ورود به محتوا

بستن
حداکثر 500 پیام.

A aŭ B? Elektu!

از Kokcineleto, 22 نوامبر 2008

پست‌ها: 6620

زبان: Esperanto

Filu (نمایش مشخصات) 30 نوامبر 2008،‏ 18:35:34

Piedpilko, estas pli amuza vidi ties penalojn, kiam la golulo misjuĝas la direkton de la pilkolanĉo kaj atlete saltas aliflanken.

Lio aŭ versto?

horsto (نمایش مشخصات) 30 نوامبر 2008،‏ 21:00:51

Lio, ĉar mi trovis ĝin en la vikipedio. Mirigas min ke 360 paŝoj de antikvaj ĉinoj egalas al 576 metroj. Ĉu la antikvaj ĉinoj estis tiel granda?

Horizontale aŭ vertikale?

juanr2099 (نمایش مشخصات) 30 نوامبر 2008،‏ 21:42:42

horizontale, kiel la grundo. Mi ŝatas havi miajn piedojn sur la tero.

televido aŭ interreto?

R2D2! (نمایش مشخصات) 30 نوامبر 2008،‏ 22:06:28

Interreto, ĉar onı povas ankaŭ vıdı televıdon tıe.

QWERTY aŭ Dvorak?

Matthieu (نمایش مشخصات) 30 نوامبر 2008،‏ 22:10:53

Malfacila elekto, ĉar la francaj klavaroj estas AZERTY.

Sed mi diru Dvorak. (Mi provis, sed ne sukcesis adaptiĝi. malgajo.gif)

Aŭto aŭ trajno?

Sebasities (نمایش مشخصات) 30 نوامبر 2008،‏ 22:16:00

Trajno, ĉar ĝi estas pli poezia.

Skulparto aŭ pentrarto ?

Rogir (نمایش مشخصات) 1 دسامبر 2008،‏ 0:08:27

Nuntempe malmultekosta fotilo faras pli bonajn bildojn ol bona pentristo, do mi elektas skulptarton.

Romo aŭ Parizo?

sergejm (نمایش مشخصات) 1 دسامبر 2008،‏ 8:08:50

horsto:Lio, ĉar mi trovis ĝin en la vikipedio. Mirigas min ke 360 paŝoj de antikvaj ĉinoj egalas al 576 metroj. Ĉu la antikvaj ĉinoj estis tiel granda?
Paŝo kiel mezurunuo kutime signifas duobla paŝo - paŝo per maldekstra kaj post dekstra piedo. Sed eĉ tiam 1,6 metra duobla paŝo estas sufuiĉe longa.

Sebasities (نمایش مشخصات) 1 دسامبر 2008،‏ 14:10:05

Romo estas la "eterna urbo" kaj Parizo la "lumo-urbo". Do, mi havas tempon por Romo, kaj mi elektas Parizon ... antaŭ la nigreco !

Peluŝa urso aŭ rusa pupo ?

Miland (نمایش مشخصات) 1 دسامبر 2008،‏ 14:18:35

Sebasities:Peluŝa urso aŭ rusa pupo ?
Kio estas Peluŝo? Ĉu vi volis diri 'Polusa'? Ĉiukaze, ursoj estas danĝeraj, sovaĝaj bestoj, dum malnova rusa pupo en bona stato eble vendiĝos por multe da mono je aŭkcio (kaj se ne, taugos kiel donaco al iu ino), do mi elektus la pupon.

Skriboplumo aŭ krajono?

بازگشت به بالا