Към съдържанието

Ŝatokupoj krom Esperanto

от Terurĉjo, 15 юли 2007

Съобщения: 46

Език: Esperanto

Terurĉjo (Покажи профила) 18 ноември 2007, 07:13:31

Kio malhelpas al vi ludi golfon inter Siberiaj neĝdunoj? Laŭ mi, la plej interesa parto de la ludo estos serĉi golfpilkon post ĉiu bato. Mi konsilus al vi farbi la pilkojn je nigra koloro por ke ili estu bone videblaj sur neĝo.
Krome, indas pripenci pri skiado, sketado kaj rosmarumado.

Mi ŝatus okupiĝi pri kolektado de sukceno tra baltmara bordo.

rosto (Покажи профила) 18 ноември 2007, 13:02:38

Pri skiado, sketado kaj frosmarumado mi pripensis minute, sed nur pripensis. Ĉu iu povas imagi ke mi reale farus tio? Nekredeble!
Pli bone mi okupiĝus pri kolektado de ostredoj ĉe Nigra maro.

horsto (Покажи профила) 18 ноември 2007, 22:12:09

rosto:Pri skiado, sketado kaj frosmarumado mi pripensis minute, sed nur pripensis. Ĉu iu povas imagi ke mi reale farus tio? Nekredeble!
Pli bone mi okupiĝus pri kolektado de ostredoj ĉe Nigra maro.
Mi miras pri la vorto frosmarumado. Ĉu mankas la litero t kaj frostmarumado signifas bani en frosta maro?
Same mi tute ne konas la vorton ostredoj.

Terurĉjo (Покажи профила) 18 ноември 2007, 22:31:10

Fakte temas pri rosmarumado, rusa popola ŝatokupo.
Rosmaro estas besto, kiu loĝas inter glacieroj ĉe bordoj de Norda oceano. Same en Rusio nomiĝas personoj, kiuj ŝatas naĝi vintre en lagoj aŭ riveroj, kovritaj de glacio, en kiu oni faras truegojn.
Eble, tiu ŝatokupo nomiĝas rosmarumado.
Ostredoj estas speco de manĝeblaj moluskoj, sed oni ne povas ilin trovi ĉe bordoj de Nigra maro. Ĉar mi iam loĝis tie, mi ofte "rikoltis" mitulojn, alian specon de manĝeblaj moluskoj, tre bongutajn eĉ ne kuiritaj.
Jen rosmarumado:

rosto (Покажи профила) 19 ноември 2007, 16:11:30

Rosmarumado-frostmarumado estas bona ŝatokupado! Estas rekomendinda al ĉiuj! Provu, kaj poste vi diros "dankon" al mi!

Pri ostredoj, mi mem ne sciis tiun vorton, mi prenis ĝin el vortaro. Mi volis diri pri tio, kio estas en ĉi tia foto. Lastan someron mi loĝis ĉe Nigra maro kaj iom kolektis tion.

horsto (Покажи профила) 19 ноември 2007, 16:16:38

Terurĉjo:Fakte temas pri rosmarumado, rusa popola ŝatokupo.
Rosmaro estas besto, kiu loĝas inter glacieroj ĉe bordoj de Norda oceano. Same en Rusio nomiĝas personoj, kiuj ŝatas naĝi vintre en lagoj aŭ riveroj, kovritaj de glacio, en kiu oni faras truegojn.
Eble, tiu ŝatokupo nomiĝas rosmarumado.
Ostredoj estas speco de manĝeblaj moluskoj, sed oni ne povas ilin trovi ĉe bordoj de Nigra maro. Ĉar mi iam loĝis tie, mi ofte "rikoltis" mitulojn, alian specon de manĝeblaj moluskoj, tre bongutajn eĉ ne kuiritaj.
Jen rosmarumado:
Dankon por la klarigoj. En mia vortaro kaj ankaŭ en vikipedio la ostredoj nomiĝas ostroj. Estas amuze ke kvankam mi havis tute alian vorton (frostmarumado) mi preskaŭ komprenis la signifon de rosmarumado. Parenteze, la virinoj sur la foto ne aspektas kiel rosmaroj.

Обратно нагоре