Inter-religiaj demandoj
de Roman_Mutin, 13 de septiembre de 2011
Aportes: 51
Idioma: Esperanto
robbkvasnak (Mostrar perfil) 15 de octubre de 2011 22:59:55
Mi ŝatus eniri ĉi-tie forumon kiel budhano (ne "budhisto" ĉar mi nur estas ano de la budhama komunumo). Nu, ni ne kredas je dio aŭ dioj je komuna maniero. Dio devus esti iel kiel la tuta universo de kiu ĉiu el ni estas ero. Ni ne preĝas al la Budho sed ni admiras lian saĝecon. Statueto de la Budho en mia hejmo ne estas io kion mi "adoras" sed estas simpla memorigilo pri miaj devoj en la mondo. Mi devas ami aliajn estaĵojn, konservi la naturon, ktp. Mia subteno de Esperanto eras en miaj kredoj. Kaj ni faras tion ĉar ni volas esti feliĉaj kaj ni volas ke aliaj homoj estu feliĉaj - do ni ankaŭ ne varbas novajn kredantojn. Ni ne kredas ke sufero estas virtuo. La Budho provis iri laŭ tiu pado sed iun tagon li vidis knabinon kun bovlo da rizo kaj li komprenis ke malsati ne helpus al li kompreni la vivon, kaj li petis la knabinon doni al li iom da rizo por manĝi. Do mi neniam fastas sed ankaŭ mi ne tromanĝas - mi serĉas mezan vojon.
Mi konas aliajn du esperantistojn viginajn kaj mi parolis kun ili kiam ili vivis ĉitie en Florido. Ili nun translokiĝis al Kanado ĉar ili volis vivi en lando kiu repektis ilian samseksan nupton. Mia edzo estas ateisto laŭ Voltaire-aj ideoj sed ni ne kverelas pri tio.
Mi respektas aliajn religiemulojn sed mi sammaniere petas ilin ne prijuĝi min.