Mesaĝoj: 13
Lingvo: Esperanto
Metsis (Montri la profilon) 2018-majo-09 09:44:11
thyrolf:Ich werde geschlafen werden : Mi estos dormigata.Kiel mi diris, mia germana povas esti iom rustita
Kial vi skribas dormigata? Ĉu ne sur la bazo de la ata-ita-diskuto oni povas skribi dormigita?
Altebrilas (Montri la profilon) 2018-majo-14 15:30:52
"Mi estis dormigita de la kuracilo (kaj mi vekiĝis malfrue)" eblas.
"mi estas dormigita" ne eblas parole, sed... sonĝe!
"mi estas dormigita" ne eblas parole, sed... sonĝe!
Altebrilas (Montri la profilon) 2018-majo-14 15:34:27
En la unua ekzemplo :
a) kuracilo dormigis min
b) mi vekiĝis
c) mi nun rakontas tion.
En la dua ekzemplo, mi povas nenion rakonti, ĉar mi dormas.
a) kuracilo dormigis min
b) mi vekiĝis
c) mi nun rakontas tion.
En la dua ekzemplo, mi povas nenion rakonti, ĉar mi dormas.