Ke daftar isi

Ĉu ni ne dividu Esperanton al du sekcioj???

dari zan, 16 September 2011

Pesan: 37

Bahasa: Esperanto

kijote (Tunjukkan profil) 16 September 2011 20.44.01

Laŭ mia opinio,mi pensas ke EO ni volas ke ĝi esti vera (almenaŭ europa lingvo)do devas eviti barilonj,se ne ,ĉiam estos malplimulto lingvo,ni havas akademikojn de la lingvon,ili devas esti kuraĝa kaj solvi la problemonj,amikoj kaj samideanoj pripensu..... mi ne volas dividi niaj bela lingvo..do bonvolo laboru,neniu estas ne tuŝebla

darkweasel (Tunjukkan profil) 16 September 2011 21.01.38

miĥil:
darkweasel:Miaopinie tio dependas. Mi uzas la h-sistemon, kiam mi skribas por homoj, kiuj finfine legos ĉion en tiu h-sistemo. Ĝi estas ja pli bela kaj pli facile legebla.
Mi malsamopinias. Tekstojn en h-sistemo mi preferas tute ne legi. Mi simple pro pura naŭziĝo tuj klakas la butonon 'returnen'. Mi ne pensas ke simbolo 'x' iel malpli belas ol simbolo 'h'. Iks-kodita tekston mi legas pli malpli same facile kiel unikoditan tekston. Fakte mi eĉ emas konsideri la iksojn pli kodo ol ortografio, kaj la prezento kun ikso aspektas al mi preskaŭ nur tipara. Do tiele ankaŭ ne 'kontraŭfundamenta', ĉar tiu diras nenion pri komputilaj enkodigoj.
Nu, pri gustoj oni ne povas disputi. Al eŭroplingva leganto ĉiuokaze estas pli nature vidi "h" kiel sonŝanĝan literon ol "x", ĉar en multaj eŭropaj lingvoj "h" havas similan rolon kiel en nia h-sistemo.

Iksoj evidente tute ne estas kontraŭfundamentaj, kaj al kiu pli plaĉas ili ol h-oj, tiu uzu ilin. Mi mem ĉiuokaze, kiam ne estas konvertilo, uzas la h-sistemon (ekzemple en ĉiuj nacilingvaj forumpartoj de lernu!, kiam mi skribas tie Esperantaĵojn). Mi fakte ĝis nun ne rimarkis diferencon en mia legrapido inter la h-sistemo kaj la x-sistemo.

zan (Tunjukkan profil) 17 September 2011 07.33.47

Legante PMEGon, mi foje rimarkas, ke nuna Esperanto jam iom ŝanĝiĝis de Zamenhofa uzado. Ekz: "Zamenhof uzis komence XXX...sed normale oni esprimu sin per aliaj vortoj." Mi vidas, ke Esperanto pli logikiĝis ol Zamenhofa komenca uzado. Esperanto, kiun mi konas, ne estas sama kiel Zamenhofa malnova stilo. Tial mi davas diri, ke la "konservema" sekcio ne povas esti vere konservema. Mi renomu ĝin "logikigema" sekcio.

Cetere, la "novigema" sekcio ne estas Ido. Ĉar Ido havis proprajn artefaritajn regulojn. La "novigema" sekcio ne havos novajn artefaritajn regulojn. Ĝi libere ŝanĝos sin sen aŭtoritato sed nur baze de homa instinkto. Ne uzu akuzativon, se iu tiel volas, sed tio ne estas nova regulo. En tiu sekcio neniu plendu pri malrespekto al la Fundamento. Kiel fariĝos tia Esperanto?.....Sed tio estas nur mia intereso. okulumo.gif

darkweasel (Tunjukkan profil) 17 September 2011 08.27.38

zan:Kiel fariĝos tia Esperanto?
Ĝi fariĝos ĥaosa. Ĝi fariĝos plena je malregulaĵoj kaj esceptoj.

sudanglo (Tunjukkan profil) 17 September 2011 08.42.12

Iasence, estas jam divido inter la Esperantistaro - inter tiuj kiuj bone parolas la lingvon kaj tiuj kiuj estas ankoraŭ komencantoj. Sed la komencantoj strebas imiti la spertulojn, kaj ne inverse.

La divido de la vortaro inter 'poeziaj' vorto kaj komunaj ĉiutagaj vortoj estas iom arbitra.

