Al la enhavo

Kiom ajn la prezo, Bitmono estas monaĉo

de rapn21, 2018-februaro-27

Mesaĝoj: 40

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-februaro-28 22:22:19

Grown:

Naciaj lingvoj estas eterna.
Ĉu tio estas gramatika eraro, aŭ por signifi ke tio validas pri nur unu el ili?

sudanglo (Montri la profilon) 2018-marto-01 10:44:35

Altebrilas:Por ke esperanta mono funkciu, devas esti unu el tiuj du kondiĉoj:

a) la "varoj" (libroj, revuoj, aliĝoj, ktp) interesas nur esperantistojn. Tiu validas ankaŭ por ekstera mono, do esperanta mono ne devas esti konvertebla al euroj, dolaroj, oro, ktp.

b) partoprenantaj esperantistoj devas akcepti tiun monon kaj proponi sufiĉe da interesaj varoj. Estas iu, en la sistemo kiu havas rimedon por trudi tiujn regulojn.
Se vi pardonos la ŝercon Altebrilas, vi ŝajne ne tre brilis en via mesaĝo - au eble mi tute miskomprenis.

Nepra kondiĉo por la sukceso de ia Esperanto-mono ja estas ke ĝi estu konvertebla.

Se tiu mono estus ligita al oro (kiel la Spesmilo), kaj oni fidus je ĝia valoro, kaj estus facile kalkulebla kiom estas tiu valoro.

Metsis (Montri la profilon) 2018-marto-01 13:39:37

sudanglo:
Laŭ mia kalkulo taŭga kurzo estus 1 Stelo = 1 Spesdekon, Kaj uzante la hodiaŭan prezon de oro tio donus valoron al la Stelo de 0,2542 Eŭroj.

Mi klarigas la kalkulon. 1 Spesmilo, laŭdifine, ĉiam havas estas la valoron de 0.7322 gm da pura oro. (ĉ 8gm da 22-karata oro). Troja unco da oro pezas 31.105 gm.

Tiel unu unco da pura oro kostas ĉiam 31,105/0,7322= 42.48 Spesmilojn. Vi povus konsulti la Reton por trovi la prezon de unco da oro en via valuto...
Ĉu? Mi supozas, ke "gm" signifas gramon, mallongigita per g. Sed kiuj estas ĉi tiuj "troja" kaj "unco"? Trojo kiel en la antikva greka legeno? Unco kiel la antikva peza mezurunuo? Mi ne povas vidi konekton inter tiuj kaj la nuntempo.

Ĉiuokaze nur fidata mono taŭgas por eventuala esperanta mono. Ne malpli ĉar ofte kostas produkti oran aŭ arĝentan moneron pli ol kio estas la valoro de nobla metalo en la monero. Kial oni povas taksi monpaperon aŭ elektran monon? Granda parto de pagadoj ja okazas elektre per bankkartoj aŭ poŝtelefonoj.

Por esti fidata la esperanta mono devas bazi almenaŭ en la komenco sur valuta korbo. Ekz-e
¼ de usona dolaro,
¼ de eŭro,
⅙ de brita pundo
⅙ de Japana eno
⅙ de ĉina renminbio.

Se mi kalkulis korekta, unu el ĉi tia monunuo, "nov-speso", nun havus valoron 0,13 eŭroj, kiu estas uzabla duone, dekope, centope kaj ankaŭ milope.

sudanglo (Montri la profilon) 2018-marto-01 14:58:56

Metsis, se vi rigardos en PIV vi vidos sub unco:

*unc/o. Mezurunuo de pezo, uzata en Britio (alilande por la oro aŭ iaj farmaciaj substancoj), k egalvalora plejofte al la dekduono de funto (mia substreko).

Per Google Translate mi vidis ke en aliaj lingvoj oni referencas tiun or-mezuron per io kiel troja unco - tamen en la germana Feinunze.

Mankas traduko de tio por la finna (vi povus kontribui)

La problem pri valorigo de Esperanta mono per valuta korbo estas duobla

1. Tro komplika por elkalkuki kompare kun la Spesmilo por kies traduko oni nur bezonas scii la prezon de unco (aŭ gramo) da oro en via valuto.

2. Ĉiuj tiuj valutoj en via korbo (krom eble la ĉina) havas historion de perdo de valoro.

Fidata mono estas misnomo. Nuntempe oni ne fidas je 'Fiat' mono. Cetere tiu vorto 'fiat' signifas ion kiel 'Estu tiel'

Ne estas kialo por 'Nov-Speso. Oni bone povas uzi la klasikan difinon kiu donas ĉ 2.5 Eŭro-cendoj por unu Speso.

Por komenti pri 'monaĉo' utilas kontrasti kun bona mono (kiel la Spesmilo).

En revivigo de la Spesmilo ne estas necese ke la monero mem estu el nobla metalo. Sufiĉas ke ĝi estu konvertebla ĉe la mon-eldonanto al oro aŭ or-ekvivalento en via preferata konvencia valuto.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-marto-01 23:16:04

Estimata Sudanglo,
vi povas vortludi laŭvole. Mi nur demandiĝas pri la signifo de "konvertebla", kaj pri la praktika organizado de la afero.

