Tästä sisältöön

participioj -anto, -onto kaj -intoj???

JoJoNKLZY :lta, 8. helmikuuta 2018

Viestejä: 7

Kieli: Esperanto

JoJoNKLZY (Näytä profiilli) 8. helmikuuta 2018 15.38.13

Mi ĵus eksciis, ke Esperanto havas multajn diferentajn participojn. Kaj mi demandas min, kio ili faras?
Mi komprenas la diferenco inter Mi dormis. kaj Mi estis dormanta. Estas tio, kio Zamenhof nomas la Particpium praesentis activi. Sed kio signifas dorminta kaj dormonta - Participium perfectivi kaj Participium futuri? Kaj kiam oni usas ilin?
Ĉu vi scias? Ĉu vi havas ekcemplojn?

Dankegon por helpi min ridulo.gif

thyrolf (Näytä profiilli) 8. helmikuuta 2018 15.45.17

mi estis dormanta - z.B. ich habe geschlafen
mi estis dorminta - z.B ich hatte geschlafen
mi estas dormonta - ich bin jemand, der schlafen wird
oder auch: gleich schlafe ich.

Metsis (Näytä profiilli) 9. helmikuuta 2018 10.05.23

JoJoNKLZY,

En teorio estas multaj formoj de participoj, sed multaj el ĉi tiuj estas artefaritaj kaj eĉ nekompreneblaj.

La substantivaj participoj
  • dormanto
  • dorminto
  • dormonto
  • dormato
  • dormito
  • dormoto
aludas homon aŭ alian agenton en aktivo kaj objekton en pasivo:
- dormanto = homo kiu dormas...
- dormato = io, kiun oni dormas... (Ĉu oni eĉ povas diri ĉi tiel?)
sed ĉe multaj verboj la pasivaj formoj ne estas uzataj.

La adverbaj participoj
  • dormante
  • dorminte
  • dormonte
  • dormate
  • dormite
  • dormote
ofte respondas al tempaj mallongigitaj subfrazoj: dormante = iu okazas samtempe kun la dormado. (Oni ne povas legi dormante = Oni ne povas legi kaj dormi samtempe/Oni ne povas legi, dum oni dormas.)

La adjektivaj participoj

Oni uzas la adjektivajn participojn por krei kunmetitajn verboformojn.
  • aktivaj
    • esti dormanta
    • esti dorminta
    • esti dormonta
      ...
    • estus dormanta
    • estus dorminta
    • estus dormonta
  • pasivaj
    • esti dormata
    • esti dormita
    • esti dormota
      ...
    • estus dormata
    • estus dormita
    • estus dormota
sed oni prefere uzas -i(n)ta -formoj, se mi komprenis korekte:
- Mi estas dorminta: Ich habe geschlafen.
- Mi estis dorminta: Ich hatte geschlafen.
- Mi estus dorminta: Ich hätte geschlafen.
Ĉu? Pardonu, mi ne estas denaska germanparolanto, kaj la verbo "dormi" ne eble estas tre bona por konstrui ekzemplojn:
- La vivo estas dormita: Das Leben ist geschlafen worden.
- La vivo estis dormita: Das Leben war geschlafen worden.
- La vivo estus dormita: Das Leben würde geschlafen worden.

Ĉiuokaze mi opinias, ke oni prefere devus eviti uzi ekzemple kombinaĵojn de futuro kaj kondicionalo, ĉar ili estas facile malfacilaj kompreni.

sudanglo (Näytä profiilli) 9. helmikuuta 2018 13.47.21

Mi supozas ke en la lerno-libroj oni ofte enkondukas la participojn per la kompleksaj verboformoj. Tamen eble pli facilas aliri per la substantivo, adverbo au adjektivo.

