Tästä sisältöön

Suljettu
Max. 500 viestiä.

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto :lta, 22. marraskuuta 2008

Viestejä: 6620

Kieli: Esperanto

Filu (Näytä profiilli) 4. joulukuuta 2008 18.29.22

Greka salato aŭ salato de salikokoj?
Facilege! Mi ŝategas grekan salaton kaj opinias, ke salikokoj, eĉ ne malbonaj, estas tro multekostaj por la plezuro, kiun mi sentas manĝante ilin. Mi do elektas grekan salaton... kaj ankaŭ la piranjido sur mia bildo tion elektas: mi havas vere strangan filinon, kiu treege ŝatas nigrajn manĝaĵojn, inkluzive olivojn, kiujn mi klopodis ekŝati dum miaj dudekumoj kaj finfine sukcesis kelkaj jaroj poste.
Poŝtranĉilo aŭ poŝfajrilo?
Ĉiam oni kunprenu poŝfajrilon kun si en la malvarmega arbaro: tio eble daŭrebligos sian vivon.

Mocarelo aŭ rokforto?

Miland (Näytä profiilli) 4. joulukuuta 2008 19.20.16

Filu:Mocarelo aŭ rokforto?
Mocarelo ŝajnas al mi pli divers-utila.

Pico kovrita de mocarelo aŭ granda bovaĝburgero ('kvaronfunto') kun rokforto?

Rogir (Näytä profiilli) 5. joulukuuta 2008 11.03.06

Ĉe mi estas vintero, do mi pli bezonas pluvombrelon ol sunombrelon.

å aŭ ä?

Miland (Näytä profiilli) 5. joulukuuta 2008 22.11.35

Rogir:å aŭ ä?
Nu, ekster Skandinavio la germana estas pli utila lingvo ol la sveda aŭ la norvega, do mi elektas ä.

aŭtobuso aŭ vagonaro?

Kokcineleto (Näytä profiilli) 6. joulukuuta 2008 0.11.32

Mi malŝatas odoron de benzino, do, elektas la duan.

Vagonaro aŭ trajno?

horsto (Näytä profiilli) 6. joulukuuta 2008 12.14.51

Mi ne certas pri la diferenco, mi pensas ke vagonaro ne devas havi lokomotivon, tial mi selektas trajnon, ĉar lokomotivo necesas se vi volas vojaĝi.

Vojaĝi sen vera kialo, nur por vojaĝi ien ajn aŭ resti hejme kaj lerni Esperanton?

Miland (Näytä profiilli) 6. joulukuuta 2008 13.16.31

horsto:Vojaĝi sen vera kialo, nur por vojaĝi ien ajn aŭ resti hejme kaj lerni Esperanton?
La unua kostus monon sen promeso de iu ajn gajno, do mi restus hejmen kaj lernus Esperanton.

La filmo Gerda Malaperis! aŭ la libro?

rosto (Näytä profiilli) 6. joulukuuta 2008 17.31.41

Mi elektas libron, ĉar paperon mi eble iel utiligos.

Vi aŭ mi?

Hispanio (Näytä profiilli) 6. joulukuuta 2008 19.24.52

Vi, ĉar mi jam konas min.

Lerni la anglan per Esperanto aŭ lerni Esperanton per la angla?

horsto (Näytä profiilli) 6. joulukuuta 2008 21.17.44

Lerni Esperanton per la angla estas la malpli malbona alternativo, ĉar mi volas lerni Esperanton kaj ne la anglan lingvon.

Senmorte famiĝi aŭ feliĉiĝi?

Takaisin ylös