Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-06 13:16:31

horsto:Vojaĝi sen vera kialo, nur por vojaĝi ien ajn aŭ resti hejme kaj lerni Esperanton?
La unua kostus monon sen promeso de iu ajn gajno, do mi restus hejmen kaj lernus Esperanton.

La filmo Gerda Malaperis! aŭ la libro?

rosto (Montri la profilon) 2008-decembro-06 17:31:41

Mi elektas libron, ĉar paperon mi eble iel utiligos.

Vi aŭ mi?

Hispanio (Montri la profilon) 2008-decembro-06 19:24:52

Vi, ĉar mi jam konas min.

Lerni la anglan per Esperanto aŭ lerni Esperanton per la angla?

horsto (Montri la profilon) 2008-decembro-06 21:17:44

Lerni Esperanton per la angla estas la malpli malbona alternativo, ĉar mi volas lerni Esperanton kaj ne la anglan lingvon.

Senmorte famiĝi aŭ feliĉiĝi?

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-06 23:12:31

Mi ŝategus famiĝi tiel ke post mil anoj oni ankoraŭ memoros min. Sed se tio implikus ke mi ne feliĉigos, mi ne elektas tion sed la duan.

Vojaĝi kun amikoj aŭ kun familio?

Sebasities (Montri la profilon) 2008-decembro-07 22:09:28

Kun familio, ĉar mi enuas, kiam mi estas far de mia edzino.

Broso aŭ kombilo ?

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-07 23:32:25

Kombilo. Mia perfekta haro bezonas kombilon nek broson, sed mi ĝojas fari muzikon per la dentoj de kombilo.

La dekstra aŭ la maldekstra opcio?

Filu (Montri la profilon) 2008-decembro-07 23:57:35

Rogir:La dekstra aŭ la maldekstra opcio?
Instuante al mia filino kiel oni lanĉas ŝtonetojn en lagon, mi pro deziro ŝin ne malkuraĝigi opciis por mia mallerta mano: la maldeksta. Do mi elektas la maldekstran opcion (sed ĉar la opiciaro rigardas al ni, ĝia maldekstra estas nia dekstra...)

Ege kuntekstigi aŭ lasi en nebulo?

rosto (Montri la profilon) 2008-decembro-08 15:25:57

Se kuntekstigi ne ege, modere, tion mi akceptus, sed ege... ne, pardonu min, mi selektas nebulo.

Ege nebuligi aŭ lasi en kunteksto?

Filu (Montri la profilon) 2008-decembro-08 16:55:36

rosto:Ege nebuligi aŭ lasi en kunteksto?
Mi tre ŝatas nebulon kaj ankaŭ tre ŝatas elkuntekstigi diversajn aferojn, mi do iras kun ega nubuligado.

Adi aŭ umi?

Reen al la supro