Sisu juurde

Enigmo

by nornen, 22. jaanuar 2021

Messages: 27

Language: Esperanto

nornen (User's profile) 25. jaanuar 2021 17:27.14

sergejm:R. R. Tolkien dekomence kreis elfian, gnoman k.t.p. lingvojn kun histoirio de ilia deveno kaj nur poste skribis Majstron de l'Ringoj kaj fine oni fari filmon.
Vi proponas fari la samon kun Esperanto?
Fakte la unua libro anglalingva, kiun mi –eble dekdu-aĝa– legis volante (ne pro lernejo), estis La Hobito kaj traleginte ĝin, mi tuj eklegis La Majstron de l'Ringoj kaj La Silmarilion. Mi studadis la aldonaĵojn de LMdlR: la skribsistemojn kaj la lingvojn.
Kiel vi jam menciis, JRR Tolkien faris la ununuran sencplenan aferon: li kreis la praelfan kaj poste pensis pri tio, kiel tiu pralingvo povus disvolviĝi kaj disiĝi en malsamaj (sed ĉiam parencaj) lingvidoj (noldo, sindarin, ktp). Kiuj ŝanĝoj fonetikaj okazus, kiuj ŝanĝoj gramatikaj okazus.
Jes, mi ŝatokupiĝas foje pri tiu pensero: "Kiel aspektus la pralingvo el kiu disvolviĝus la nuna Esperanto?" La morfemo -iĝ-, ĉu tio estas resto de voĉo meza flanke al la voĉoj aktiva kaj pasiva? La tabelvortoj povas esti la resto de pli kompleksa konjugacio: eble -es markis genitivon, eble -e lokativon, eble -al instrumentalon. Kial la respondo al "kiel?" estas "rapide" kaj ne "rapidel"? La malsameco inter tiu/tio, kiu/kio povas esti la resto de du deklinacioj, unu por vivaĵoj, alia por nevivaĵo. Eble en la Praesperanto amiko estis amiku kaj domo ĉiam estis domo.
Mi jam ŝatokupiĝadis pri tio dum jaroj, ĉiam flankenlasante la temon dum monatoj, sed ĉiam revenante al ĝi.

nornen (User's profile) 26. jaanuar 2021 19:32.07

Altebrilas:Vi ŝatis tabelvortojn, vi ŝategos tabelliterojn!

Kiom da bazaj literoj, kaj da kromsignoj, entute?
Bazaj grafemoj:
P T K S Ŝ R L J H
A E O

Kromsigno “Superpunkto” altigas:
E → I
O → U

Kromsigno “Interpunkto” voĉigas:
P → B
T → D
K → G
S → Z
Ŝ → Ĵ

Kromsigno “Streketo” afrikatigas:
S → C
Ŝ → Ĉ

Kromsignoj “Interpunkto” kaj “Streketo” kune voĉigas kaj afrikatigas:
S → DZ
Ŝ → Ĝ

Kromsigno “Vosteto” nazaligas konsonantojn kaj diptongigas vokalojn, origine markis forlason:
T → N (← Tℕ)
P → M (← Pℕ)
A → AŬ (←AVU)
E → EŬ (← EVU)

Duobligo diptongigas vokalojn kaj farigas Ĥ:
A → AJ
E → EJ
O → OJ
U → UJ
H → Ĥ

Hoketoj:
Hoketo supren: mallongigo por vortfina -S
Hoketo malsupren: mallongigo por vortfina -N.

nornen (User's profile) 27. jaanuar 2021 13:07.04

Altebrilas (User's profile) 27. jaanuar 2021 19:20.24

Dankon pri via respondo.

Ŝajnas, ke la alfabeto povas enhavi nur 12 literojn kaj 5 kromsignojn. Kial krei kromajn literojn por diftongoj (komputile, oni devas uzi du malsamaj literojn anstataŭ kombinaĵon)? Estas la malan sistemon, ĉu ne?

nornen (User's profile) 27. jaanuar 2021 20:12.53

Altebrilas:Dankon pri via respondo.

Ŝajnas, ke la alfabeto povas enhavi nur 12 literojn kaj 5 kromsignojn. Kial krei kromajn literojn por diftongoj (komputile, oni devas uzi du malsamaj literojn anstataŭ kombinaĵon)? Estas la malan sistemon, ĉu ne?
Nedankinde kaj mi dankas por via intereso.

Kial krei kromajn literojn por diptongoj?

Nu, oftaj sekvencoj de grafemoj en iu lingvo havas tendencon formi ligaturojn aŭ fariĝi kromsignoj.
Ekzemple en la germana: ſ+ʒ (s+z) → ß; a+e → ä; o+e → ö; u+e → ü
Ekzemple en la hispana: n+n → ñ
Ekzemple en la franca: a+s → â (blâmer < blasmer); o+s → ô (rôtir < rostir): e+s → ê (forêt < forest)

La samo okazas ĉi tie. Ĉar AJ kaj OJ estas ege frekventaj en Esperanto, ili fariĝis po unu nura grafemo. Kaj paralele ekestis EJ kaj UJ.

nornen (User's profile) 9. veebruar 2021 21:06.13

The message is hidden.

Tagasi üles