Mi donas kelkajn ekzemplojn kaj per Guglo-traduko, (eble ne-fidinda), tradukojn en la germana:

Aŭdinte tion, ŝi ekploris
Ne demandu lin, li estas komencanto
Li iris al ili renkonte
La kurso estas por progresintoj
Dum la pasinta semajno
Venontjare mi iros al la Kongreso
Esperanto parolata ĉi tie

Als er das hörte, weinte sie
Frag ihn nicht, er ist ein Anfänger
Er ging ihnen entgegen
Der Kurs ist für Fortgeschrittene
Während der letzten Woche
Nächstes Jahr werde ich zum Kongress gehen
Esperanto wird hier gesprochen

nornen (Näytä profiilli) 9. helmikuuta 2018 18.05.57

Mi samopinias kun sudanglo, ke estas oportune klarigi la participojn unue per ilia uzo atributa kaj post per ilia uzo en kunmetitaj verbformoj.

Malgranda korekto: Aŭdinte tion ŝi ekploris. = Als sie das gehört hatte, weinte sie. (-int- = Vorzeitigkeit)
Aŭdante tion ŝi ekploris. = Als sie das hörte, weinte sie. (-ant- = Gleichzeitigkeit)

Dum la verbformoj je -is, -as, -os esprimas absolutan tempon (Vergangenheit, Gegenwart, Zukunft), la participoj je -int, -ant, -ont esprimas temprelacion (Vorzeitigkeit, Gleichzeitigkeit, Nachzeitigkeit). Oni povas traduki ilin rekte al la Germana:

farant' = machend
farint' = gemacht habend
faront' = machen werdend

Evidente neniu parolas tiel la Germanan. La temprelacio esprimas relativan tempon al absoluta tempo de iu alia (ĉefa) verbo, ekzemple:

Ĉefverbo je -is:
Mi fotografis la kantantan artiston. = Ich fotografierte den singenden Künstler. = Ich fotografierte den Künstler, der sang. = Gleichzeitigkeit
Mi fotografis la kantintan artiston. = Ich fotografierte den gesungen habenden Künstler. = Ich fotografierte den Künstler, der gesungen hatte. = Vorzeitigkeit
Mi fotografis la kantontan artiston. = Ich fotografierte den singen werdenden Künstler. = Ich fotografierte den Künstler, der im Anschluss sang (nach dem Fotografieren). = Nachzeitigkeit

Ĉefverbo je -as:
Mi fotografas la kantantan artiston. = Ich fotografiere den singenden Künstler. = Ich fotografiere den Künstler, der singt. = Gleichzeitigkeit
Mi fotografas la kantintan artiston. = Ich fotografiere den gesungen habenden Künstler. = Ich fotografiere den Künstler, der gesungen hat. = Vorzeitigkeit
Mi fotografas la kantontan artiston. = Ich fotografiere den singen werdenden Künstler. = Ich fotografiere den Künstler, der im Anschluss singen wird (nach dem Fotografieren). = Nachzeitigkeit

Ĉefverbo je -os:
Mi fotografos la kantantan artiston. = Ich werde den singenden Künstler fotografieren. = Ich werden den Künstler, der singen wird, fotografieren. = Gleichzeitigkeit
Mi fotografos la kantintan artiston. = Ich werde den gesungen habenden Künstler fotografieren. = Ich werde den Künstler, der gesungen haben wird (gesungen hat), fotografieren. = Vorzeitigkeit
Mi fotografos la kantontan artiston. = Ich werde den singen werdenden Künstler fotografieren. = Ich werde den Künstler, der im Anschluss singen wird (nach dem Fotografieren), fotografieren. = Nachzeitigkeit

Sume, la signifo de la participoj dependas de la tempo de la ĉefverbo.

La samo validas pri la kunmetitaj verbformoj.

Tamen nun mi devas iri ien, kaj mi finskribos tiun ĉi afiŝon poste.

shaulh1 (Näytä profiilli) 12. helmikuuta 2018 12.40.49

JoJoNKLZY:Mi ĵus eksciis, ke Esperanto havas multajn diferentajn participojn. Kaj mi demandas min, kio ili faras?
Mi komprenas la diferenco inter Mi dormis. kaj Mi estis dormanta. Estas tio, kio Zamenhof nomas la Particpium praesentis activi. Sed kio signifas dorminta kaj dormonta - Participium perfectivi kaj Participium futuri? Kaj kiam oni usas ilin?
Ĉu vi scias? Ĉu vi havas ekcemplojn?

