پستها: 44
زبان: Esperanto
Filu (نمایش مشخصات) 1 ژانویهٔ 2008، 15:52:30
Iliakaze, tamen, ŝajnas ke estis nuancoj neaŭdeblaj al homoj inter iliaj diversaj ŝtrumpfoj, ĉar homoj, kiuj provis komuniki kun ili uzante ties lingvo ĉiam estis dirantaj sensencaĵojn, kiuj tre ridegis la ŝtrumpfojn.
Vikipedia artikolo pri smurfoj
Verŝajne la aŭtoro elangligis ilian nomon anstataŭ uzi la originalan franclingvan... Senkomente
rosto (نمایش مشخصات) 1 ژانویهٔ 2008، 16:49:52
Mia najbaro ekzemple kutime parolas nur per kelkaj fivortoj, kaj ĉiuj bone komprenas lin.
Rao (نمایش مشخصات) 1 ژانویهٔ 2008، 17:06:43
Ĉu li ŝatas homojn kiuj estas kisitaj, kisataj kaj kisotaj, aŭ ĉu li ŝatas etajn kisojn?
Filu (نمایش مشخصات) 1 ژانویهٔ 2008، 17:12:32
Rao:"Li ŝatas kisetojn"Hahaha! Bonege, Rao! Jen vi najlis la ĉerkon!
Ĉu li ŝatas homojn kiuj estas kisitaj, kisataj kaj kisotaj, aŭ ĉu li ŝatas etajn kisojn?
taneli (نمایش مشخصات) 1 ژانویهٔ 2008، 17:16:39
Filu:Ĉu vi jam aŭdis pri la ŝtrumpfoj? Ili estas etetaj dupieduloj bluaj el striprakonta serio Belga, verkita kaj desegnita de nun morta aŭtoro Peyo. Ankaŭ ili uzis la saman vorton por pli malpli ĉio, ĉu verbe, ĉu adjektive aŭ adverbe, ĉu por nomoj, agoj, ktp.Por mi, la ĉina lingvo estas pli-malpli tia. Estas ege malfacile por mi aŭdi, ĉu oni diras ĉine ekzemple "la rusa lingvo" aŭ "krokodilo". Mi ankaŭ unufoje provis voĉlegi lecionon el mia lernolibro pri la ĉina, kie estis skribite: "Ĉinoj manĝas per manĝobastonetoj, finnlandanoj per tranĉilo kaj forko." La fino iĝis jena: "Finnlandanoj trinkas teon per tranĉilo."
Iliakaze, tamen, ŝajnas ke estis nuancoj neaŭdeblaj al homoj inter iliaj diversaj ŝtrumpfoj, ĉar homoj, kiuj provis komuniki kun ili uzante ties lingvo ĉiam estis dirantaj sensencaĵojn, kiu tre ridegis la ŝtrumpfojn.
rosto (نمایش مشخصات) 1 ژانویهٔ 2008، 17:52:22
Filu:Hahaha! Bonege, Rao! Jen vi najlis la ĉerkon!Drakulo elgrimpas el ĉerko:
oni devas uzi la maldefinita tempo de verbo "esti" - "estes", kaj kvazaŭ-participo derivita per sufikso -ad-:
Ili estes solvada problemon.
Li estes skribada leteron.
rosto (نمایش مشخصات) 4 ژانویهٔ 2008، 6:00:32
Rao:"Li ŝatas kisetojn"Kvankam ekzistas la formo "kisus", oni ne uzas participo "kisuta", sed oni diras "kisinda".
Ĉu li ŝatas homojn kiuj estas kisitaj, kisataj kaj kisotaj, aŭ ĉu li ŝatas etajn kisojn?
Analogie, se ekzistus "kises", oni ne uzus participo "kiseta", sed oni dirus "kisenda". La formo "kisenda" ja ekzistas kaj bone taŭgas laŭsence.
horsto (نمایش مشخصات) 4 ژانویهٔ 2008، 11:17:32
rosto:Sed kisenda ja signifas ke estas necese ke vi kisas iun, do vi ne vere volas, sed vi devas kisi.
Analogie, se ekzistus "kises", oni ne uzus participo "kiseta", sed oni dirus "kisenda". La formo "kisenda" ja ekzistas kaj bone taŭgas laŭsence.
rosto (نمایش مشخصات) 4 ژانویهٔ 2008، 12:09:09
horsto:Sed kisenda ja signifas ke estas necese ke vi kisas iun, do vi ne vere volas, sed vi devas kisi.Precize certe estas! Ĉe tio ja ĉia senco estas!
Iu diras al vi:
- Ŝi estas kisenda.
Vi respondas:
- Mi kises.
sergejm (نمایش مشخصات) 4 ژانویهٔ 2008، 18:10:59
prezidento/prezidanto/prezidinto
studento/studanto/studinto
Tio iom pruvas elekton de -e-, sed -et- tamen signifas tute alian!