Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

horsto (Montri la profilon) 2008-decembro-01 19:38:51

sergejm:
Paŝo kiel mezurunuo kutime signifas duobla paŝo - paŝo per maldekstra kaj post dekstra piedo. Sed eĉ tiam 1,6 metra duobla paŝo estas sufiĉe longa.
Dankon, sergejm, por la klarigo.

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-decembro-01 19:41:53

Miland:
Filu:Laŭ mi Sebasties celis "pluŝa", ne "Polusa", sed tamen estis lia eraro, kaj eble kompreneblas, ke anglalingvano ne tuj rekonis sian "Teddy bear".
Verdire, mi ne plu havas tiun infanludilon!

Dionizus kaj Bakĥo estas la sama dio, de vino. Vi estas bonvena al ambaŭ dioj; mi prenos la vinon!

Ruĝa vino aŭ blanka vino?
Blanka (pro regiona naciismo lango.gif)

Alien aŭ Predator?

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-01 19:48:24

Eksterterulo povas esti tre afabla, sed rabbeston mi ne ŝatas.

Akvo aŭ aero?

Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-02 11:21:11

Rogir:Akvo aŭ aero?
Aero; mi povas travivi iom da tagoj sen akvo, sed ne sen aero.

Imagu ke vi ĵus eniris de frosta vetero: ĉu vi preferas varman banon aŭ varman ĉokoladon?

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-02 14:24:29

Varman banon, mia buŝo ĉiam bruliĝas de varmam ĉokoladon.

Aĉ-eti aŭ aĉeti?

Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-02 14:37:19

Nu, eti aĉe estas farado de kanajloj, do mi elektas aĉeti.

Angla DVD-filmo aŭ Esperanta KD?

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-02 14:53:26

Mi pli ŝatas filmojn ol muzikon, do la dvd.

Obama aŭ Sarkozy?

Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-02 16:29:13

Obama, kiu pli bone simbolas la diversecon de la homaro, ĉu ne?

Salato de laktuko kaj tomatoj dum la tuta tago, aŭ McDonalds?

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-02 16:44:45

Oni povas manĝi salaton ĉe McDonald's, kaj ankaŭ kunkaloriajn manĝaĵojn, do mi elektas McDonald's.

Kato aŭ hundo?

Filu (Montri la profilon) 2008-decembro-02 17:12:05

Kato aŭ hundo?
Kato, ĉar ĝi estas fiŝvorema, kaj ofertas al mi eblon ligi tiun ĉi respondon kun la venontan demandon.

Fiŝi en la antaŭaj demandoj aŭ mem krei novajn demandojn? lango.gif

Reen al la supro