Sadržaj

Inter-religiaj demandoj

od Roman_Mutin, 13. rujna 2011.

Poruke: 51

Jezik: Esperanto

Roman_Mutin (Prikaz profila) 13. rujna 2011. 12:58:31

Saluton, karaj. Kiom da homoj estas ĉi tie, mi pensas ke estos interese.

Mi volas ke homoj de diversaj religioj parolos ĉi tie kaj komprenos unu aliajn kaj vivos kune kaj amike.
Sed dekomence necesas diri kelkajn aferojn, kiuj ŝajnas al mi tre gravaj.

1 NotaBene En similaj fadenoj en ruslingva socirtoj mi vidis ke demndoj estis tiaj:
"Vi, aĉaj ...anoj, rigardu-tie ... kaj tie ... via aĉa profeto/apostolo diras malsaman. Kiel vi povas klari tion!!??" Al mi ŝajnas ke tiaj homoj prenante (ekzemple) Bibilion volas legi ne klarajn, kompreneblajn vortojn de Kristo pri amo al Dio kaj al homoj, sed iajn neklarajn frazojn de Paŭlo, por trovi ilin kaj diri-"Aha! Paŭlo anatemas (1Kor. 16:22) nekredantojn! Nu, kiel vi povos klarigi tion?" (se vi permesas-mi diros mian opinion pri ĉi tio)
Do mi ne volas ke ĉi tie ni parolis pri demandoj, kiuj disiĝas nin kaj malhlpas al ni kompreni unu alian. Ni serĉu similaj aĵojn en niaj religioj!
Se via Dio estas amo ,do niaj Dioj estas samaj

2 NotaBene Ankaŭ ĉi tie eblas aperi komentoj de tute kontraŭ-religiaj ateistoj kiuj diras ekzemple:
"Estas XXIa jarcento, kia Dio eblas esti nun? Dio estas elpensita de duon-sovaĝaj homoj mil-jaroj antaŭe! Kun nuna sciaenco kredi je dio esta neeble!"
aŭ " Ho, elpensis dion por si por vivi pli komforte, ĉu vi nenion mem ne povas fari per viaj propraj manoj neatendite ke ia via dio ĉion faros?"
(Por pluaj similaj eldiraĵoj legu komentoj ĉe Jutubo por arkeoligiaj, biologiaj, astronomiaj ktp videoj. Eĉ ĉe por-ge-knabaj videoj, kiuj diras ke "Suno estas stelo, same kiel stelo en nokta ĉielo" estas tiaj komentoj)

Sed ne pensu ke mi estas kontraŭ-ateisma, tute ne. Karaj ateistoj vi certe rajtas ne kredi nian "elpensitan dion" sed al mi ŝajnas iomete malbone ke kelkaj(mi esperas ke kelkaj) ateistoj malŝatas ĉiujn kredantojn.
Ateistoj certe rajtas ne subteni, sed ĉu necesas ĉiam ne subteni malŝatate ? Mi ,ekzemple, ne estas vegatarano, sed kial necesas al mi malŝati vegataranojn pro tio ke niaj vidpunktoj malsamas. Mi eĉ subtenas ilin en nevestado el-best-aĵojn, sed ne manĝi tute viandon mi ne povas. Ja last-somere mi provis ĉi tion kaj havis problemojn kun sano.

Do mi esperas ke vi ankaŭ ne estos kontraŭ al amikiĝo de homoj el diversaj religioj.

Roman_Mutin (Prikaz profila) 13. rujna 2011. 12:59:25

Karaj homoj, kiu ne estas kristanoj (en rusa lingvo vorto nekristano estas preskaŭ insulto)
En kristanismo estas tia ago kiel plenumiĝo de Sankta Spirito.

Sanktan Spiriton al ni sendis Dio por ke Spirito gvidos nin kaj helpos al nia animo. Oni pensas ke tuta Biblio estas skribita pere de Sankta Spirito-Ĝi mem donis vortojn al apostoloj, eklesiasto, profeto ktp. (Ĉu ia kristana eklizio kontraŭas ĉi tion?)

Kaj plenumiĝo de Sankta Spirito estas tia ago kiam Dio eniras nian animon kaj mem gvidas nin. Apostoloj recevis ĉi tion dum Pentekosto.

Se vi permesos almi diri-mi mem certas ke mi recevis Sanktan Spiriton. (Karaj ateistoj, kiuj pensas ke religio eskzisas nur por preni monojn de poplo, mi certas ke mi mem sentis tion)
Tiaj momentoj estas tre bonaj. Mi mem per tute mia animo sentis Dion kaj tiu Dio estis Amo kaj tia Amo diris ke mi amu aliajn kaj faru bonan al aliajn kaj mi amu Dion. Aliaj kristanoj havis saman senton.

Kaj post tio mi estaskrustano, aiŭ eble pensas esti kristano.

Karaj amikoj,ĉu en via religio ankaŭ ekzistas tia ago kiam homo recevas de Kriŝna, Alaĥo, Budho, Jodĝo ktp tion? Kaj mi estos ĝoja se vi mem sentis tion.

