Al la enhavo

Pri la vorto "kurb'"?

de nornen, 2021-februaro-11

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2021-februaro-11 00:51:07

Ĉu LLZ elektis la vorton "kurb" anstataŭ "kurv" (de: Kurve, en: curve, es: curva, ktp) pro respekto al niaj polaj amikoj?

StefKo (Montri la profilon) 2021-februaro-11 06:58:00

nornen:Ĉu LLZ elektis la vorton "kurb" anstataŭ "kurv" (de: Kurve, en: curve, es: curva, ktp) pro respekto al niaj polaj amikoj?
Kial ankaŭ ne "al rusaj" (kaj aliaj uzantaj tiun vorton samsignfe)? Aŭ por hispanlingvanoj por ke ili povu pli facile prononci ĝin? okulumo.gif

En la rumana curba signifas "kurba" (saluton al maloftaj rumanaj lernuanoj!)

PS. Mi ripetas la demandon: "Kiel vi trovis la polan vorton stuł?"

sergejm (Montri la profilon) 2021-februaro-11 08:16:53

Esperante: kurba
Angle: curved
France: courbe
Germane: kurvig
Hispane: curvado
Pole: krzywy
Ruse: кривой
Ni vidas 'b' nur en la franca.

StefKo (Montri la profilon) 2021-februaro-11 15:45:00

Kaj en la rumana curba.
En la rumana, ŝajne, estas multaj vortoj devenintaj el la franca. Ili anstataŭigis slavajn vortojn (purigado de la rumana en 19. jarcento)

nornen (Montri la profilon) 2021-februaro-13 05:26:54

Ĉu la rumana ne estas latinida lingvo?

sergejm (Montri la profilon) 2021-februaro-13 07:06:31

La rumana estas latinida lingvo, sed ĝi kaptis vortojn de najbaraj slavoj kaj hungaroj - vi povas certiĝi pri tio en ReVo, kiam oni aldonas rumanan tradukon.
Ekz vidu fromaĝo: rumane: brânză. Similas al rusa брынза, pola bryndza.
Vidu brindzo. Estas tradukoj nur al slavaj lingvoj, hungara kaj germana, sed germana traduko ne similas al slavaj

StefKo (Montri la profilon) 2021-februaro-13 10:56:22

sergejm:La rumana estas latinida lingvo, sed ĝi kaptis vortojn de najbaraj slavoj kaj hungaroj - vi povas certiĝi pri tio en ReVo, kiam oni aldonas rumanan tradukon.
Ekz vidu fromaĝo: rumane: brânză. Similas al rusa брынза, pola bryndza.
Vidu brindzo. Estas tradukoj nur al slavaj lingvoj, hungara kaj germana, sed germana traduko ne similas al slavaj
En la interreto oni povas legi ke, krom vortoj, slavaj lingvoj influis ankaŭ prefiksojn, fonologion kaj eĉ morfologion (en la rumana ekzistas la vokativo kiu, tiel iuj opinias, ne estas restaĵo de la latina lingvo ). En la 19. jc. slavaj vortoj formis proksime 40% de rumanaj vortoj. Nun - nur 11-14% kaj, tre ofte, ili estas malnovaj vortoj.

sergejm (Montri la profilon) 2021-februaro-13 11:08:36

Oni ofte diras, ke en bulgara lingvo nun ne estas kazoj. Sed fakte ĝi ankoraŭ havas vokativon. Eble, ĉi tio estas influo de rumana kaj la bulgara unu al alia.
Alia simileco estas ke ambaŭ la bulgara kaj la rumana havas artikolon kaj metas ĝin post la substantivo.
En la rumana filo estas fiú, kiel en la hungara. Sed rumana fiú devenas de latina filius, la hungara de ui finnugra vorto.

StefKo (Montri la profilon) 2021-februaro-13 11:21:36

Por verigi tion, kiel la rumana similas al lingvoj slavaj kaj romanaj, vi ambaŭ, nornen kaj sergejm, aŭskultu tiun baladon Balada pizdei De George Topârceanu:

https://www.youtube.com/watch?v=IIEk2XcRvso - gaje

Kaj serioza plenumo:

https://www.youtube.com/watch?v=syd8_0EnntM

Reen al la supro