Zum Inhalt

Kristianismo

von gianich73, 15. September 2011

Beiträge: 34

Sprache: Esperanto

flipe (Profil anzeigen) 15. September 2011 17:35:25

vidas vandenis:Nu jes,ĝis kristianismo ĉiuj vivis feliĉe,ne estis militoj,forestis sklaveco,ĉiuj estis riĉaj,seksumis eĉ kun dioj,diinoj k.t.p. Ho,bonaj malnovaj tempoj! ploro.gif ploro.gif ploro.gif
Mi ne komprenas kiu estis via intenco, sed ŝajnas al mi ke estis malbona, mi ne diris nenion pri antaŭe kristianismo, mi diris pri la demando, pri kion faris kristianismo por ni, kaj ĝi nenion faris. Kaj se vi ne legis, kaj ŝajnas al mi ke ne, mi komencis dirintan "Laŭ mi, kristianismo nur malhelpis mondon", do, ne estu unu trolo kara. ploro.gif ploro.gif ploro.gif

dobri (Profil anzeigen) 15. September 2011 19:16:05

Greedn:mi forgesis de kie, sed mi audis aŭ legis, ke kristianoj murdis plej multe da homoj dum mondhistorio, la duaj estas kommunistoj
Brila esprimo! Vi vere amuzis min. Kvankam la aliaj dubas (eĉ mi), tamen la frazo estas bonega!

Solulo (Profil anzeigen) 15. September 2011 20:04:31

flipe:Laŭ mi, kristianismo nur malhelpis mondon, ĝi patronis militojn, ĝi patronis rasismon, ĝi patronis netolerecon, ĝi neniam uzis kaj ankoraŭ ne uzas sian riĉecon por la homaj bonvivo, ĝi ankaŭ patronis sklavaĵon en Ameriko kaj multe da aliaj aferoj!
rido.gif rido.gif rido.gif
Kara flipe, do kion vi proponas anstataŭ kristianismo?
Vere, vere, mi diras al vi; se ne estus kristianismo, ne estus Esperanto.
Pripensu tion. Ĉu vi komprenas?

darkweasel (Profil anzeigen) 15. September 2011 20:08:59

Solulo:
Vere, vere, mi diras al vi; se ne estus kristianismo, ne estus Esperanto.
Pripensu tion. Ĉu vi komprenas?
Kial vi tiom certas pri tio? demando.gif

darkweasel (Profil anzeigen) 15. September 2011 20:36:04

vidas vandenis:
flipe:
gianich73:Post pli ol 2000 jaroj de Kristanismo, estas la mondo pli bona loko? Se jes, kiom da tio estas ŝuldita al Kristanoj?
Laŭ mi, kristianismo nur malhelpis mondon, ĝi patronis militojn, ĝi patronis rasismon, ĝi patronis netolerecon, ĝi neniam uzis kaj ankoraŭ ne uzas sian riĉecon por la homaj bonvivo, ĝi ankaŭ patronis sklavaĵon en Ameriko kaj multe da aliaj aferoj!
Mi proponas al vi atente tralegi vian propran mesaĝon.
Nu, kaj al vi mi proponas ne fuŝi la citaĵojn en la forumo. Mankis la signo "]", kiun mi nun, citante vian mesaĝon, aldonis.

Solulo (Profil anzeigen) 15. September 2011 21:07:15

darkweasel:
Solulo:
Vere, vere, mi diras al vi; se ne estus kristianismo, ne estus Esperanto.
Pripensu tion. Ĉu vi komprenas?
Kial vi tiom certas pri tio? demando.gif
Kara darkweasel, ĉu vi vere ne komprenas? Kio estus la nuntempa civilizacio sen kristianismo kaj sen la veraj valoroj de kristianismo? Kio povus anstatŭigi kristianismon??? Respondu!
Kio? Marksismo, leninismo? Ateismo?
Mi volonte eklernus la anti-kristianisman filosofion kaj ekkonus ĝian volorojn kaj superecon.

flipe (Profil anzeigen) 15. September 2011 21:21:38

darkweasel:
Solulo:
Vere, vere, mi diras al vi; se ne estus kristianismo, ne estus Esperanto.
Pripensu tion. Ĉu vi komprenas?
Kial vi tiom certas pri tio? demando.gif
Kial vi tiom certas pri tio? [2]

vida vandenis:Mi proponas al vi atente tralegi vian propran mesaĝon.
Dankon, sed mi ĉiam faras tion, sed vi ne verŝajne faris.

