Til indholdet

9/11 kaj mahometanoj

af Roman_Mutin, 11. sep. 2011

Meddelelser: 12

Sprog: Esperanto

Roman_Mutin (Vise profilen) 11. sep. 2011 08.15.01

Saluton karaj.

Estas 11 de Septembro. Ĉiuj scias kia dato estas tio por homaro. Tamen, mi volas diri ne pri ĉi tio.
Ĉu estas sekreto, ke multaj malŝatas mahometanojn. Mi pensas ke ĉio tio ne estas prave, kial? Se ni malŝatos homojn de aliaj nacioj kaj religioj, kio estos??

Mi komencos simple-per mi(malebla frazo en eo, sed mi ne scias kiel anstataŭigi)
Ĉiuj slavoj scias kia tragedio estis por Rusj (ang. Rus') Atako de mongoloj kaj tatroj (mi ne scias kiel ĝuste nomi ĉi tion, jen pri ĝe en viki
Kaj en ĉi tiu atako partoprenis udmurtoj.
Kaj mi estas duon-tataro kaj vivas en Udmurtio. Kiel ĉi tio malhelpos al mi esti amikoj kun slavoj?

Alia ekzemplo. Ĉu vi memoras tragedion kiam ĉe Katin falis aviadilo de pola prezidanto Lev Kaĉinskij. Kaj en nia radio post ĉi tio oni diskutis, ĉu plimalboniĝis niaj rilatoj kun poloj. Kaj telefonis unu viro, kiu diris: "Ĉu ili povas plimalbiniĝi? Kiom da militoj ni havas kun poloj! Oni atakis nin je 1612j ni disŝtelis ilian landon en XVIII jarcento ktp (estis multaj ekzemploj, sed mi bone memoras historion, mi scias nur ĉi tion, sed li diris tre multajn ekzemplojn). Karaj pollandoj, kiel ĉi tio malhelpas al ni esti amikoj? Kaj mi volas interŝanĝi per poŝtmarkoj kun unu polo, ĉu ĉi tiuj militoj malhelpas al ni?

En Hungario oni povas lerni eon en lernejoj, kaj pro tio mi havas multe da e-amikoj el Hungario kaj multe amas ilin. Ĉu fakto, ke Hingario en IIa MondMilito estis je flanko de Hitlero malhelpas al ni esti amikoj?

Kaj tiaj ekzemplaj povas esti tre multaj. Eble ni militis kontraŭ preskaŭ ĉiu eŭropa lando. Ĉu malhelpas ĉi tio al ni esti amikoj? Ĉu malhelpas milito de Napoleono al tio, ke nun en Rusio lastsemajne komenciĝis jaro de Franca kino?

Kaj pro tio mi pensas ke ankaŭ teroraj aktoj en NovJorko (kaj interalie lastjare en Moskva metro') ne malhelpas al mi ami mahometanojn.

Roman_Mutin (Vise profilen) 11. sep. 2011 09.21.31

Ofte okazas, ke popolo kontraŭas militojn (mi mem aŭskultis kantojn de germanianoj dum rego de Hitlero kontraŭ naziismo) Kaj okazas se mi, ekzemple malŝatas germanianoj pro Mondmilito, ĉi tio signifas ke mi malŝatas ilin pro tio ke ili mem ne volis militi sed sed registaro devigis ilin.
Ĉu mi devas malŝati ilin nur pro tio ke ili havis tian registaron kaj mem ne volis militi?

Sed mi komencis rekonti pri mahometanoj.

Mi penas respekti ĉiujn religiojn, sed mahometanojn mi respektas speciale. Mi tre respektas ilin pro tio, ke ili povas vivi en mondo, kie aŭskultante vortojn "Ĝihado" kaj "Moĝahedoj" rememoras teroristojn kaj Al-Kaidon. Sed vi ne pensu ke mi kompatas ilin, tute ne. Mi admiras ilin ĉar estas granda forto vivi en tia mondo( jes, ekzistas ankaŭ islamaj landoj, sed nun temas ne pri tio) Mi pensas ke estas forto - gardi siajn nacion kaj religion, kiun ne akceptas socio.

