Al la enhavo

Prononco por Sciencaj Nombresprimoj

de Kodegadulo, 2011-septembro-14

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Kodegadulo (Montri la profilon) 2011-septembro-14 00:09:31

Mi eĉ ne scias ĉu "scienca nombresprimo" estas la ĝusta termino, mi nur konjektas. Sed ekzistas maniero por esprimi nombrojn kiel la jena ekzemplo:

1.234 x 10^56

Angle ĉi tiu formo de nombro nomiĝas "scientific notation", pro uziĝas ofte por esprimi sciencajn kvantojn. Mi deziras lerni ambaŭ kio estas la esperanta termino por ĉi tiu formo, kaj ankaŭ kiel oni prononcigas tian nombroformon.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-septembro-14 05:03:46

Laŭ via samenhava mesaĝo en la anglalingva forumparto, mi supozas, ke la fakte celita nombro estas 1,234 x 10⁵⁶.

Tion mi intuicie elparolus kiel: unu komo du tri kvar multiplikite per dek potencigite per kvindek ses.

Aŭ iom pli mallonge: unu-komo-du-tri-kvar-oble la kvindek-sesa potenco de dek.

robinast (Montri la profilon) 2011-septembro-14 05:27:06

Eble unu komo du tri kvar en la kvindek-sesa potenco de dek ankaŭ eblas. [REDAKTO: erara deklaro]

darkweasel (Montri la profilon) 2011-septembro-14 05:32:16

robinast:Eble unu komo du tri kvar en la kvindek-sesa potenco de dek ankaŭ eblas.
Ĉu vi havas fonton por uzo de en en la signifo de multiplikite per?

robinast (Montri la profilon) 2011-septembro-14 06:34:56

darkweasel:
robinast:Eble unu komo du tri kvar en la kvindek-sesa potenco de dek ankaŭ eblas.
Ĉu vi havas fonton por uzo de en en la signifo de multiplikite per?
Nu, nun ŝajnas al mi ke mi eraris ĉi tie... Kion mi fakte celis, estas unu komo du tri kvar multiplikita per dek en la kvindek-sesa potenco - sed tia konstruo ne estas ja pli mallonga...

unu-komo-du-tri-kvar-oble dek en la kvindek-sesa potenco, mi pensas, ankaŭ estas uzebla.

Kodegadulo (Montri la profilon) 2011-septembro-14 08:26:49

darkweasel:Laŭ via samenhava mesaĝo en la anglalingva forumparto, mi supozas, ke la fakte celita nombro estas 1,234 x 10⁵⁶.
Laŭ Usona kutimo, mi uzis onpunkton por disigi entjeron kaj frakcion, sed laŭ Eŭropa kutimo, oni uzas onkomon.

Fakte, en Usono oni uzas komojn por disigi triope (hmm, disigi po tri?) la ciferojn en longa entjero, dum en Eŭropa oni uzas punktojn por tiu celo:

cent dudek tri milionoj kvarcent kvindek ses mil sepcent okdek naŭ kaj cent dudek tri milonoj
= 123,456,789.123 (Usone)
= 123.456.789,123 (Eŭrope)

robinast (Montri la profilon) 2011-septembro-14 08:45:58

Kodegadulo:
Fakte, en Usono oni uzas komojn por disigi triope (hmm, disigi po tri?) la ciferojn en longa entjero, dum en Eŭropa oni uzas punktojn por tiu celo:
...kaj esperante oni uzas la eŭropan stilon. rideto.gif

Kodegadulo (Montri la profilon) 2011-septembro-14 10:10:05

Mi ŝatas ke eblas uzi vorton "oble" por multipliko. Tre simple. Ni povas diri, ekzemple:

"Tri oble kvar estas dekdu." (3 x 4 = 12)
"Du oble duono estas unu." (2 x 1/2 = 1)
"Ypsilono estas du oble ikso minus unu." (y = 2x - 1)

