Sadržaj

Kristianismo

od gianich73, 15. rujna 2011.

Poruke: 34

Jezik: Esperanto

gianich73 (Prikaz profila) 15. rujna 2011. 02:14:09

Post pli ol 2000 jaroj de Kristanismo, estas la mondo pli bona loko? Se jes, kiom da tio estas ŝuldita al Kristanoj?

flipe (Prikaz profila) 15. rujna 2011. 02:48:13

gianich73:Post pli ol 2000 jaroj de Kristanismo, estas la mondo pli bona loko? Se jes, kiom da tio estas ŝuldita al Kristanoj?
Laŭ mi, kristianismo nur malhelpis mondon, ĝi patronis militojn, ĝi patronis rasismon, ĝi patronis netolerecon, ĝi neniam uzis kaj ankoraŭ ne uzas sian riĉecon por la homaj bonvivo, ĝi ankaŭ patronis sklavaĵon en Ameriko kaj multe da aliaj aferoj!

darkweasel (Prikaz profila) 15. rujna 2011. 05:20:14

Nu, evidente la homaro kaj la homa socio evoluis ekde la tiama romia tempo. Ĝi estas do ja pli bona loko, sed ĉu tion kaŭzis kristanismo, estas demando ne vere respondebla laŭ mi.

Gryfek (Prikaz profila) 15. rujna 2011. 07:14:53

ĉu mondon oni povas pritaksi? mi dubas.

robinast (Prikaz profila) 15. rujna 2011. 11:19:55

gianich73:Post pli ol 2000 jaroj de Kristanismo, estas la mondo pli bona loko? Se jes, kiom da tio estas ŝuldita al Kristanoj?
Miaopinie, ĝenerale por la homaro - verŝajne jes. Sed mi ne asertus, ke kristanismo estas la kaŭzo. Anstataŭ pli ĝuste male, mi pensas - la mondo pliboniĝis kaj pliboniĝos malgraŭ kristanismo (aŭ aliaj religioj).

Greedn (Prikaz profila) 15. rujna 2011. 11:39:31

mi forgesis de kie, sed mi audis aŭ legis, ke kristianoj murdis plej multe da homoj dum mondhistorio, la duaj estas kommunistoj

darkweasel (Prikaz profila) 15. rujna 2011. 14:54:05

Greedn:mi forgesis de kie, sed mi audis aŭ legis, ke kristianoj murdis plej multe da homoj dum mondhistorio, la duaj estas kommunistoj
Tiu kalkulo estas duba en pluraj aspektoj:
[LISTO]
Ĉu murdo de homo, kiu estas kaj kristano kaj komunisto, nombriĝis dufoje?
Kristanismo estas nuntempe la plej granda religio de la mondo. Do evidente ĝi estas ankaŭ la religio kun plej multaj murdistoj, ĉu ne? Same ĝi estas la religio kun plej multaj nemurdistoj.
Ĉu oni kalkulis ĉiujn murdojn iam ajn okazintajn en la mondo? Kiel oni entute sciu pri unuopaj murdoj okazintaj iam antaŭ 4000 jaroj?[/list]

Greedn (Prikaz profila) 15. rujna 2011. 16:40:19

vidas vandenis:
Greedn:mi forgesis de kie, sed mi audis aŭ legis, ke kristianoj murdis plej multe da homoj dum mondhistorio, la duaj estas kommunistoj
Dum mondhistorio? Viaj fontoj ege dubindaj.Eĉ ne indas pravigi.
povas esti, sed! 2000 jarojn antaŭ (kiam aperis kristanismo) surtere vivis nur 250 mln homoj, sekve pli multe homoj (se mi ne eraras) vivis dum kristanismo, ol pli frue.
darkweasel:Ĉu murdo de homo, kiu estas kaj kristano kaj komunisto, nombriĝis dufoje?
=))
darkweasel:Kristanismo estas nuntempe la plej granda religio de la mondo. Do evidente ĝi estas ankaŭ la religio kun plej multaj murdistoj, ĉu ne? Same ĝi estas la religio kun plej multaj nemurdistoj.
jes, kaj...?
En tiu fonto oni priskribis politiksistemoj, ideologioj ktp pro kiuj oni mortigis. Kompreneble, tiu kalkulaĵo ne estas entute preciza. Mi pensas, ke laŭ historiaj fontoj, ili konsideris ĉiuj militoj, persekutoj, kiujn oni faris pro kristanismaj kaŭzoj kaj motivoj. Tamen, verŝjne pli multe homoj pereis simple dum militoj sen iu ajn “granda ideo”, sed temas pri ideologia preteksto.
Kaj se ne kristanoj do kiuj?

darkweasel (Prikaz profila) 15. rujna 2011. 16:47:53

Greedn:
En tiu fonto oni priskribis politiksistemoj, ideologioj ktp pro kiuj oni mortigis.
Bone, en via antaŭa aserto vi tamen ne diris tion, sed vi parolis pri la nura religianeco aŭ ideologianeco.

novatago (Prikaz profila) 15. rujna 2011. 17:02:25

gianich73:Post pli ol 2000 jaroj de Kristanismo, estas la mondo pli bona loko? Se jes, kiom da tio estas ŝuldita al Kristanoj?
Pli bona loko ol kiu? Indas diri ke la loko, kie kristanismo naskiĝis estis sufiĉe ekstremista kaj strikta. Ekzemple, forigi ŝtonumadon kiel punon ja estas plibonigo.

Aliflanke, ĉu vi demandas pri kristanismo aŭ pri religioj bazitaj sur kristanismo?

Ĝis, Novatago.

Natrag na vrh