Mi penas esti kristano, sed tamen mi tre ŝatas aŭskulti religiajn kantojn(naŝidojn) de mahometano Zain Bhikha ( mi tre rekomendas, mi tre ĝuas ilin)

Mi tre rekomendas spekti filmon "Mia nomo estas Khan" ĉi tio temas pri vivo de mahometanoj post 9/11

PS Karaj amikoj, mi pardonpetas vin, se miaj ekzemploj el historio estis malagrablaj al vi.
Eble mongolianoj , tataroj, pollandanoj, hunraianoj, germanianoj kaj francianoj pli bone scias ĉiujn historiajn kialojn sed... permesu min opinii kun miaj scioj de historio.
PPS Eble miaj vortoj aspektas ne tre kompreneble (tre eblege) sed mi neniel volas diri ke mi ne ŝatas ĉiujn naciojn kaj land-anoj, pri kiuj mi diris.
Mi amas vin, Mongolianoj Pollandianoj, Francianoj, Hungarianoj, Germanianoj, Tataroj, kaj certe mi amas vin, Mahometanoj.

Do, mia ideo estas ke ni ne devas malŝati homojn pro historiaj kialoj .(Eble mi ne devis skribi tiom de tekstojn)

Kion vi pensas pri ĉi tio?

PPPS Karaj usonanoj, akceptu miajn bedaŭrojn pri ĉi tiu tragedio

Fartu bone

naturavivas (Vise profilen) 11. sep. 2011 09.34.34

Via parolado memorigas min pri la verko Zamenhofa!

Evidente vi pravas! Ni devas vivi pacon inter la personoj! Ĉi tio ne signifas, kaj vi bonege rimarkis ĉi tion, ke oni povas fari kelkajn aferojn parolante "Ĝi estas mia religio!".
Ni antaŭ ĉiu devas pripensi ke religio estas sole parto el la homara kulturo. Kaj homara kulturo ne povas esti kontraŭhomara, kontraŭbesta kaj/aŭ kontraŭnatura!

Brakumegoj vin el Matheus de Lima Pereira (Matthaeus Citrus Pirus)

Ab imo corde

antoniomoya (Vise profilen) 11. sep. 2011 11.15.35

Bonvolaj homoj ekzistas ĉie, ĉiulande kaj ĉiuregione. Mi kuraĝus diri ke la plejparto el la homaro konsistas el bonvolaj homoj.

Esti rusano, hispanano, francano, germanano aŭ egiptano ni devas nur al hazardo. Ni naskiĝis en iu ajn lando, kiel ni povus esti naskiĝintaj en iu ajn alia lando. Hazardo lokis nin ĉi tie anstataŭ aliparte. Kaj la samo okazas pri religio: ni kreskis meze de iu ajn religion, same kiel ni povus esti kreskintaj meze de iu ajn alian. Ĉi tio nur montras ke ĉio estas relativa. Nenio estas absoluta. Nek mia religia vero estas la tuta vero, nek mia naskiĝlando estas necese la plej bona lando.

La sola vera vero estas ke ni ĉiuj estas homoj, homoj diverskoloraj, diversreligiaj, diverslandaj, diverslingvaj. Sed ni ĉiuj apartenas al tiu unu sola ĉi-planeda homaro. Homoj kun samaj sociaj rajtoj, kaj samaj moralaj devigoj. Homoj kiuj devas respekti sin reciproke.

Bono konstruas, sed malbono detruas. Ĉiu bona homa ago profitigas ĉiujn aliajn homojn, kaj ĉiu malbona ago malutilas ĉiujn aliajn similulojn, ne gravas kie ili povas vivi, aŭ pensi aŭ kredi.

