ไปยังสารบัญ

ปิด
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

จาก Kokcineleto, 22 พฤศจิกายน 2008

ข้อความ 6311

ภาษา: Esperanto

horsto (แสดงโปรไฟล์) 1 ธันวาคม 2008, 19:38:51

sergejm:
Paŝo kiel mezurunuo kutime signifas duobla paŝo - paŝo per maldekstra kaj post dekstra piedo. Sed eĉ tiam 1,6 metra duobla paŝo estas sufiĉe longa.
Dankon, sergejm, por la klarigo.

jan aleksan (แสดงโปรไฟล์) 1 ธันวาคม 2008, 19:41:53

Miland:
Filu:Laŭ mi Sebasties celis "pluŝa", ne "Polusa", sed tamen estis lia eraro, kaj eble kompreneblas, ke anglalingvano ne tuj rekonis sian "Teddy bear".
Verdire, mi ne plu havas tiun infanludilon!

Dionizus kaj Bakĥo estas la sama dio, de vino. Vi estas bonvena al ambaŭ dioj; mi prenos la vinon!

Ruĝa vino aŭ blanka vino?
Blanka (pro regiona naciismo lango.gif)

Alien aŭ Predator?

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 1 ธันวาคม 2008, 19:48:24

Eksterterulo povas esti tre afabla, sed rabbeston mi ne ŝatas.

Akvo aŭ aero?

Miland (แสดงโปรไฟล์) 2 ธันวาคม 2008, 11:21:11

Rogir:Akvo aŭ aero?
Aero; mi povas travivi iom da tagoj sen akvo, sed ne sen aero.

Imagu ke vi ĵus eniris de frosta vetero: ĉu vi preferas varman banon aŭ varman ĉokoladon?

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 2 ธันวาคม 2008, 14:24:29

Varman banon, mia buŝo ĉiam bruliĝas de varmam ĉokoladon.

Aĉ-eti aŭ aĉeti?

Miland (แสดงโปรไฟล์) 2 ธันวาคม 2008, 14:37:19

Nu, eti aĉe estas farado de kanajloj, do mi elektas aĉeti.

Angla DVD-filmo aŭ Esperanta KD?

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 2 ธันวาคม 2008, 14:53:26

Mi pli ŝatas filmojn ol muzikon, do la dvd.

Obama aŭ Sarkozy?

Miland (แสดงโปรไฟล์) 2 ธันวาคม 2008, 16:29:13

Obama, kiu pli bone simbolas la diversecon de la homaro, ĉu ne?

Salato de laktuko kaj tomatoj dum la tuta tago, aŭ McDonalds?

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 2 ธันวาคม 2008, 16:44:45

Oni povas manĝi salaton ĉe McDonald's, kaj ankaŭ kunkaloriajn manĝaĵojn, do mi elektas McDonald's.

Kato aŭ hundo?

Filu (แสดงโปรไฟล์) 2 ธันวาคม 2008, 17:12:05

Kato aŭ hundo?
Kato, ĉar ĝi estas fiŝvorema, kaj ofertas al mi eblon ligi tiun ĉi respondon kun la venontan demandon.

Fiŝi en la antaŭaj demandoj aŭ mem krei novajn demandojn? lango.gif

กลับไปด้านบน