Dum la longa historio de Esperanto estas sufiĉe multe da vortoj (radikoj) kiuj siatempe estis konsiderataj kiel neologismoj (poeziaj se vi volas), kaj kiuj nun pro sia utileco/konveneco estas firme parto de la nuna lingvo.

Tamen mi devas rimarkigi ke teksto de la fruaj jaroj povas foje, al la moderna okulo, legiĝi kiel tute freŝa.

Altebrilas (Tunjukkan profil) 17 September 2011 19.39.54

Esperanto movado estas sufiĉe tolerema por ebligi ĉiajn eksperimentojn sen ke necesu dividi ĝin.

Vi povas fari klubon de E-parolantoj kiuj uzas limigitan vortaron kaj striktan gramatikon, vi ankaŭ povas fari klubon de poesiemuloj kiuj uzas pli flekseblan lingvon. Esperantistoj estas liberaj aliĝi aŭ ne al tiaj kluboj, kaj ili ankaŭ estas liberaj taksi ilin esperantecaj aŭ neesperantecaj.

Nur se vi provas varbi adeptojn por fuŝa esperanto nomante ĝin "esperanto", vi riskos ricevi protestojn.

zan (Tunjukkan profil) 18 September 2011 06.32.27

Gramatiko kaj vortoj estas aliaj. Mi mencios pri vortoj.

En kampo de la angla lingvo oni proponas faciligitajn anglajn lingvojn kiel internacia lingvo. Tiaj proponoj limigas vortojn por kutima uzo. Mi ne scias, ĉu ili sukcesos aŭ ne. Sed mi deziras, ke Esperanto havu tian sekcion kun limigita vortaro, per kiu oni povas perfekte esprimi ĉion kaj kun bonaj ekzemploj de kunmetado. Tia ne estas konservema. Kiel nomi ĝin? "Radikala" sekcio?

sudanglo (Tunjukkan profil) 18 September 2011 10.28.31

Laŭ mia kompreno Zan, tiu eksperimento kun Basic English tute fuŝis, kaj neniel allogis subtenantojn. Mi ne vidas bonan kialon por imiti tion rilate Esperanton.

Cetere la moderna mondo postulas de ĉiuj lingvanoj la eblon sin esprimi sufiĉe riĉe.

Jam estas en Esperanto la potencialo krei, en la momento de parolo, kunmetitaĵon el konataj radikoj, kiu sufiĉas por indiki vian celitan signifon eĉ se tiu ne estas kutima vorto.

Krome, estas ĉiam la ebleco, laŭ regulo 15, krei por-tempan neologismon per prunto de internacia vorto.

Altebrilas (Tunjukkan profil) 18 September 2011 20.16.20

La akademio de esperanto kreis bazan radikaron oficialan, kiel vi rajtas uzi se vi deziras. Vi povas ankaŭ interkonsenti kun aliaj esperantistoj pri uzado de nur vortoj en la listo de la bazaj radikoj

Ne bezonas krei sekciojn por fari tion.

Persone, mi ŝatus havi tekstoprilaborilon kiu aperigus vortojn en malsamaj koloroj laŭ ilia malfacileco. Tio helpus min verki en pli facilan lingvon.

zan (Tunjukkan profil) 20 September 2011 09.22.54

Jes, mi devas pli multe studi la Bazajn Radikojn. Mi lernis ilin kaj scias iliajn signifojn. Sed mi ĉiam cerbumas, kiel esperante esprimi tion, kio estas en mia kapo kiel japanaj vortoj. Pri tio eŭropa-lingvanoj ne cerbumas. Se ili ne trovas trafan vorton en la Bazaj, ili uzas alian vorton devenintan el sia gepatra lingvo.

Jes, ne necesas aparta sekcio por tio. Mi devas pli multe legi bonajn tekstojn kaj studi. Sed ve,, mi foje legas rakontojn, sed en ili troviĝas malfacilaj vortoj. Mi maltrafis la elekton? malgajo.gif
Mi deziras, ke eminentuloj plu skribu per bazaj vortoj, montru diversajn esprimmanierojn kaj mirigu min.

Parenteze: Novaj internaciaj substantivonj ĉiam necesas laŭbezone. Sed mi cerbumas precipe pri adjektivoj, per kiuj oni imagas certajn impresojn.

Kembali ke atas