Milito kaj atencoj estas nur la sovaĝbesta maniero provi solvi homajn miskomprenojn kaj malsimilajn vidpunktojn. Perforto neniam aranĝis ion. Ĉiakaze, oni ĉiam devis sidiĝi ĉirkaŭ tablo kaj fine atingi konsentojn.

Mi ankaŭ senfine bedaŭras la senutilan mortigadon de tiom da personoj la 11-an de septembro.

Amike.

darkweasel (Vise profilen) 11. sep. 2011 11.21.56

antoniomoya:rusano, hispanano, francano, germanano aŭ egiptano
Ho ve, tio dolorigas. malgajo.gif Vi evidente volas paroli pri rusoj, hispanoj, francoj, germanoj kaj egiptoj, ĉu ne? Aŭ eble pri rusujanoj, hispanujanoj, francujanoj, germanujanoj kaj egiptujanoj.

antoniomoya (Vise profilen) 11. sep. 2011 11.32.09

darkweasel:
antoniomoya:rusano, hispanano, francano, germanano aŭ egiptano
Ho ve, tio dolorigas. malgajo.gif Vi evidente volas paroli pri rusoj, hispanoj, francoj, germanoj kaj egiptoj, ĉu ne? Aŭ eble pri rusujanoj, hispanujanoj, francujanoj, germanujanoj kaj egiptujanoj.
Ho, Darkweasel, vi perfekte komprenis min, ĉu ne? rideto.gif (Ĉu ne estas tiu la celo de iu ajn lingvo?). Mi nur sekvis regulan kunmeton.

Amike.

Roman_Mutin (Vise profilen) 11. sep. 2011 16.55.37

Interalie post teroroj en Moskva metro' homoj (plimulte ol 2 000 homoj, nun mi ĝuste ne scias) marŝis surstrate kun vortoj "Islamo estas kontraŭ terorismo!" Se mi povus mi partoprenus.

Kaj al mi estis tre agrable legi ke partoprenis ne nur mahometanoj, sed ankaŭ homoj da aliaj religioj kaj ateistoj.

zan (Vise profilen) 13. sep. 2011 08.37.39

Roman_Mutin: Do, mia ideo estas ke ni ne devas malŝati homojn pro historiaj kialoj .(Eble mi ne devis skribi tiom de tekstojn)

Kion vi pensas pri ĉi tio?
Mi konsentas al vi kaj ĝojas legi ĉi tian mesaĝon, kia iel mankis al Lernu! verdire.
Kompreneble ni ne havas kialon malami aliajn popolojn, eĉ se io malbona okazis pro apartaj homoj.

Mi daŭre demandis min, kial ordinaraj homoj emas samopinii kiel sia registaro, kiu ofte akrigas malaman senton de regatoj al aliaj popoloj. Per tio registaroj kaŭzadis militojn historie.

Roman_Mutin: Interalie post teroroj en Moskva metro' homoj (plimulte ol 2 000 homoj, nun mi ĝuste ne scias) marŝis surstrate kun vortoj "Islamo estas kontraj terorismo!" Se mi povus mi partoprenus.

Kaj al mi estis tre agrable legi ke partoprenis ne nur mahometanoj, sed ankaŭ homoj da aliaj religioj kaj ateistoj.
Via frazo "Islamo estas kontraj terorismo!" estas "Islamo estas kontraŭ terorismo", ĉu ne? Tio estas kuraĝiga raporto ankaŭ por mi. Bonaj homoj superu malamon!

Roman_Mutin (Vise profilen) 13. sep. 2011 10.32.55

Certe necesis "kontraŭ" mi eraris.

robinast (Vise profilen) 13. sep. 2011 18.09.35

Roman_Mutin: mi tre ŝatas aŭskulti religiajn kantojn(naŝidojn) de mahometano Zain Bhikha ( mi tre rekomendas, mi tre ĝuas ilin)
Dankegon por ligilo! Mi vere frandis liajn kantojn!

Roman_Mutin: mia ideo estas ke ni ne devas malŝati homojn pro historiaj kialoj.
Mi povas nur samopinii.

Tilbage til start