Tästä sisältöön

Pri la vorto pura

Altebrilas :lta, 5. huhtikuuta 2018

Viestejä: 11

Kieli: Esperanto

Altebrilas (Näytä profiilli) 5. huhtikuuta 2018 12.49.53

Mi havas problemon pri tiu adjektivo, pura, kiu havas plurajn signifojn:
- higiene pura: La ĉambro nun estas pura
- senmiksa: Tiu juvelo estas el pura oro
- tute tipa: Li estas pura franco, ĉar li ŝatas vinon kaj fromaĝon.

Tiu polisemio (plursignifeco) estas komprenebla, sed kiam temas pri la derivaĵoj, kio okazas? Kio signifas, ekzemple "malpura"? Tio ŝajnas al mi grava, ĉar kiam temas pri homoj aŭ homgrupoj, ĝi povas esti nevole insulta. Mi surprizitas, ke Zamenhof elektis unu vorton por esprimi signifojn tiel diversajn...

mimoprobegal (Näytä profiilli) 5. huhtikuuta 2018 14.07.20

ĉu vi ne ĵetis ligilon?

externalImage.png

preĝu, malpura bastardo

StefKo (Näytä profiilli) 5. huhtikuuta 2018 16.11.53

Altebrilas:Mi havas problemon pri tiu adjektivo, pura, kiu havas plurajn signifojn:
- higiene pura: La ĉambro nun estas pura
- senmiksa: Tiu juvelo estas el pura oro
- tute tipa: Li estas pura franco, ĉar li ŝatas vinon kaj fromaĝon.

Tiu polisemio (plursignifeco) estas komprenebla, sed kiam temas pri la derivaĵoj, kio okazas? Kio signifas, ekzemple "malpura"? Tio ŝajnas al mi grava, ĉar kiam temas pri homoj aŭ homgrupoj, ĝi povas esti nevole insulta. Mi surprizitas, ke Zamenhof elektis unu vorton por esprimi signifojn tiel diversajn...
Samkiel "pura" - ĝi havas tri signifojn.
Anstataŭ "malpura franco" oni povas skribi "neoriginala franco", "malvera franco", "nevera franco", "neaŭtenta franco", "nekompleta franco", k.t.p. Ekster tio oni uzas tiun vorton en ia kunteksto kaj la kunteksto sugestas la signifon. Kiam ni legadas la "tagvortojn", la plimulto ja estas plursignifaj. Cetere, la vortoj en la lingvoj naciaj estas plu plursignifaj. Ĉu ne?

nornen (Näytä profiilli) 5. huhtikuuta 2018 17.38.23

Mi suspektas, ke la baza problemo ne estas la polisemio de "pura", sed la vorto "mal". La demando "kio estas la malo de pura" ŝajne ne estas facile respondebla... Tio okazas ĉe multe da vortoj.

Metsis (Näytä profiilli) 6. huhtikuuta 2018 7.42.03

Kvankam mi komprenas la signifon de "pura" post etan klopodon en la frazo Li estas pura franco, ĉar li ŝatas vinon kaj fromaĝon, mi ne uzus puran en ĉi tiu senco – ŝajnas al mi esti anglismo aŭ francismo ridulo.gif Pli bone estas "tipa" kiel vi mem skribis.

Sed vi pravas, "pura" estas polisemia, kiel multaj vortoj estas. Aldoni la prefikson mal/ kaj vi havas la plursignifikan esprimon la malpura franco. ...kaj subite mi ekpensis la teatraĵon Der gute Mensch von Sezuan.

Altebrilas (Näytä profiilli) 7. huhtikuuta 2018 9.37.34

Ĉu tiu teatraĵo estis tradukita esperanten? Mi provos legi la libron. La Jutuba franca versio de la teatraĵo daŭras du horojn kaj duono...

La signifojn mi eltiris el ReVo. Eble AdE devas malrekomendi (se tio ne estas jam farita?) ĝian uzadon kiel sinonimo de "tipa", ĉar neutila kal ne internacia.

Altebrilas (Näytä profiilli) 7. huhtikuuta 2018 9.54.13

StefKo:
Altebrilas:...
Samkiel "pura" - ĝi havas tri signifojn.
Anstataŭ "malpura franco" oni povas skribi "neoriginala franco", "malvera franco", "nevera franco", "neaŭtenta franco", "nekompleta franco", k.t.p. Ekster tio oni uzas tiun vorton en ia kunteksto kaj la kunteksto sugestas la signifon. Kiam ni legadas la "tagvortojn", la plimulto ja estas plursignifaj. Cetere, la vortoj en la lingvoj naciaj estas plu plursignifaj. Ĉu ne?
Mi ne aŭdis pri reformoj en naciaj lingvoj por eviti polisemion... okulumo.gif Kompreneble, tiu fenomeno pli ampleksas en naciaj lingvoj ol en Esperanto...

Ankaŭ "originala" estas polisemia: ĝi povas signifi "sablona" (la originalo estas uzata kiel ŝablono por fari kopiojn) kaj "malŝablona" - nia movado enhavas multajn originalulojn en siaj vicoj.

Mi nur rimarkis atentindan danĝeron de polisemio, kiun Esperanto pli kaj pli toleras, sed kiu konfuzigas nian kutiman vortfaradon per afiksoj.

Altebrilas (Näytä profiilli) 7. huhtikuuta 2018 10.00.51

mimoprobegal:ĉu vi ne ĵetis ligilon?

(bildo kun ruslingva teksto)

preĝu, malpura bastardo
Mi supozas, ke vi aldonis la tradukon de la teksto. Sed estus helpeme por la legantoj, kiuj ne havas cirilan klavaron, disponi pri kopiglueblan tekston por serĉi mem aliajn tradukojn.

mimoprobegal (Näytä profiilli) 7. huhtikuuta 2018 19.36.12

Altebrilas:
mimoprobegal:ĉu vi ne ĵetis ligilon?

(bildo kun ruslingva teksto)

preĝu, malpura bastardo
Mi supozas, ke vi aldonis la tradukon de la teksto. Sed estus helpeme por la legantoj, kiuj ne havas cirilan klavaron, disponi pri kopiglueblan tekston por serĉi mem aliajn tradukojn.
не кинул ссылку?
молись, грязный ублюдок

Altebrilas (Näytä profiilli) 8. huhtikuuta 2018 10.06.19

Dankon. Mi konstatis ankaŭ, ke la vorto "malpura", en la diversaj lingvoj, ne nur havas multajn signifojn, sed ankaŭ multajn sinonimojn.

Takaisin ylös