke Rusio devas esti tre intresa lando. Mi ĉiam volis vojaĝi al Rusio, kaj legi rusan literaturon en la rusa. Eble unu tagon...
Paulinho (User's profile) February 23, 2019, 6:23:41 PM
novatago (User's profile) February 23, 2019, 8:03:17 PM
Paulinho:Ĝenerale, mi kutime vizitas Lernu-n malpli ol unufoje semajne. Mi pensas, ke mi revenos al ĉi tiu fadeno. Mi ŝatis la komparojn de ambaŭ lingvoj. Mi havas nociojn de ruso, kvankam vere malmultajn.Mi, tute naive, pensis tion, ke la fadeno temus pri rusa politikisto.
Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)
SHARIANO (User's profile) February 26, 2019, 4:14:59 PM
Серёга:Kiel por ĉiam estas akuzativoj sur la unua lokoMi estas konsenta kun via opinio.
...juĝi liajn rusajn sociajn valorojn...
...kiujn ofte produktas malsaĝuloj...
...kion pensas la rusoj ĉi tie...
Grandan dankon pro bonaj vortoj pri Putin!
Mi pensas persone ke okcidentaj landoj preterlasos siajn proprajn demokratiojn pro hipokriteco.
Sendube Rusio havas nun totalan klonon de la okcidenta demokratio ĉie de si. Dum 1990-aj kaj 2000-aj (pli ol 20 jaroj) por niaj fanatikuloj estis nenio krom okcidento. Putin estis ankaŭ okcidentema liberalisto kiel ĉiu ĉe potenco.
bvcn (User's profile) March 1, 2019, 8:19:40 AM
Hundego:Mi havas demandon por la rusoj ĉi tie.Ebria rusa shipisto
https://www.themoscowtimes.com/2019/02/28/drunk-ru...
mimoprobegal (User's profile) March 1, 2019, 7:54:18 PM
Nia ŝatata diktatoro preferas: ĉiumatene trinki sangon de etuloj, mortpafi fiŝojn, demokratojn kaj liberastojn, rajdi ĉevalojn kaj ursojn.
Ĉiuj rusoj, kiuj ne amas nian di-similan diktatoron, tuj estas arestitaj kaj movigitaj en teruran GULAGOn. GULAGO (ГУЛАГ - Главное Управление ЛАГерей - La ĉefa oficejo (aŭ departamento) de la koncentrejoj), kie suferas kaj mortadas dekoj da milionoj da rusoj, troviĝas en fora frosta terura Siberio.
Rusoj ne ŝatas legi la librojn de s-ro Dostojevskij, ĉar ili (la libroj) estas verkitaj per la rusa lingvo de la mezo de la 19 jarcento. tro peza, malfacila kaj nekomprenebla.