Tästä sisältöön

Teach Esperanto to Primary School children all over the world.

morico :lta, 4. tammikuuta 2019

Viestejä: 41

Kieli: Esperanto

Metsis (Näytä profiilli) 21. tammikuuta 2019 7.35.09

Amaspeto estas bona ideo. Almenaŭ iun konkretan!

sendiulo (Näytä profiilli) 23. tammikuuta 2019 8.04.12

morico:En esperanto Havi unu lecionon pri Esperanto en la lernejoj

https://secure.avaaz.org/en/community_petitions/Te...

Renato C. komencis ĉi tiun peticion Al ĉiuj ministrejoj de edukado en la mondo kaj al ĉiuj instruistoj en ĉiuj landoj de la mondo.

Ĉiu lernej-lernanto hodiaŭ devus esti aŭdinta pri Esperanto kaj scii ion pri sia nuna situacio - nur tiam li aŭ ŝi povos decidi ĉu ĉi tiu internacia lingvo valoras lerni.
Lernanto estas ankoraŭ infano. Mi ne certas, ke li/ŝi devas decidi. Kiam mi estis lernanto oni nin ne demandis ĉu ni volas lerni alilandan lingvon aŭ ne.

Metsis (Näytä profiilli) 23. tammikuuta 2019 11.40.42

sendiulo:
morico:Ĉiu lernej-lernanto hodiaŭ devus esti aŭdinta pri Esperanto kaj scii ion pri sia nuna situacio - nur tiam li aŭ ŝi povos decidi ĉu ĉi tiu internacia lingvo valoras lerni.
Lernanto estas ankoraŭ infano. Mi ne certas, ke li/ŝi devas decidi. Kiam mi estis lernanto oni nin ne demandis volas ni, aŭ ne volas lerni alilalilandan lingvon.
En mia lando, Finnlando, oni povas elekti, kiun fremdan lingvon oni lernas. Oni parolas pri A1-, A2. B1-, B2- kaj B3-lingvoj. Oni komencas lerni:
  • devigan A1-lingvon en la tria klaso en la bazlernejo (venontaŭtune en la unua klaso)
  • laŭvolan A2-lingvon en la kvara aŭ kvina klaso en la bazlernejo
  • devigan B1-lingvon en la sepa klaso en la bazlernejo
  • laŭvolan B2-lingvon en la oka klaso en la bazlernejo
  • laŭvolan B3-lingvon en mezaltlernejo
Sortimento de lingvoj dependas de la municipo, sed praktike ĉiuj municipoj oferas la anglan kiel la A1-lingvo kaj en plejparto de municipoj ĝi estas la sola alternativo. En la svedalingvaj lernejoj A1 ĉiam estas la finna. La sveda estas la plej ofta A2-lingvo. B1 estas la sveda por ĉiuj finnaparolantoj, la svedaparolantoj povas elekti. Depende de la municipo oni kutime oferas la germanan, la francan, la hispanan, la rusan kaj la mandarinan kiel B1-lingvo. Kiel B3-lingvo oni oferas la samajn kiel la B2-lingvo plus latinon.

Do minimume ĉiuj lernantoj lernas la anglan kaj la svedan aŭ la finnan. Kaj multaj lernas neniun alian. La elekton faras la lernanto kaj ĉi ties gepatroj kune.

Eble eblas, ke iu (kiu?) prelegas pri E-o en lernantoj, sed de kie vi trovas volontulaj instruistoj, ĉar nur la ministerio povas decidi, ke E-o estas oficiala lernofako, kiun instruistoj kontraŭpage lernas en lernejoj? Estas nur dezirata pensado kredi, ke instruistoj volontule, senpage komencas lerni E-on.

Oni pasintaŭtune komencis instrui programadon en bazlernejoj, do mi dubas, ke ne estas spaco por instrui E-on kiel parto de la oficiala lernoplano.

sendiulo (Näytä profiilli) 24. tammikuuta 2019 8.21.06

Estus deziro de ministerioj pri edukado kontribui al la civilizacio, ke ĝi progresu. Mi jam menciis pri propedeŭtiko (en vikipedio). Ja ĝi povus mallongigi tempon por alilanda lingvo. Kvankam, mi persone ne provis lerni fremdan lingvon post Esperanto.
Kaj povus simple enkonduki Esperanton anstataŭ alilanda lingvo. Tutgale post lernejo plimulto, se ne ĉiuj ne posedas nedenaskan lingvon, kiun ili lernis. Esperanto rapide montrus siajn avantaĝojn.
Alie oni volontule povus fari aldonajn lecionojn. Eĉ se nemultaj instruistoj volus, tio estus , verŝajne, rimarkeblaj ekbriloj en tiuj urboj/vilaĝoj.
Ĝenerale estas lingvaj lernejoj kaj tie oni povas instrui Esperanton, sed tio jam ekster ĉi tiu temo.