Estas bedaŭrinde ke potencado ne ankaŭ esprimiĝas kiel simple, sed anstataŭe necesas iun malgracian esprimaĵon kvazaŭ "io en la n-a potenco" aŭ "io potencigite de n". Sed imagu ke eksistus ia tre simpla prepozicio signfanta "potencigite de". Ni diru, "paŭ." Kio do? Nu, ni povus diri:

"Du paŭ ok estas ducent-kvindek-ses." (2^8 = 256)
"Dek paŭ tri estas mil." (10^3 = 1000).
"Ypsilono estas ikso paŭ no" (y = x^n)

Kun tia prepozicio, kune kun la baza numerovortoj, ni povus forĵeti la tutan ridindan bestaron de nombregovortoj, "miliono", "miliardo", "biliono", "biliardo", "triliono", "fibazilaĉiardo", ktp. Ni povus diri:

mil = 1,000
mil-paŭ-du = 1,000,000 (anstataŭ "miliono")
mil-paŭ-tri = 1,000,000,000 (anstataŭ "milardo")
mil-paŭ-kvar = 1,000,000,000,000 (anstataŭ "biliono")
mil-paŭ-kvin = 1,000,000,000,000,000 (anstataŭ "biliardo")
ktp.

Do, oni povus esprimi iun ajn tre grandegan nombron ke vi dezirus. Ekz-e:

123,456,789,098,765,432 =
cent dudek tri mil-paŭ-kvin,
kvarcent kvindek ses mil-paŭ-kvar,
sepcent okdek naŭ mil-paŭ-tri,
naŭdek ok mil-paŭ-du,
sepcent sesdek kvin mil,
kvarcent tridek du.

Mi opinias ke tiaj esprimaĵoj estus multe pli simplaj, klaraj kaj eĉ pli internaciaj ol "miliono" ktp. Ĉar sciu ke Usono kaj Eŭropo ne akordas pri kion signifas, ekz-e, "biliono". Laŭ Eŭropanoj biliono estas mil-paŭ-kvar. Sed laŭ Usonanoj estas nur mil-paŭ-tri!

Ho ve, se sole ni havus "paŭ"!

Kodegadulo (Montri la profilon) 2011-septembro-14 10:24:12

Mi ŝatas ke eblas uzi vorton "oble" por multipliko. Tre simple. Ni povas diri, ekzemple:

"Tri oble kvar estas dekdu." (3 x 4 = 12)
"Du oble duono estas unu." (2 x 1/2 = 1)
"Ypsilono estas du oble ikso minus unu." (y = 2x - 1)

Estas bedaŭrinde ke potencado ne ankaŭ esprimiĝas kiel simple, sed anstataŭe necesas iun malgracian esprimaĵon kvazaŭ "io en la n-a potenco" aŭ "io potencigite de n". Sed imagu ke eksistus ia tre simpla prepozicio signfanta "potencigite de". Ni diru, "paŭ." Kio do? Nu, ni povus diri:

"Du paŭ ok estas ducent-kvindek-ses." (2^8 = 256)
"Dek paŭ tri estas mil." (10^3 = 1000).
"Ypsilono estas ikso paŭ no" (y = x^n)

Kun tia prepozicio, kune kun la baza numerovortoj, ni povus forĵeti la tutan ridindan bestaron de nombregovortoj, "miliono", "miliardo", "biliono", "biliardo", "triliono", "fibazilaĉiardo", ktp. Ni povus diri:

mil = 1,000
mil-paŭ-du = 1.000,000 (anstataŭ "miliono")
mil-paŭ-tri = 1.000.000.000 (anstataŭ "milardo")
mil-paŭ-kvar = 1.000.000.000.000 (anstataŭ "biliono")
mil-paŭ-kvin = 1.000.000.000.000.000 (anstataŭ "biliardo")
ktp.

Do, oni povus esprimi iun ajn tre grandegan nombron ke vi dezirus. Ekz-e:

123.456.789.098.765.432 =
cent dudek tri mil-paŭ-kvin,
kvarcent kvindek ses mil-paŭ-kvar,
sepcent okdek naŭ mil-paŭ-tri,
naŭdek ok mil-paŭ-du,
sepcent sesdek kvin mil,
kvarcent tridek du.

