Inter-religiaj demandoj
od Roman_Mutin, 13. rujna 2011.
Poruke: 51
Jezik: Esperanto
Solulo (Prikaz profila) 14. rujna 2011. 20:46:08
robinast:Mi estas tre seniluziita kaj elrevigita. Mi konfidis al via pli granda inteligenteco. Via rajto, nature.Solulo:...Nu, ne pli ol mi jam frue komprenis...
Nun vi komprenis kio estas kredo kaj religio?
...Nun mi nur konstatas, ke vi ŝajnas eĉ ne celeti uzi logikon ĉi tie. Via rajto, nature.
robinast (Prikaz profila) 14. rujna 2011. 20:57:25
Solulo:Ankaŭ mi... eble ne tre - sed tamen... Malsarkasme, parenteze.
Mi estas tre seniluziita kaj elrevigita.
mihxil (Prikaz profila) 14. rujna 2011. 21:05:05
robinast:Kial?Solulo:Ankaŭ mi... eble ne tre - sed tamen... Malsarkasme, parenteze.
Mi estas tre seniluziita kaj elrevigita.
mihxil (Prikaz profila) 14. rujna 2011. 21:30:33
vidas vandenis:Mi eĉ ne fidas je miaj kvin kutimaj sensoj. Kiel oni povas fidi je supozeble nur iluzia 'sesa' senso. Sed eble rakontu iom pli pri tiu sesa senso.... Kion ĝi sensas? Ĉu nur Dion? Ĉu dudirekte? Ĉu ĝi ankaŭ aplikiĝas dum preĝado? Kiel ĝi funkcias? Ĉu ĝi funkcias entute? Tiaj respondoj min interesus.miĥil:Kutime la homo havas kvin sensojn. Sed percepti estadon de Dio eble oni povas nur per sesa senso.Roman_Mutin:mi mem certas ke mi recevis Sanktan Spiriton.Kiel precize vi povas esti certa pri tio? Kiel tiu okazo manifestis sin ĉe vi?
robinast (Prikaz profila) 14. rujna 2011. 21:32:34
miĥil:Nu, tute ne ĝenerale - nur en kunteksto de konversado inter mi kaj Solulo (kaj ne nur en la fadeno ĉi tie).robinast:Kial?Solulo:Ankaŭ mi... eble ne tre - sed tamen... Malsarkasme, parenteze.
Mi estas tre seniluziita kaj elrevigita.
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
Solulo (Prikaz profila) 14. rujna 2011. 21:39:18
vidas vandenis:Jes, jes, jes.... la sesa senso. Tio plaĉas al mi. Tio ŝajnas esti la esenco de la afero.
Kutime la homo havas kvin sensojn. Sed percepti estadon de Dio eble oni povas nur per sesa senso.
Sed por kompreni la sesan sencon.... oni devas havi... la sesan sencon. "Misterium fidei".
robinast (Prikaz profila) 14. rujna 2011. 21:43:04
miĥil:Mi eĉ ne fidas je miaj kvin kutimaj sensoj.Ho jes! Mi sentas tutsame!
miĥil:Kiel oni povas fidi je supozeble nur iluzia 'sesa' senso. Sed eble rakontu iom pli pri tiu sesa senso.... Kion ĝi sensas? Ĉu nur Dion? Ĉu dudirekte? Ĉu ĝi ankaŭ aplikiĝas dum preĝado? Kiel ĝi funkcias? Ĉu ĝi funkcias entute? Tiaj respondoj min interesus.Ankaŭ min...
Kvankam ŝajnas al mi, ke tiu 'sesa sento' verŝajne ja estas ne alia ke dezirpensado. Sed eble mi eraras...
mihxil (Prikaz profila) 14. rujna 2011. 21:49:59
robinast:Eble, sed mi ne antaŭvidas kontentigan klarigon de la ŝatantoj de tiu sesa sentumo. Ni kiel kutime seniluziiĝos denove. Oni eĉ jam diris ke absurdeco estas bona kialo por kredi pri io. Iluziaj novaj sentumoj, kiuj estas ne pli ol nur vortoj, eble plenumas tiun postulon.miĥil:Mi eĉ ne fidas je miaj kvin kutimaj sensoj.Ho jes! Mi sentas tutsame!miĥil:Kiel oni povas fidi je supozeble nur iluzia 'sesa' senso. Sed eble rakontu iom pli pri tiu sesa senso.... Kion ĝi sensas? Ĉu nur Dion? Ĉu dudirekte? Ĉu ĝi ankaŭ aplikiĝas dum preĝado? Kiel ĝi funkcias? Ĉu ĝi funkcias entute? Tiaj respondoj min interesus.Ankaŭ min...
Kvankam ŝajnas al mi, ke tiu 'sesa sento' verŝajne ja estas ne alia ke dezirpensado. Sed eble mi eraras...
robinast (Prikaz profila) 14. rujna 2011. 22:04:54
miĥil: mi ne antaŭvidas kontentigan klarigon de la ŝatantoj de tiu sesa sentumo. Ni kiel kutime seniluziiĝos denove. Oni eĉ jam diris ke absurdeco estas bona kialo por kredi pri io. Iluziaj novaj sentumoj, kiuj estas ne pli ol nur vortoj, eble plenumas tiun postulon.Nu, vere ne estas verŝajne, ke supozeblaj havantoj tiun 'sesan senton' konsentas, ke tio estas dezirpensado. Sed ĝi tute ne gravas ĉar mi jam scias kiamaniere mi pensas pri tio afero. Interesega estus ja ekscii, kiamaniere pensas uloj, kiuj ne malkonsentas, ĉu ne?
robinast (Prikaz profila) 14. rujna 2011. 22:10:59
Ĉu vi kredas, ke la Kreinto estas tutpova, amanta kaj priatentanta? Mi ofte aŭdis, ke kristanoj ja tiamaniere karakterizas sian Dion.