Inter-religiaj demandoj
від Roman_Mutin, 13 вересня 2011 р.
Повідомлення: 51
Мова: Esperanto
mihxil (Переглянути профіль) 14 вересня 2011 р. 22:12:14
robinast:Interesega estus ja ekscii, kiamaniere pensas uloj, kiuj ne malkonsentas, ĉu ne?Intereseta almenaŭ
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Solulo (Переглянути профіль) 14 вересня 2011 р. 22:28:07
Ĝi estas simila al la kompreno de la beleco de poezio, de muziko, de pli altaj estetikaj valoroj. Se oni estas anima, spirita simplulo, neimpresiĝema ulo, oni neniam havos la "sesan senson".
La poetoj min komprenos.
mihxil (Переглянути профіль) 14 вересня 2011 р. 22:49:32
Solulo:La sesa senso? Kio ĝi estas?Tiel ĝi nur estas metaforo. Aprezo de beleco ne rilatas al nova maniero fizike percepti ion. Ne estas senchave konfuzi la percepton kun la aprezo.
Ĝi estas simila al la kompreno de la beleco de poezio, de muziko, de pli altaj estetikaj valoroj.
Ni uzu klarajn difinojn de la vortoj, alikaze ni neniam interkomprenos. Senso (sentumo?, sentumorgano?) estas perceptilo, kaj nur malrekte rilatas al estetiko.
robinast (Переглянути профіль) 15 вересня 2011 р. 20:28:39
vidas vandenis:Ĉu vi tiuokaze volus komenti mian unuan mesaĝon ĉi tie (en la unua paĝo, proksimume en la centro de ĝi)?robinast:@vidas vandenis:Jes, se vi volas.
Ĉu vi kredas, ke la Kreinto estas tutpova, amanta kaj priatentanta? Mi ofte aŭdis, ke kristanoj ja tiamaniere karakterizas sian Dion.
vidas vandenis:Ĉar Kreinto donis al homo liberan volon solviĝi.Liberan volon solviĝi? Kion vi celis? Mi timas, ke mi ne komprenis bone.
mihxil (Переглянути профіль) 15 вересня 2011 р. 20:42:25
vidas vandenis:Al oponentoj mi ankoraŭ volas diri ion:Do, ŝajne vi volas starigi ian analogion kun io nekomprenebla por tiel iel klarigi tiun 'sesan' senson. Kvazaŭ la nekomprenebleco mem estas la esenco de la sesa senso. Tia pensovojo ŝajnas al mi iom absurda. Ah, eble des pli da kialo akcepti ĝin kiel veron, ĉu ne.
Ni ĉiuj tre bone komprenas,sentas la tridimensian spacon. Sed scienco ne malasertas kvardimensian,kvindimensian spacon.Eĉ n-dimensian. Ĉu vi ĝin konceptas,komprenas? Se jes- vi geniuloj.Se ne- estas same kaj pri sesa senso.Sed trankviliĝu,nenio terura.
Cetere, multdimensieco al mi ne ŝajnas esti tiom nekomprenebla. Iom akurate bildigi multdimensiajn objektojn al si en la kapo estas alia afero, sed la ideo mem estas facila.
mihxil (Переглянути профіль) 15 вересня 2011 р. 20:58:34
robinast:Eble li celis 'saviĝi'? Espereble ne, ĉar kompreneble tio estus absurda. Estus kiel rabisto kiu minacas onin per pafilo, kaj tiam asertas ke vi estas tute libere elekti ne doni ĉiun vian monon kaj esti pafota.vidas vandenis:Ĉar Kreinto donis al homo liberan volon solviĝi.Liberan volon solviĝi? Kion vi celis? Mi timas, ke mi ne komprenis bone.
cellus (Переглянути профіль) 16 вересня 2011 р. 07:20:23
Solulo:robinast:Bonvolu korekti min se necese, sed ŝajnas al mi ke la apostolo Paŭlo esprimas similan penson, nome ke oni kredu, eĉ se la homoj ĉirkaŭe opinias ke oni estas frenezulo.
P.S. Sankta Aŭgustino diris; "Credo quia absurdum".