Dankegon por helpi min ridulo.gif
30. -anto, -into, -onto.

La esprimo tiu, kiu dormas estas tro longa kaj nepraktika. Tial ni diras pli simple dormanto (= dorm+anto).

ManĝAnto = tiu, kiu manĝas.
PromenAnto = tiu, kiu promenas.
SkribAnto = tiu, kiu skribas.
ParolAnto = tiu, kiu parolas.

Dormanto estas do persono, kiu kuŝas en la lito kaj ronkas. Manĝanto sidas ĉe la tablo kajenbuŝigas manĝaĵon. Promenanto moviĝas malrapide en parko aŭ sur strato. Skribanto kondukasplumon aŭ krajonon sur papero.

La finaĵo de la participo estas -ant- (dorm + ant + o), en kiu ni rekonas la vokalon de la estantatempo de la verboj (a: dormAs, skribAs). Sekve tiuj ĉi participoj rilatas al la estanta tempo.
Sed ĉar la verboj havas ankaŭ pasintan kaj venontan tempon, ekzistas kompreneble ankaŭkoncernaj participoj, formataj per interŝanĝo de la priparolita -a- per -i- (dormIs, skribIs) aŭ -o- (dormOs, skribOs).

Pasinta tempo:

DormInto = tiu, kiu dormis.
ManĝInto = tiu, kiu manĝis.
PromenInto = tiu, kiu promenis.
ParolInto = tiu, kiu parolis.

Dorminto estas persono, kiu jam vekiĝis. Manĝinto estas sata kaj kontenta, dum promeninto estaslaca kaj malsata. Parolinto jam finis sian paroladon kaj aŭskultas nun la aliajn parolAntojn.

Venonta tempo:

DormOnto = tiu, kiu dormos.
VojaĝOnto = tiu, kiu vojaĝos.
MortOnto = tiu, kiu mortos.

Dormonto estas persono, kiu oscedas kaj preparas sin por enlitiĝo. Vojaĝonto pakas siajn valizojn, pripensas la vojaĝplanon kaj provizas sin per la necesa mono. Mortonto estas senespere malsana, povas kiam ajn atendi la morton kaj skribas sian testamenton, dum la mortAnto agonias kaj lamortinto jam estas malvarma aŭ kuŝas en la tombo.

Rimarko 1: Ĉar sidanto, amanto k.t.p. jam per si mem indikas personon, la personiga sufikso -uloestas en ili superflua. Tial neniam «sidantulo, lernantulino», sed simple sidanto, lernantino.

Rimarko 2: Same kiel venanto kaj irinto, ankaŭ pasinto, estanto kaj estonto indikas personon, netempon, kvankam ili estas uzataj ankaŭ en la lasta signifo. Pli ĝustaj estas la formoj pasinta, estanta, estonta (venonta) tempo, aŭ pli mallonge pasinteco, estanteco, estonteco. Sed ĉar tiuj formoj estasiom pezaj, preferindaj estas pasinto, estanto, venonto – miskompreno ja ne povas okazi.

Rimarko 3: La diferenco inter tradukanto kaj tradukisto estas tio, ke tradukanto okupas sin nurokaze ĝuste nun pri tradukado, dum tradukisto estas profesiulo. Same granda estas la diferencointer skribanto kaj skribisto, verkanto kaj verkisto k.t.p. Estas do eraro diri «la verkisto de la libro», ĉar tio signifus, ke lia profesio estis verki tiun unu solan libron! Ĝusta estas: la verkinto (= tiu, kiuverkis) de la libro.

Rimarko 4: Ĉar lernanto, petinto k.t.p. estas substantivoj, ili ne povas havi akuzativ-objekton. Do ne «lernanto Esperanton, petinto monon», sed: lernanto de Esperanto, petinto de (aŭ pri) mono, kredanto je Dio; k. t. p.

