ไปยังสารบัญ

ปิด
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

จาก Kokcineleto, 22 พฤศจิกายน 2008

ข้อความ 6311

ภาษา: Esperanto

Miland (แสดงโปรไฟล์) 6 ธันวาคม 2008, 13:16:31

horsto:Vojaĝi sen vera kialo, nur por vojaĝi ien ajn aŭ resti hejme kaj lerni Esperanton?
La unua kostus monon sen promeso de iu ajn gajno, do mi restus hejmen kaj lernus Esperanton.

La filmo Gerda Malaperis! aŭ la libro?

rosto (แสดงโปรไฟล์) 6 ธันวาคม 2008, 17:31:41

Mi elektas libron, ĉar paperon mi eble iel utiligos.

Vi aŭ mi?

Hispanio (แสดงโปรไฟล์) 6 ธันวาคม 2008, 19:24:52

Vi, ĉar mi jam konas min.

Lerni la anglan per Esperanto aŭ lerni Esperanton per la angla?

horsto (แสดงโปรไฟล์) 6 ธันวาคม 2008, 21:17:44

Lerni Esperanton per la angla estas la malpli malbona alternativo, ĉar mi volas lerni Esperanton kaj ne la anglan lingvon.

Senmorte famiĝi aŭ feliĉiĝi?

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 6 ธันวาคม 2008, 23:12:31

Mi ŝategus famiĝi tiel ke post mil anoj oni ankoraŭ memoros min. Sed se tio implikus ke mi ne feliĉigos, mi ne elektas tion sed la duan.

Vojaĝi kun amikoj aŭ kun familio?

Sebasities (แสดงโปรไฟล์) 7 ธันวาคม 2008, 22:09:28

Kun familio, ĉar mi enuas, kiam mi estas far de mia edzino.

Broso aŭ kombilo ?

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 7 ธันวาคม 2008, 23:32:25

Kombilo. Mia perfekta haro bezonas kombilon nek broson, sed mi ĝojas fari muzikon per la dentoj de kombilo.

La dekstra aŭ la maldekstra opcio?

Filu (แสดงโปรไฟล์) 7 ธันวาคม 2008, 23:57:35

Rogir:La dekstra aŭ la maldekstra opcio?
Instuante al mia filino kiel oni lanĉas ŝtonetojn en lagon, mi pro deziro ŝin ne malkuraĝigi opciis por mia mallerta mano: la maldeksta. Do mi elektas la maldekstran opcion (sed ĉar la opiciaro rigardas al ni, ĝia maldekstra estas nia dekstra...)

Ege kuntekstigi aŭ lasi en nebulo?

rosto (แสดงโปรไฟล์) 8 ธันวาคม 2008, 15:25:57

Se kuntekstigi ne ege, modere, tion mi akceptus, sed ege... ne, pardonu min, mi selektas nebulo.

Ege nebuligi aŭ lasi en kunteksto?

Filu (แสดงโปรไฟล์) 8 ธันวาคม 2008, 16:55:36

rosto:Ege nebuligi aŭ lasi en kunteksto?
Mi tre ŝatas nebulon kaj ankaŭ tre ŝatas elkuntekstigi diversajn aferojn, mi do iras kun ega nubuligado.

Adi aŭ umi?

กลับไปด้านบน