Kiu eldonos la monon? Ĉu li devas esti kapabla ĉiumomente redoni la oron kontraŭ tiu mono? Ĉu li devas esti kapabla ankaŭ redoni ĉiom, aŭ nur iun definitan parton (kiel funkcias aktuale la bankoj, kiuj rajtas pruntedoni monon kiun ili ne havas - aŭ devas havi nur parton de la mono kiun ili pruntedonas)? Kial iu persono organizus tion? Pro kiu motivo?

sudanglo (Montri la profilon) 2018-marto-02 13:14:46

AlteBrilas, mi estas verkanta serion da artikoloj pri la temo de revivigo de la Spesmilo, kaj en la dua en tiu serio mi traktas la praktikan flankon (tiuj artikoloj aperos en la Brita Esperantisto kaj ankaŭ en Esperanta Numismatiko. Tiu lastan vi povas konsulti ĉe la Bitoteko de Hispana Esperanta Federtacio (GUGLU 'Bitoteko:Esperanta Numismatiko')

Sed mallonge mi povas respondi al viaj demandoj laŭ la imagitaj principoj. Ĉiu eldonanto devas regule publikigi sian bilancon.

En la Aktivo montriĝus (en Spesmiloj) la fizika oro tenata kaj sumoj tenataj en naciaj monoj

En la Pasivo (en Spesmiloj) la ĝis-tiam (nete) eldonitaj moneroj (eventuale biletoj) - kiu sumo principe estas malpli ol la sumo en la Atikvo.

Pruntedonoj ne estas antaŭvidataj. Re-aĉetoj de Spesmilaj moneroj (eventuale biloj) ĉiam estas eblaj, Kredeble kutime en nacia mono, sed foje en oro, se tio ne devigas dissegadon en pecojn de la fizika oro tenata. .

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-marto-02 19:02:39

Dankon pri la ligilo, sed bedaŭrinde mia komputilo ne kapablas malfermi ĝin (t.e. mi rezignis post kvinminuta klopodo). Mi provizore devas respondi laŭ via resumo.

Mi notis, ke ĉiu eldonanto devas havi pozitivan bilancon, kaj esti kapabla aĉeti ĉiom da mono kiu estas en sia pasivo. Tio signifas, konkrete, ke aliaj esperantistoj pruntedonas realan monon al li kaj povas postuli la pagon de lia ŝuldo ĉiumomente.
Tio signifas, ke devas esti esperantistojn kiuj havas samtempe monon kaj tempon (tio okazas malofte!) por sendi monon (realan) al tiuj, kiuj bezonas ĝin por pagi aĵojn al la eksteraj liverantoj.

Ĉu mi bone komprenis la sistemon?

Mi supozas, ke pro kopirajtoj, vi ne povas kopiglui la tutan artikolon, sed vi almenaŭ povas citi la parton, kiu montras, kie mi eraras.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-marto-02 19:33:11

Mi finfine elŝutis (mi ne scias kiel!) la unuan numeron de 2018. Mi ne jam sciis, ke esperantistoj ankaŭ estis interesataj pri tiu fako. La revuo ŝajnas abunda kaj regula. En kiu paĝo aperis via artikolo?

sudanglo (Montri la profilon) 2018-marto-03 10:38:32

Metsis, laŭ miaj interŝanĝoj kun EAB kaj la redaktoro de EN, mi komprenas ke miaj artikoloj aperos felietone en estontaj numeroj de EN sed la unua nur post ties apero en la Brita Esperantisto (eble en aprilo).

Por kontroli aliron al EN mi ĉi-matene guglis Bitoteko:Esperanta Numismatiko kaj ne havis problemojn. Parenteze mi rimarkis en Jarkolekto 4, numero 2 (de 2017) artikolon titolitan Epilogo pri eksperimentoj celintaj stabilan valutsistemon(4) sur paĝoj 15 ka 16.

Ĝi tre rilatas al la ĉi-fadena temo de monaĉo. (Parenteze, tiu (4) sugestas la ekziston de antaŭaj artikoloj pri la sama temo).

La Speso ĉar or-bazita estas pli 'reala' ol la mono kiun oni ŝangas al Spesoj ĉe la Eldonanto.

Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras (Proverbaro)

Grown (Montri la profilon) 2018-marto-05 17:55:32

sudanglo:Metsis, laŭ miaj interŝanĝoj kun EAB kaj la redaktoro de EN, mi komprenas ke miaj artikoloj aperos felietone en estontaj numeroj de EN sed la unua nur post ties apero en la Brita Esperantisto (eble en aprilo).

Por kontroli aliron al EN mi ĉi-matene guglis Bitoteko:Esperanta Numismatiko kaj ne havis problemojn. Parenteze mi rimarkis en Jarkolekto 4, numero 2 (de 2017) artikolon titolitan Epilogo pri eksperimentoj celintaj stabilan valutsistemon(4) sur paĝoj 15 ka 16.

Ĝi tre rilatas al la ĉi-fadena temo de monaĉo. (Parenteze, tiu (4) sugestas la ekziston de antaŭaj artikoloj pri la sama temo).

La Speso ĉar or-bazita estas pli 'reala' ol la mono kiun oni ŝangas al Spesoj ĉe la Eldonanto.

Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras (Proverbaro)
Opinie, mono ne povas dolare esti stabila, mono bezonas esti varmono (commodity money).

Reen al la supro