31. -anta, -inta, -onta.

Anstataŭigante la substantivan finaĵon -o per la adjektiva -a ni ekhavas adjektivajn participojn, kiujestas egalaj al la ordinaraj adjektivoj (granda, bela, varma): grandA hundo, dormantA hundo (= hundo, kiu dormas); mortintaJ katoJ (= katoj, kiuj mortis); venonta tempo (= tempo, kiu venos), k.t.p.

Same kiel la ordinaraj adjektivoj, ankaŭ la participoj devas kaze kaj nombre akordi kun sia ĉefvorto: Pasinta somero estis tre varma. La falintaJ pomoJ kuŝas sur la tero. Ne timu bojantaJN hundoJN, ĉar ili ne mordas.

Kunmetitaj tempoj de la verbo

32. estas -inta.

La frazo La kato estas malsana (kiA? – malsana) estas laŭ la formo plene egala al La kato estasmortinta (kiA – mortintA). Sekve la vorto mortinta indikas staton de la kato, dum en la frazo: La katomortis la vorto mortis indikas agon. Tio estas la ĉefa diferenco inter la simplaj kaj kunmetitaj tempojde la verbo.

Komparu la frazojn Mi skribis leteron kaj Mi estas skribinta leteron. La unua, kun la simpla verbo, nemontras, ke mi finis la leteron, dum la dua, kun la participo, faras tion. Sekve estas -inta indikasfinitan agon (perfekton), dum -is povas esprimi ankaŭ nefinitan, interrompitan agon (imperfekton).Sed ĉar la participaj formoj estas iom pezaj, oni kutime evitas ilin kaj uzas simplajn formojn ankaŭ ĉefinita ago, kiam danĝero por miskompreno ne ekzistas.

Krome atentu, ke la simplaj verbformoj (venis, manĝis) povas kune kun iu preciziga komplemento (hieraŭ, antaŭ unu horo, ĵus k.t.p.) esprimi ankaŭ la tempon de la ago, dum estas -inta nur ĝeneralekonstatas, ke la ago jam okazis (kiam, tio ne gravas).

Krom estas -inta troviĝas kompreneble ankaŭ la formoj estis -inta kaj estos -inta, kies diferencoestas esprimata per la finaĵoj de la verbo esti: EstAs skribinta signifas, ke nun, kiam ni priparolastion, la ago jam okazis kaj estas finita; estIs skribinta – jam antaŭ certa tempo la ago estis finita; estos skribinta – la ago estos finita post certa tempo.

Ni revenu al la kato:

La kato estas mortinta – nun la kato ne vivas plu.
Jam hieraŭ la kato estis mortinta – jam hieraŭ ĝi ne vivis plu.
Morgaŭ la kato estos mortinta – nun ĝi ankoraŭ vivas, sed morgaŭ ĝi ne vivos plu.

Havi ne estas helpverbo en Esperanto kaj ĝi ne estas uzebla por formado de kunmetitaj tempoj.Sekve neniam «havas skribinta» aŭ io simila! Havi enhavas ĉiam la ideon de posedo, aparteno (mihavas bildon – mi posedas bildon, la bildo apartenas al mi). Same neebla kiel «mi havas malsana» estas ankaŭ «mi havas skribinta»!

shaulh1 (Näytä profiilli) 12. helmikuuta 2018 12.45.59

JoJoNKLZY:Mi ĵus eksciis, ke Esperanto havas multajn diferentajn participojn. Kaj mi demandas min, kio ili faras?
Mi komprenas la diferenco inter Mi dormis. kaj Mi estis dormanta. Estas tio, kio Zamenhof nomas la Particpium praesentis activi. Sed kio signifas dorminta kaj dormonta - Participium perfectivi kaj Participium futuri? Kaj kiam oni usas ilin?
Ĉu vi scias? Ĉu vi havas ekcemplojn?

Dankegon por helpi min ridulo.gif

Takaisin ylös