La ekzisto de Dio en ia sensa maniero estas ege neprobabla. Mi probas kompreni kiel la kredantoj pensas, ĉar mi vidas neniajn pruvojn pri la ekzisto de ia dio en la senco ke ĝi influas nian vivon. Do la ideo ke devas esti iu inteligenteco, inteligentulo kiu ekigis ĉion, ne signifas por mi ke oni povas iamaniere rilati al ĝi, peti ĝin pri ia pardono aŭ igi ĝin helpi nin. Tio ŝajnas al mi esti grava miskompreno pri la rolo de la homo en la universo.
mihxil (Переглянути профіль) 16 вересня 2011 р. 10:34:37
vidas vandenis:Pardonu, mi pensis ke eble estis ia konfuzo kun la angla 'salvation'. Tio ja foje estas asertata de religiuloj.miĥil:Se al vi ne plaĉas la vorto "solviĝi" kaj vi ne komprenas (aŭ ne volas kompreni), bonvolu uzi vorton "decidiĝi".robinast:Eble li celis 'saviĝi'? Espereble ne, ĉar kompreneble tio estus absurda. Estus kiel rabisto kiu minacas onin per pafilo, kaj tiam asertas ke vi estas tute libere elekti ne doni ĉiun vian monon kaj esti pafota.vidas vandenis:Ĉar Kreinto donis al homo liberan volon solviĝi.Liberan volon solviĝi? Kion vi celis? Mi timas, ke mi ne komprenis bone.
Ne temas pri nevolo. Mi pensas ke 'liberan volon solviĝi' estas nekomprenebla. Substancoj kaj problemoj 'solviĝas', sed homoj? Iom pli bonas 'liberan volon decidiĝi', sed ĉu multe malsamas al simplaj 'liberan volon decidi', 'liberan volon elekti' aŭ eĉ nur 'liberan volon'?
mihxil (Переглянути профіль) 17 вересня 2011 р. 09:38:13
vidas vandenis:rekta traduko el gepatra lingvo en esperanto ne ĉiam estas komprenebla al aliajJes, mi konsentas. Do, ni povus reveni al la temo. Mi resumas vian argumenton:
[..]
Sed tio ne gravas. Miskomprenojn oni povas
klarigi en sekva mesaĝo.
' la Kreinto estas tutpova, amanta kaj priatentanta ĉar Li donis al homoj la liberan volon'.
Ankoraŭ ne ŝajnas al mi tute logika. Se li estas tutpova kaj amanta, li eble bone faris doni al ni 'liberan volon' (supozante ke tio entute ekzistas). Sed kial li tiom ame al ni ŝovis kanceron kaj cunamojn? Alivorte, ĉu vi povas ankoraŭ iom reagi je la peto de robinast?
mihxil (Переглянути профіль) 18 вересня 2011 р. 19:39:54
vidas vandenis:Bone.Unue mi volas diri, ke argumentoj de nekredantoj kaj ateistoj: "malsanoj,cunamoj,Mi eĉ ne pretendas esti je tute neesplorita tereno.
tertremoj,atomaj akcidentoj,militoj, murdoj,
k.t.p.", estas tre malnovaj kaj banalaj.
vida vandenis:Ni interkonsentis,ke homo havas liberan volon elekti.Nu, fakte mi ne tre certas pri tio. Sed ne gravas. Gravas ke vi tiel pensas.
vidas vandenis:Tial ni devas ankaŭ konsenti,ke tre ofte malbonon por si faras homo mem. La spontaneaj malfeliĉoj ankaŭ estas kaŭzitaj de homo per lia libera, sed malbona volo elekti. Tiel dirus kredantoDo, vi diras ke estas la propra kulpo de homo se li ekhavas kanceron aŭ estas murdita de cunamo? Mi jam supozis ke tien ĉi ni irus, ĉar tien ĉi kutime iras. Sed mi neniam ricevis kontentigan respondon je tiu ĉi punkto. Krom eble 'jes'. Tio estus bona respondo, sed la absurdeco de tio estas tiom ega, ke mi kutime nur povas resti en kompleta ŝoko.
Ah jes, sed mi forgesis ke nun mi komprenas ke absurdeco estas io bona, io kio des pli kredindigas la aferon.
vidas vandenis:Due.Mi decidis duan parton de mia respondo skribi en nia forumo "Humuro".Mi apenaŭ povas atendi.