目次へ

Sur aŭ Sub ?

AlexN,2011年9月15日の

メッセージ: 5

言語: Esperanto

AlexN (プロフィールを表示) 2011年9月15日 6:36:00

En la lernolibro mi legis:
"Sur la plafono estas lampo".

Ĉu lampo estas sur la plafono aŭ sub ĝi ?

(En Rusa lingvo lampo pendas sub la plafono, sed muŝo sidas sur la plafono.)

antoniomoya (プロフィールを表示) 2011年9月15日 9:05:29

AlexN:En la lernolibro mi legis:
"Sur la plafono estas lampo".

Ĉu lampo estas sur la plafono aŭ sub ĝi ?
Tiun frazon mi interpretas "Tuŝante la plafonon troviĝas lampo".

Mi ankaŭ legis en mia lernolibro: "Sur la ĉielo brilas la steloj kaj la luno". "Sur la blua ĉielo tri birdoj flugas".

Ŝajnas ke tiuj esprimoj estas korektaj.

Amike el Hispanalando.

sudanglo (プロフィールを表示) 2011年9月15日 9:51:55

La fizikaj aranĝoj por lampoj en domoj estas tre diversaj. Mi certe vidis lampojn SUR plafono eĉ ENe de la plafono mem. Ne ĉiuj pendas de la plafono.

Se tio ĝenas vin, vi povas diri ĉe au je la plafono.

flipe (プロフィールを表示) 2011年9月15日 18:23:34

AlexN:En la lernolibro mi legis:
"Sur la plafono estas lampo".

Ĉu lampo estas sur la plafono aŭ sub ĝi ?

(En Rusa lingvo lampo pendas sub la plafono, sed muŝo sidas sur la plafono.)
Bone, mi dirus laŭen la kazo, "ĉe la plafono" aŭ "sur la plafono" se ĝi ligigas ĉe la plafono, mi dirus "en la plafono" se ĝi estus interne la plafono, sed mi neniam dirus "sub la plafono". Sed mia esperanto ne estas sufiĉe bona por konsili aliajn esperantistojn! ridego.gif

Tjeri (プロフィールを表示) 2011年9月17日 9:48:12

Lustro pendas certe sub plafono. Alikaze, mi diras, ke estas lampo ĉe la plafono.
Estas demandopunkto pri farbo kaj muŝoj, ĉu ili estas sub la plafono aŭ sur ĝi...
Mi konsideras, ke kutime oni metas farbon, kaj marŝas, sur io, kia ajn estas la deklivo de la farbata aŭ surmarŝata surfaco.

先頭にもどる