bartlett22183 (Näytä profiilli) 24. tammikuuta 2019 20.05.45

Mi estas usonano, kaj mi ne komprenas la eŭropajn termojn simile kiel A1-lingvon, B2-lingvon, ktp. Ĉe ni, oni ne uzas tiujn termojn. Kion ili signifas? Dankon.

sendiulo (Näytä profiilli) 25. tammikuuta 2019 8.29.53

Mi antaŭ longe lernis. Tiam estis deviga alilanda lingvo, kaj lernantoj povis elekti fremdan lingvon el du- la anglan aŭ la germanan. Malprobable, ke nun estas alie. Pri terminoj A1, B1 kaj t.p. mi ne aŭdis.

Altebrilas (Näytä profiilli) 25. tammikuuta 2019 11.18.57

Laŭ tio, kion mi komprenis, tiuj kodoj estas specifaj al la finna edukad-sistemo, kaj NE estas la lingvaj niveloj de la Komuna Eŭropa ReferencKadro (A1,A2,B1,B2,C1,C2). Tiuj niveloj ekzistas ankaŭ por Esperanto, dank' al Katalin kaj aliaj entreprenemaj esperantistojn, kaj ĉiuj povas trapasi la ekzamenojn kaj, kaze de sukceso, ricevi la diplomojn.

Metsis (Näytä profiilli) 25. tammikuuta 2019 11.41.33

Jes, tiuj estas nur lokaj terminoj, kiujn mi klopodis klarigi en komenco. Sume ĉi tie ĉiuj lernas inter du kaj kvin ne-denaskajn lingvojn (oni ne povas paroli pri "alilandaj lingvoj", ĉar unu el la devigaj lingvoj estas la dua enlanda) en baza kaj mezalta lernejoj.

Lingvaj kursoj en universatoj estas alia afero.

Se ekzistus volontuloj, oni jam prilegis pri E-o en lernenoj.

kaŝperanto (Näytä profiilli) 28. tammikuuta 2019 18.07.38

Kiel usonano, mi pensas ke ĉi tiu ideo estas eble pli taŭga por nia lando ol por aliaj landoj. Ni nun perdas multe da tempon lernante la hispanan, francan, germanan, ktp., kaj la plejmultego da usonanoj neniam uzas ilin poste. Ni simple ne devas lerni fremdajn lingvojn kiel aliaj landoj, kiuj devas lerni la anglan.

Mi mem studis la hispanan dum multaj jaroj, ĝis la universitata nivelo. Mi enmemorigis ĉiujn malregulajn verbojn, kaj mi povis legi ĵurnalojn kun vortaro, sed ĝi tute ne estas utila. Mi ne plu studis ĝin en universitato. Preskaŭ ĉiu homo kiun mi renkontis kiu parolas hispane ankaŭ povas paroli angle. Mi fojfoje ŝatas ke mi povas iomete paroli la hispanan, sed ĝi tute ne utilas krom se vi uzas ĝin en via laboro.

Oni pensus ke ni maldiligentaj usonanoj volus lerni lingvon kiu estas multe pli facila ol la denaskaj lingvoj de foraj landoj. Eble mi diru al trumpo ke ni povus ŝpari monon por la muro se ni instruus esperanton. okulumo.gif

Altebrilas (Näytä profiilli) 29. tammikuuta 2019 10.15.32

Scii plurajn lingvojn estas utila por la intelekta disvolviĝo. En la pasinteco, la eŭropa elito sciis sian denaskan lingvon kaj la latinan. Poste, estis la itala, la germana aŭ la franca. Nun estas la angla. Tio helpas konscii pri relativeco de la ideoj, kaj instigas klarigi ideojn de unu lingvo en la alian.

Unusola lingvo estas danĝera, ĉar oni ne plu povas facile kompreni la mondon. Nun esperanto povas tiel roli, post minimuma lernado.

Takaisin ylös