Solulo (Profil anzeigen) 15. September 2011 21:38:41

flipe:
darkweasel:
Solulo:
Vere, vere, mi diras al vi; se ne estus kristianismo, ne estus Esperanto.
Pripensu tion. Ĉu vi komprenas?
Kial vi tiom certas pri tio? demando.gif
Kial vi tiom certas pri tio? [2]
Demando al demando ne estas respondo.
Ĉi tio estas reago de idiotoj.

mihxil (Profil anzeigen) 16. September 2011 01:34:58

Solulo:
darkweasel:
Solulo:
Vere, vere, mi diras al vi; se ne estus kristianismo, ne estus Esperanto.
Pripensu tion. Ĉu vi komprenas?
Kial vi tiom certas pri tio? demando.gif
Kara darkweasel, ĉu vi vere ne komprenas? Kio estus la nuntempa civilizacio sen kristianismo kaj sen la veraj valoroj de kristianismo? Kio povus anstatŭigi kristianismon??? Respondu!
Kio? Marksismo, leninismo? Ateismo?
Mi volonte eklernus la anti-kristianisman filosofion kaj ekkonus ĝian volorojn kaj superecon.
Ke vi tiom petas pri respondo al via demando ŝajnas al mi iom ironie.

Sed ĉiuokaze, mi ankaŭ ne komprenis. Ankaŭ mi ne vidas multan rilaton inter esperanto kaj kristanismo. Certe tiu rilato ne estas evidenta, kaj povus esti asertita tiom senklarige. Zamenhof cetere eĉ ne estis kristano.

Kaj kio povus anstataŭigi kristanismon? Nu, mi ne scias, sed almenaŭ facile povas esti iu alia religio, aŭ humanismo. Ja ekzistas partoj de la mondo kie kristanismo tute ne estas grava, kiuj tamen bone funkcias. Mi neniel vidas ĝian superecon. Diversaj okcidenteŭropaj landoj nuntempe estas sufiĉe nekristanaj, eĉ nereligiaj, kaj estas inter la plej riĉaj, senkrimaj kaj civilizitaj de la mondo. Ankaŭ ekzemple Japanio estas tia, kaj eĉ ne havas kristanan historion. Aliaj nekristanaj partoj de la mondo nune eble iom malpli bonfartas, sed tamen ŝajnas al mi iom insulte al ili sugesti ke kristanismo estus tiom nemalhavebla. Pensu ekzemple pri Ĉinio, Barato, Indonezio kaj la araba mondo.

Sed jes, kompreneble ne ekzistus esperanto sen kristanismo. Sed nur tial ke en tia okazo la mondohistorio en la parto de la mondo kie ĝi naskiĝis estus neimageble alia. Samtiale, la demando de la fadenkreinto estas cetere laŭ mi nerespondebla. Estus malverŝajne ke esperanto denove, almenaŭ samforme, ekzistus.

darkweasel (Profil anzeigen) 16. September 2011 05:19:04

Solulo:
Kara darkweasel, ĉu vi vere ne komprenas? Kio estus la nuntempa civilizacio sen kristianismo kaj sen la veraj valoroj de kristianismo? Kio povus anstatŭigi kristianismon??? Respondu!
Nu, mi ĝenerale ne ŝatas fari eksperimentojn de la formo "se X ne okazintus en la historio, kio okazintus poste?". Speciale pri io tiel grava kiel kristanismo ni tute ne povas pruvi, kio okazintus sen ĝi.

Zurück nach oben