Ujumbe: 41
Lugha: Esperanto
Metsis (Wasifu wa mtumiaji) 21 Januari 2019 7:35:09 asubuhi
sendiulo (Wasifu wa mtumiaji) 23 Januari 2019 8:04:12 asubuhi
morico:En esperanto Havi unu lecionon pri Esperanto en la lernejojLernanto estas ankoraŭ infano. Mi ne certas, ke li/ŝi devas decidi. Kiam mi estis lernanto oni nin ne demandis ĉu ni volas lerni alilandan lingvon aŭ ne.
https://secure.avaaz.org/en/community_petitions/Te...
Renato C. komencis ĉi tiun peticion Al ĉiuj ministrejoj de edukado en la mondo kaj al ĉiuj instruistoj en ĉiuj landoj de la mondo.
Ĉiu lernej-lernanto hodiaŭ devus esti aŭdinta pri Esperanto kaj scii ion pri sia nuna situacio - nur tiam li aŭ ŝi povos decidi ĉu ĉi tiu internacia lingvo valoras lerni.
Metsis (Wasifu wa mtumiaji) 23 Januari 2019 11:40:42 asubuhi
sendiulo:En mia lando, Finnlando, oni povas elekti, kiun fremdan lingvon oni lernas. Oni parolas pri A1-, A2. B1-, B2- kaj B3-lingvoj. Oni komencas lerni:morico:Ĉiu lernej-lernanto hodiaŭ devus esti aŭdinta pri Esperanto kaj scii ion pri sia nuna situacio - nur tiam li aŭ ŝi povos decidi ĉu ĉi tiu internacia lingvo valoras lerni.Lernanto estas ankoraŭ infano. Mi ne certas, ke li/ŝi devas decidi. Kiam mi estis lernanto oni nin ne demandis volas ni, aŭ ne volas lerni alilalilandan lingvon.
- devigan A1-lingvon en la tria klaso en la bazlernejo (venontaŭtune en la unua klaso)
- laŭvolan A2-lingvon en la kvara aŭ kvina klaso en la bazlernejo
- devigan B1-lingvon en la sepa klaso en la bazlernejo
- laŭvolan B2-lingvon en la oka klaso en la bazlernejo
- laŭvolan B3-lingvon en mezaltlernejo
Do minimume ĉiuj lernantoj lernas la anglan kaj la svedan aŭ la finnan. Kaj multaj lernas neniun alian. La elekton faras la lernanto kaj ĉi ties gepatroj kune.
Eble eblas, ke iu (kiu?) prelegas pri E-o en lernantoj, sed de kie vi trovas volontulaj instruistoj, ĉar nur la ministerio povas decidi, ke E-o estas oficiala lernofako, kiun instruistoj kontraŭpage lernas en lernejoj? Estas nur dezirata pensado kredi, ke instruistoj volontule, senpage komencas lerni E-on.
Oni pasintaŭtune komencis instrui programadon en bazlernejoj, do mi dubas, ke ne estas spaco por instrui E-on kiel parto de la oficiala lernoplano.
sendiulo (Wasifu wa mtumiaji) 24 Januari 2019 8:21:06 asubuhi
Kaj povus simple enkonduki Esperanton anstataŭ alilanda lingvo. Tutgale post lernejo plimulto, se ne ĉiuj ne posedas nedenaskan lingvon, kiun ili lernis. Esperanto rapide montrus siajn avantaĝojn.
Alie oni volontule povus fari aldonajn lecionojn. Eĉ se nemultaj instruistoj volus, tio estus , verŝajne, rimarkeblaj ekbriloj en tiuj urboj/vilaĝoj.
Ĝenerale estas lingvaj lernejoj kaj tie oni povas instrui Esperanton, sed tio jam ekster ĉi tiu temo.
bartlett22183 (Wasifu wa mtumiaji) 24 Januari 2019 8:05:45 alasiri
sendiulo (Wasifu wa mtumiaji) 25 Januari 2019 8:29:53 asubuhi
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 25 Januari 2019 11:18:57 asubuhi
Metsis (Wasifu wa mtumiaji) 25 Januari 2019 11:41:33 asubuhi
Lingvaj kursoj en universatoj estas alia afero.
Se ekzistus volontuloj, oni jam prilegis pri E-o en lernenoj.
kaŝperanto (Wasifu wa mtumiaji) 28 Januari 2019 6:07:38 alasiri
Mi mem studis la hispanan dum multaj jaroj, ĝis la universitata nivelo. Mi enmemorigis ĉiujn malregulajn verbojn, kaj mi povis legi ĵurnalojn kun vortaro, sed ĝi tute ne estas utila. Mi ne plu studis ĝin en universitato. Preskaŭ ĉiu homo kiun mi renkontis kiu parolas hispane ankaŭ povas paroli angle. Mi fojfoje ŝatas ke mi povas iomete paroli la hispanan, sed ĝi tute ne utilas krom se vi uzas ĝin en via laboro.
Oni pensus ke ni maldiligentaj usonanoj volus lerni lingvon kiu estas multe pli facila ol la denaskaj lingvoj de foraj landoj. Eble mi diru al trumpo ke ni povus ŝpari monon por la muro se ni instruus esperanton.
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 29 Januari 2019 10:15:32 asubuhi
Unusola lingvo estas danĝera, ĉar oni ne plu povas facile kompreni la mondon. Nun esperanto povas tiel roli, post minimuma lernado.