Al contingut

Kristianismo

de gianich73, 15 de setembre de 2011

Missatges: 34

Llengua: Esperanto

Greedn (Mostra el perfil) 16 de setembre de 2011 10.11.13

Mi diru banalaĵon.
Kristanismo estas logika sekvo de nuna kaj antaŭa mondordo aŭ eŭropa ordo. Kristanismo ne estas malbona aŭ bona religio, samkiel muĥametanismo, ĝi estis rimedo kaj ilo por regado. Humanismo ne povis ekzisti dum mezepoko, ankaŭ socialismo, por tio ne estis premisoj, sed se tio povus aperi kalkajn jarcentojn antaŭve, do oni bruligis surfajre pro herezo kontraŭ Aristotelo. Kia estas tempo - tia estas eklezio.

darkweasel (Mostra el perfil) 16 de setembre de 2011 11.30.36

vidas vandenis:
darkweasel:
vidas vandenis:
flipe:
gianich73:Post pli ol 2000 jaroj de Kristanismo, estas la mondo pli bona loko? Se jes, kiom da tio estas ŝuldita al Kristanoj?
Laŭ mi, kristianismo nur malhelpis mondon, ĝi patronis militojn, ĝi patronis rasismon, ĝi patronis netolerecon, ĝi neniam uzis kaj ankoraŭ ne uzas sian riĉecon por la homaj bonvivo, ĝi ankaŭ patronis sklavaĵon en Ameriko kaj multe da aliaj aferoj!
Mi proponas al vi atente tralegi vian propran mesaĝon.
Nu, kaj al vi mi proponas ne fuŝi la citaĵojn en la forumo. Mankis la signo "]", kiun mi nun, citante vian mesaĝon, aldonis.
Ho ve! Ree mi hazarde premis iun butonon...
Vi povas uzi la antaŭmontron por vidi, ĉu la citaĵkodoj estas en ordo.

darkweasel (Mostra el perfil) 17 de setembre de 2011 16.51.57

vidas vandenis:Jes,mi povas. Sed...
Nu, se vi ne faris, vi rimarkos almenaŭ post la sendo kaj povas ankoraŭ redakti vian mesaĝon.

palaman (Mostra el perfil) 1 d’octubre de 2011 10.08.52

Kristismo forpelis aliajn diojn kaj purigis lokon por ateismo ktp.
Islamo ne donacas al homo tiom da pensa libero.
Judismo ne taŭgas por ne hebreoj.

Do sen kristismo ne estus ne nur Esperanto, sed ankaŭ scienco ktp. Bedaŭrindas ke modernaj eŭropanoj ne tiom taksas kristismon.
Samkiel pubertuloj ne taksas siajn gepartojn dum sia pubertaĝo.
La nuna Eŭropa kulturo estas pubertaĝa.

Greedn (Mostra el perfil) 1 d’octubre de 2011 19.59.47

kio estas "puberto"?

Sunjo (Mostra el perfil) 1 d’octubre de 2011 20.55.39

puberto
Reta Vortaro: En la homa fiziologio, la aĝo de seksmaturiĝado
palaman: Do sen kristismo ne estus ne nur Esperanto, sed ankaŭ scienco ktp
Laŭ mia scio scienco ekzistis jam antaŭ la kristismo kaj laŭ mia scio kristismo (ne nur) dum la mezepoko eĉ malhelpis sciencon.

El viaj rimarkoj pri aliaj religioj mi konkludas ke oni ne atendu toleremon de fervora kristano.

orthohawk (Mostra el perfil) 1 d’octubre de 2011 23.42.02

Greedn:mi forgesis de kie, sed mi audis aŭ legis, ke kristianoj murdis plej multe da homoj dum mondhistorio, la duaj estas kommunistoj
dum mondhistorio?? Eĉ se vi estas "kreadisto" la historio de kristanismo estas multe malpli ol la "nekristanisma historio." Vi (aŭ espereble viaj fontoj) estas bigotulo(j), klare kaj simple.

Por la rekordo, la musulmanoj kaj komunistoj kune, estas murdintaj tre pliajn da kristanoj ol la reverso.

mihxil (Mostra el perfil) 2 d’octubre de 2011 0.00.07

palaman:Kristismo forpelis aliajn diojn kaj purigis lokon por ateismo ktp.
Islamo ne donacas al homo tiom da pensa libero.
Nuntempe tio supozeble veras. Sed ne ĉiam veris. Ekz. en la mezepoko scienco estis multe pli bone gardata en la islama mondo ol en la kristisma.

Krome, al mi ne ŝajnas esti klare ke la relativa modero de kristismo estis kaŭzo de klerismo en la okcidento, aŭ ke estas pli ĝuste diri ke la rilato estas inversa. Nome ke kristismo estas relative simpatia al libero, ĉar ĝi estis la religio en parto de la mondo kiu tion tiom ekaprezis. Alivorte, ĉu kristismo estis patra al scienco ktp aŭ ĉu la relativa liberemo de kristismo estis kaŭzita de scienco aŭ havis saman kaŭzon kiel scienco.

Paulinho (Mostra el perfil) 2 d’octubre de 2011 0.07.31

Mi krdedas ke pravas Palaman. Mi Kredas ke hodiaŭa Okcidento suferas pro MALSIMPLECO DE OEDIPUS ne decidita. La Okcidento ankoraŭ volas mortigi ĝian patron.

Techandra (Mostra el perfil) 2 d’octubre de 2011 7.10.42

palaman:Kristismo forpelis aliajn diojn kaj purigis lokon por ateismo ktp.
Islamo ne donacas al homo tiom da pensa libero.
Judismo ne taŭgas por ne hebreoj.

Do sen kristismo ne estus ne nur Esperanto, sed ankaŭ scienco ktp. Bedaŭrindas ke modernaj eŭropanoj ne tiom taksas kristismon.
Samkiel pubertuloj ne taksas siajn gepartojn dum sia pubertaĝo.
La nuna Eŭropa kulturo estas pubertaĝa.
¿Ĉu vi sciis ke je la Antikva Romo la kristanoj estis nomitaj "ateistoj" pro ne kredi je la romaj dioj?

Parolante pri la Islamo. Ĉu vi memoras la Inkvizicio? Kristanismo devis -pro la nehaltebla homara progreso- rezigni iom post iom siajn plej dogmaj asertoj. La problemo de islamanoj estas ke multaj el ili ne volas admiti tiun progreson.

Vi havas neniun bazon por diri ke sen kristanismo ne estus scienco. Pluraj kulturoj kiel la egipta aŭ la barata estis tre sciencemaj. Kaj estas io sciita ke kristanismo preskaŭ ĉiam volis kaŝi la konon kaj haltigi la sciencan progreson.

Se la nuna eŭropa kulturo estas pubertaĝa, kiom aĝas la latin-amerika?
Viaj lastaj vortoj aspektas kiel se volus pensigi, ke la eŭropanoj kiuj ne taksas kristanismon ne havas bonajn motivojn por tio.

Oni nur povas diri al aliaj kial oni pensas ion kaj lasi ilin decidi se ili konsentas kun vi aŭ pensas diference. Kaj se ili pensas diference oni devas aŭskulti kial.

Tornar a dalt