Al la enhavo

Entrudulo

de Altebrilas, 2018-januaro-09

Mesaĝoj: 109

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2018-majo-10 13:11:08

Meteoro?

Koran dankon, ankaŭ plaĉas al mi la viaj! :

Aŭtentikan liberecon oni atingos kiam ni fine eltrovos la tutajn Universalajn Leĝojn, kiuj regas la Kosmon. Iam ni ekkonos ĝian tutan mekanismon, kiu estas je dispono de tiu, kiu efektive emas senvualigi ĝin.

Nigra truo, supernova, galaksio, nebulaĵo, polvosuĉilo.

waruhetima (Montri la profilon) 2018-majo-15 04:45:46

polvosuĉilo

Ĉi tiu frazo esas mistera, por mi tre malfaĉila.
Ĉu "Universalaj Leĝoj", kiu inkludas grandajn literojn havas specialan signifon?
Mi scivolas, el kiu libro venas tiu frazo.

Pardonon! Mi eraris en la lasta demando:[.
Ree...
akreo, colo, marmejlo, jardo, metro

Vinisus (Montri la profilon) 2018-majo-15 13:38:19

Ne timu eraron, sed timu la ne faron!

Mi ne vidas malsamecon en viaj kvin vortoj, ĉar ĉiuj temas pri mezuro, se ne, bv. klarigi.

Universalaj Leĝoj = estas leĝoj de la naturo, kiuj regas la tutan universon. Ekz-e ni Naskiĝas, kreskas, naskas aŭ naskigas gefilojn, maljuniĝas kaj fine mortas. La homoj iom post iom komencas kompreni la "Universalajn Leĝojn", sed li trovas antaŭ si tri netransireblajn barojn: ekz-e la ekstreman grandecon de la universo, la ekstreman kompleksecon kaj la ekstreman malgrandecon ekz-e la atomo.

Atomo, elektrono, elektroniko, elektristo, elekti.

waruhetima (Montri la profilon) 2018-majo-21 07:01:49

Akreo estas unuo de vasteco. La aliaj estas unuoj de longeco.

Koran dankon pro la klarigo pri Universalaj Leĝoj.
En la frazo de la deka majo, la skribinto (=vi?) diras, ke iam homoj ekkonos la tutan mekanismon de Universalaj Leĝoj, ĉu ne?

elekti

disputi, diskuti, batali, kvereli, interparoli

Vinisus (Montri la profilon) 2018-majo-21 20:58:24

Interparoli

Ni estas evolantaj bestoj, kelkaj sciencistoj jam havas konsciencon pri la mistera forto, kiu regas ĉion. Zamenhof nomis ĝin en siaj poemoj "potenca senkorpa mistero." Frateco kaj Solidareco estas ege potencaj fortoj, super ĉiaj kunigitaj homaj malamoj.

Frateco, solidareco, boneco, amikeco, forto.

waruhetima (Montri la profilon) 2018-majo-24 06:21:27

Kvar vortoj escepte batali estas agoj per buŝo, laŭ mi.

forto

kvadrato, triangulo, cirklo, rombo, hangulo

Vinisus (Montri la profilon) 2018-majo-24 12:29:52

Angulo.

Ne, forgesu, ke ĉiu geometria figuro enhavas angulojn.

Ni ne devas permesi, ke la ofendo, kiujn iu ĵetis kontraŭ ni perdigu nian tagon. Do ni lasu sur la grundo de la forgeso la ofendon ĵetita kontraŭ ni, kaj sekvu rekte al la frateco nin atendanta. Certe estas personoj kiuj ne simpatias kun ni kaj eĉ nin malamas. Sed tio ne estas surprizo, ĉar same okazas al ni rilate aliajn.

Ofendo, malamo, milito, perforto, frateco.

waruhetima (Montri la profilon) 2018-majo-31 05:27:38

Pardonon. Hangulo, korea litero ne estas ĝenerala vorto, kaj ne troviĝas en la vortaro.net.

Mi tre ĝuas legi vian belan Esperanton.

frateco

principo, teorio, idearo, doktrino, pensiulo

Vinisus (Montri la profilon) 2018-majo-31 12:21:31

Pensiulo ĉu?

La Naturo konas nian destinon kaj komandas nian vivon. Kio okazas al ni, tio estas necesa por ke ni konkeru novajn poziciojn en la evolugradaro. Certe la Nuturo ne havas preferon kaj zorgas nin ĉiujn egale. Kandutu nin do laŭ la okazaĵoj, kiujn ni ne povas ŝanĝi, ĉar la homo estas la unika besto, kiu adaptas la Naturon al si, dum aliaj bestoj adaptas sin al la Naturo.

Kamandas, regas, ordonas, subigas, ĉerizarbo.

Серёга (Montri la profilon) 2018-junio-07 21:56:45

Kamandas ĉu?

2 x 2 = 4

formulo, identaĵo, bezono, egaleco, stulteco.

Reen al la supro