Sisu juurde

Malofta-vortfarado Ludo

kelle poolt cFlat7, 17. juuli 2016

Postitused: 195

Keel: Esperanto

cFlat7 (Näita profiili) 17. juuli 2016 21:09.31

Jen nova vortludo...

Ĉiu partoprenanto, nur montru ian maloftan vortfaradaĵon, kun difino kaj ekzempla uzado.

Ekzemplo:

malmorgaŭ (mal + morgaŭ) = Hieraŭ.

"Mi biciklis urbocentren malmorgaŭ."

___________________________
Arkivo por ĉi tiu ludo:

https://workflowy.com/s/XWc9VMXN4j

cFlat7 (Näita profiili) 18. juuli 2016 2:13.30

malpasi (mal + pas +i) = Intence iri de unu loko al alia, sed restante ĉe ie.

"Malpasu ĉe la kafejon, se vi rimarkos, ke mi ĉeestas tie."

Vinisus (Näita profiili) 18. juuli 2016 11:47.14

Ne maltrinku en publika loko.ridulo.gif

cFlat7 (Näita profiili) 19. juuli 2016 4:45.12

dumspekti (dum + spekt + i) = Spekti ion dum fari alian aferon.

"Ni vespermanĝis picon kaj dumspektis la televidon."

Vinisus (Näita profiili) 19. juuli 2016 18:17.29

Mieno = Esprima aspekto de la vizaĝo.

"Vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokinojn manĝas."

cFlat7 (Näita profiili) 19. juuli 2016 23:43.42

rehejme (re + hejm + e) = Tiel agi kiam reveni ĉe la hejmo.

Ni foriris aĉetume ĉe la bakvendejo kaj rehejme ni vespermanĝis la panon.

Vinisus (Näita profiili) 20. juuli 2016 12:43.40

Prudenta = Kapabla juĝi la cirkonstancojn.

Tiu ĉi propono estas laŭ mia opinio tre prudenta.

cFlat7 (Näita profiili) 22. juuli 2016 4:53.21

malbaldaŭ (mal + baldaŭ) = Post paso de multe da tempo.

Malbaldaŭ la jaro 2100 alvenos.

Vinisus (Näita profiili) 22. juuli 2016 12:42.09

mallonge (mal + longe) = dum mallonga tempo; malmulte da tempo.

Mallonge vivas, kiu dormas longe.

Серёга (Näita profiili) 22. juuli 2016 18:04.10

malmale (mal+male) tiel, kiel oni volis. Tre malofta okazo estas.

Oni volis malmale tamen oni atingis kiel malneniam.

Tagasi üles