ورود به محتوا

Kiom ajn la prezo, Bitmono estas monaĉo

از rapn21, 27 فوریهٔ 2018

پست‌ها: 40

زبان: Esperanto

Rush2112 (نمایش مشخصات) 20 دسامبر 2018،‏ 17:32:58

Mi pensas, ke Bitkojno estas la estonteco de mono. Kaj eble la venonta valuto de esperantistoj.

Turfalko (نمایش مشخصات) 21 دسامبر 2018،‏ 18:00:38

Ne povas esti "kojno"!!!

Rush2112 (نمایش مشخصات) 27 دسامبر 2018،‏ 16:59:41

Do, bitmono, se ĉi tiu vorto ĝustas...

Серёга (نمایش مشخصات) 27 دسامبر 2018،‏ 20:59:09

Rush2112:Mi pensas, ke Bitkojno estas la estonteco de mono. Kaj eble la venonta valuto de esperantistoj.
Ne. Forgesu. Pensu pri eŭro.Via ŝtato ne devas riski pro sapveziko. Oni ĝissate forludos - forgesos.

Metsis (نمایش مشخصات) 27 دسامبر 2018،‏ 22:38:44

Mono bezonas iun bazon, prefere stabilan. Bitmono havas nenion, nur kredon. Eŭro havas la ekonomioj de la landoj, kiuj partoprenas en la monan unionon.

Oni proponis, ke esperantistoj uzus spesmilojn, kiuj havas sian bazon en la valoro de oro. Ĝi estas pli bona propono.

呼格吉勒图 (نمایش مشخصات) 22 فوریهٔ 2019،‏ 6:19:46

Mi neniam uzis, uzas kaj eble ankaŭ uzos tiun monon. Do mi ne scias ĉu ĝi estas aĉa aŭ bona.

Sed mi pensas ke blokĉeno (ĉu mi uzas la ĝustan vorton pri "block chain"?) estas la plej grava kaj bonega invento en ĉi tiu jarcento. Unu el la karakteristikoj de blokĉeno, kiun mi admiras plej, estas mal-centriĝo kaj ne-ŝanĝebleco, se oni ne havas komputkapablecon pli ol 51% el la tuta interreto. Ĝis nun, neniu povas havi tiom da komputkapablecon, signifante ke neniu povas tute ŝanĝi kaj administri la datumojn en blokĉeno, kio estas malbona novaĵo por tiuj diktatorecaj registaroj kaj reĝimoj. Ĉar ili ne povas atingi sian volon administri kaj regi ĉion, en kaj la fakta kaj la virtuala mondo. Ili ne plu povas kaŝi kaj forigi informojn en interreto, kiujn ili ne volas aliajn vidi.

Altebrilas (نمایش مشخصات) 23 فوریهٔ 2019،‏ 22:15:39

Cu oni povas esti certa, ke tiu virtuala mono ĉiam estos akceptita kontaŭ varoj aŭ laboron, kiuj ajn estu la situacio? Se estas paneego, se komputiloj ne plu povas funkcii, se iu ajn teknika problemo okazus? Kiel certiĝi ke la sistemo ne simple kolapsus, pro la troavido de kelkaj? Oni bezonas pli da ekonomia kulturo por kompreni tion.

BillyShears (نمایش مشخصات) 25 فوریهٔ 2019،‏ 2:52:52

Bitmono povas esti la mono de la mondo kiel Esperanto estas la lingvo de la mondo ĉu ne?

Altebrilas (نمایش مشخصات) 25 فوریهٔ 2019،‏ 9:40:47

Iom malpeza kiel argumento. Demandu al vi mem kial vi fidas tiun sistemon. Kio garantias al vi, ke vi ĉiam povos ricevi almenaŭ tiom da valoro, ol vi investis?

sudanglo (نمایش مشخصات) 25 فوریهٔ 2019،‏ 13:25:34

Tute ĝuste, Altebrilas.

Almenaŭ se oni aĉetas or-enhavan moneron, kaj ne pagas tro multe pli ol la valoro de la or-enhavo, kio eblas aĉetante ĉi-jare frapitan moneron de ŝtata stampejo, oni havas certan ideon pri la revenda prezo.

Bedaŭrinde agante tiel oni kutime devas pagi pli altan prezon ol la valoro de la entenata oro implicus. Sed tiu al kiu vi volas poste ĝin vendi frontas al la sama problemo. Efektive en la sekundara merkato li eĉ devus pagi pli ol vi originale elspezis.

Mi scias pri du landoj en kiuj kie vi povas aĉeti ne-tro multekostan moneron je proks 9% super la valoro de la entenata oro.

Ĉe mi (en Britujo) oni povas aĉeti suverenon (10 Sm), kaj en Austrio 1 dukaton (4,7 Sm).

Sendube estas aliaj landoj en kiuj oni povas aĉeti rekte de officiala stampejo je komparebla plus-kosto (aŭ eĉ pli prezinde). Kiel estas en via lando?

Parenteze mi partprenos la venontan Francan/Britan Kongreson en Dovro en Aprilo, jen ligo, kaj ĉar mi tiel min tenas al la ideo de la revivigo de la Spesmilo per uzo de or-enhavaj moneroj) mi estos preta dum tiu kongreso aĉeti de vi kiun ajn oran moneron.

Per ĉi tiu ligo (rulumu ĝis paĝo 23) vi povas legi mian unuan artikolon (estos kvin en la tuta serio) en ENA revuo 2019 pri la revivigo de la Spesmilo.

بازگشت به بالا