Tiaj esprimaĵoj estus multe pli simplaj, klaraj kaj eĉ pli internaciaj ol "miliono" ktp. Ĉar sciu ke Usono kaj Eŭropo ne akordas pri kion signifas, ekz-e, "biliono". Laŭ Eŭropanoj estas mil-paŭ-kvar. Sed laŭ Usonanoj estas nur mil-paŭ-tri!

Ankaŭ, sen "miliono", ne povus konfuzi tiun kun "mil-ono" (la frakcio).

Ho ve, se sole ni havus "paŭ"! okulumo.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2011-septembro-14 10:28:44

Kodegadulo:Mi ŝatas ke eblas uzi vorton "oble" por multipliko. Tre simple. Ni povas diri, ekzemple:

"Tri oble kvar estas dekdu." (3 x 4 = 12)
"Du oble duono estas unu." (2 x 1/2 = 1)
"Ypsilono estas du oble ikso minus unu." (y = 2x - 1)
Jes, sed kunskribite, ĉar -obl estas sufikso: trioble, duoble. Kaj la litero Y/y nomiĝas ipsilono.

Kodegadulo:Estas bedaŭrinde ke potencado ne ankaŭ esprimiĝas kiel simple, sed anstataŭe necesas iun malgracian esprimaĵon kvazaŭ "io en la n-a potenco" aŭ "io potencigite de n". Sed imagu ke eksistus ia tre simpla prepozicio signfanta "potencigite de". Ni diru, "paŭ." Kio do? Nu, ni povus diri:

"Du paŭ ok estas ducent-kvindek-ses." (2^8 = 256)
"Dek paŭ tri estas mil." (10^3 = 1000).
"Ypsilono estas ikso paŭ no" (y = x^n)

Kun tia prepozicio, kune kun la baza numerovortoj, ni povus forĵeti la tutan ridindan bestaron de nombregovortoj, "miliono", "miliardo", "biliono", "biliardo", "triliono", "fibazilaĉiardo", ktp. Ni povus diri:

mil = 1,000
mil-paŭ-du = 1,000,000 (anstataŭ "miliono")
mil-paŭ-tri = 1,000,000,000 (anstataŭ "milardo")
mil-paŭ-kvar = 1,000,000,000,000 (anstataŭ "biliono")
mil-paŭ-kvin = 1,000,000,000,000,000 (anstataŭ "biliardo")
ktp.

Do, oni povus esprimi iun ajn tre grandegan nombron ke vi dezirus. Ekz-e:

123,456,789,098,765,432 =
cent dudek tri mil-paŭ-kvin,
kvarcent kvindek ses mil-paŭ-kvar,
sepcent okdek naŭ mil-paŭ-tri,
naŭdek ok mil-paŭ-du,
sepcent sesdek kvin mil,
kvarcent tridek du.
Kaj kiel PMEG diras pri matematikaj esprimoj:
La ĉi-antaŭaj manieroj elparoli matematikajn esprimojn estas uzataj en ordinara lingvaĵo. Matematikistoj povas bezoni pli mallongajn esprimojn. Diversaj uzoj kaj proponoj ekzistas, sed la speciala faka matematika lingvaĵo ankoraŭ ne estas unueca.

Kodegadulo:Tiaj esprimaĵoj estus multe pli simplaj, klaraj kaj eĉ pli internaciaj ol "miliono" ktp. Ĉar sciu ke Usono kaj Eŭropo ne akordas pri kion signifas, ekz-e, "biliono". Laŭ Eŭropanoj biliono estas mil-paŭ-kvar. Sed laŭ Usonanoj estas nur mil-paŭ-tri!

Ho ve, se sole ni havus "paŭ"!
Nu, laŭ Esperantaj vortaroj uziĝu la eŭropa sistemo. Tamen jam ekzistas alternativa pli simpla sistemo: miliono, miliardo, duiliono, duiliardo, triiliono, triiliardo, kvariliono, kvariliardo, ...

Reen al la supro