Roman_Mutin (Prikaz profila) 13. rujna 2011. 12:59:26

*Mi hazarde skribis ĉi tie mian duan mesaĝon du-foje kaj nun forigis ĝin*

Solulo (Prikaz profila) 13. rujna 2011. 15:44:27

Kara Roman,... kviete, kviete, kviete, ... sen emocio. Vi tuŝis tro da problemoj.
Sed vi plaĉas al mi. Dio vin benu. Amike.

robinast (Prikaz profila) 13. rujna 2011. 17:04:11

Roman_Mutin: Mi mem per tute mia animo sentis Dion kaj tiu Dio estis Amo kaj tia Amo diris ke mi amu aliajn kaj faru bonan al aliajn kaj mi amu Dion. Aliaj kristanoj havis saman senton.
Mi sentas tute male... Se nia mondo estus kreita, la kreinto ŝajnus al mi tre malkora kaj semkompata, eĉ kruelega.

Pensu ĉi tie pri multaj biologiaj specioj (parazitoj ekzemple aŭ ankaŭ rabobestoj), kiuj nepre ne povas ekzisti senkaŭzante suferadojn al sentantaj estaĵoj. Kaj ĉiu tiu specio estus ja ankaŭ kreita por la sama kreinto...

Efektive, jam tiu fakto, ke animaloj havas la eblecon de reproduktiĝi, sendube destinas ilin morti (ofte suferege; parenteze, ĉi tie mi ne parolas nur pri homoj). Do, miaopinie la tutpova kreinto, kiu destinus sian kreadon neeviteble suferegi kaj samneeviteble morti, neniel povus nomita amon. Nenial kaj neniam.

Parenteze, ĉu iuj estas kreduloj aŭ ateistoj, tute ne influas, se mi ŝatas ilin aŭ ne. Nur personeco mem gravas ĉi tie. Mi ankaŭ supozas, ke tia rilato al aliaj homoj tute ne bazas al kredo aŭ manko de ĝi. Sed malbonŝance kelkaj homoj (fakte, tro de ili) estas maltoleremaj rilate al ĉiuj malsampensuloj... malgajo.gif

Aĥ jes, kaj mi tute ne devas nek Dion nek fidon por 'ami aliajn kaj fari la bonan al aliaj'. rido.gif

Elkore,
Harri.

Solulo (Prikaz profila) 13. rujna 2011. 19:33:10

robinast:

Do, miaopinie la tutpova kreinto, kiu destinus sian kreadon neeviteble suferegi kaj samneeviteble morti, neniel povus nomita amon. Nenial kaj neniam.
Laŭ tia pensmaniero la tuta homaro mortus je malsato (kruela morto) ĉar oni ne povus mortigi bongustaj porketojn kaj kokinojn por manĝi ilin. La kreinto devus manĝigi nin per manao el la ĉielo. rido.gif rideto.gif

robinast (Prikaz profila) 13. rujna 2011. 19:43:57

Solulo:
robinast:

Do, miaopinie la tutpova kreinto, kiu destinus sian kreadon neeviteble suferegi kaj samneeviteble morti, neniel povus nomita amon. Nenial kaj neniam.
Laŭ tia pensmaniero la tuta homaro mortus je malsato (kruela morto) ĉar oni ne povus mortigi bongustaj porketojn kaj kokinojn por manĝi ilin. La kreinto devus manĝigi nin per manao el la ĉielo. rido.gif rideto.gif
Hmm... mi timas ke mi tute ne komprenis vian logikon. Ĉu vi volus helpi? rido.gif

Solulo (Prikaz profila) 13. rujna 2011. 21:02:25

robinast:
. mi timas ke mi tute ne komprenis vian logikon. Ĉu vi volus helpi? rido.gif
rideto.gif Volonte. Do, la ĉiopova Dio kreis mondon kie sufero ne egzistas, bestoj ne estas mortigitaj, neniu suferas, homoj manĝas manaon el la ĉielo, infanoj ne mortas, egzistas ĉiama paco kaj amo, ĉiutage la ĉielo malfermas, anĝeloj kantas, kaj la bona Dio ridetas kaj benas tutan teron.

Sekve, ateistoj havus indikojn kaj sciencajn provojn de dia egzistado. Idilio.

Nun vi komprenis kio estas kredo kaj religio?

P.S. Sankta Aŭgustino diris; "Credo quia absurdum".
Legu Sanktan Augustinon. rideto.gif

robinast (Prikaz profila) 14. rujna 2011. 03:49:40

Solulo:...

Nun vi komprenis kio estas kredo kaj religio?

...
Nu, ne pli ol mi jam frue komprenis... okulumo.gif Nun mi nur konstatas, ke vi ŝajnas eĉ ne celeti uzi logikon ĉi tie. Via rajto, nature. rideto.gif

mihxil (Prikaz profila) 14. rujna 2011. 18:17:53

Roman_Mutin:mi mem certas ke mi recevis Sanktan Spiriton.
Kiel precize vi povas esti certa pri tio? Kiel tiu okazo manifestis sin ĉe vi?

Natrag na vrh