Skip to the content

Ĉu ni ne dividu Esperanton al du sekcioj???

by zan, September 16, 2011

Messages: 37

Language: Esperanto

Altebrilas (User's profile) September 23, 2011, 8:05:01 PM

Mi komprenas, zan

Mi ankaŭ estas favora al ebleco sin esprimi nur per bazaj radikoj, kaj havi ilojn por fari tion.

Plejofte, eŭropanoj uzas vortojn kutimajn por si, sen konscii ke la vorto ne estas en la baza listo.

Estus bone, ke la vortaroj indiku la kategoriojn de ĉiu radiko: tio helpus verki per simplaj radikoj, ĉefe kiam oni celas komencantojn.

Plej simpla solvo estas listo de la BRO radikoj, kun la kategorio indikata apude. Sufiĉas fari "Find" por trovi la radikon, kaj ĝian kategorion.

Ĉu iu jam faris tian liston? Ĉu tio -aŭ io simila - estas disponebla en TTT?

darkweasel (User's profile) September 23, 2011, 8:29:44 PM

Altebrilas:
Estus bone, ke la vortaroj indiku la kategoriojn de ĉiu radiko: tio helpus verki per simplaj radikoj, ĉefe kiam oni celas komencantojn.

Plej simpla solvo estas listo de la BRO radikoj, kun la kategorio indikata apude. Sufiĉas fari "Find" por trovi la radikon, kaj ĝian kategorion.

Ĉu iu jam faris tian liston? Ĉu tio -aŭ io simila - estas disponebla en TTT?
La Akademia Vortaro ebligas serĉi laŭ BRO-grupoj kaj indikas ĝin ĉe ĉiu trovita radiko.

sudanglo (User's profile) September 24, 2011, 11:38:44 AM

Simple pro intereso, ĉu vi povas listigi, Zan, kelkajn adjektivojn kiujn vi renkontis kaj kiuj tiutempe frapis vin kiel 'malfacilaj'.

darkweasel (User's profile) September 24, 2011, 12:45:25 PM

sudanglo:listigigi
rido.gif

Altebrilas (User's profile) September 24, 2011, 1:08:18 PM

darkweasel:
La Akademia Vortaro ebligas serĉi laŭ BRO-grupoj kaj indikas ĝin ĉe ĉiu trovita radiko.[/quote]Dankon.

Oni devas indiki "*" en la serĉejo por havi la kompletan liston. Sed la BRO-Grupo ne aperas en tiu kazo. Domaĝe! ploro.gif

Se ne, estus genia TTT-paĝo! sal.gif

darkweasel (User's profile) September 24, 2011, 4:48:12 PM

Ĝusta citado malfacilas, ĉu ne?

Altebrilas:
Oni devas indiki "*" en la serĉejo por havi la kompletan liston. Sed la BRO-Grupo ne aperas en tiu kazo. Domaĝe! ploro.gif
Ĉu?

Altebrilas (User's profile) September 24, 2011, 8:50:25 PM

Mi provis la aferon, sed limigante al BRO-Grupo 5
Tiukaze, la grupo ne aperas, kaj 2827 radikoj aperas (estas la sama kun grupo 2, 3, kaj aliaj)

Ĉu eblas aperigi vortojn de grupoj 1 ĝis 5, aŭ de 1 ĝis 8? Tio estus utila por verki tekston por komencanta publiko.

antaŭdankon.

sudanglo (User's profile) September 25, 2011, 10:06:57 AM

Dark Weasel, kio ĝenas vin koncerne la vorton 'listigi' (laŭ NPIV, ordigi en liston)

darkweasel (User's profile) September 25, 2011, 10:51:45 AM

sudanglo:Dark Weasel, kio ĝenas vin koncerne la vorton 'listigi' (laŭ NPIV, ordigi en liston)
Nenio, sed vi skribis listigigi.

Altebrilas (User's profile) September 25, 2011, 1:12:48 PM

Bonege! mi faris liston de la radikoj ĝis BRO-5:-a , -ad- , -aĵ- , -an- , -ant- , -ar- , -as , -at- , -e , -ebl- , -ec- , -eg- , -ej- , -em- , -estr- , -et- , -i , -id- , -ig- , -iĝ- , -il- , -in- , -ind- , -int- , -is , -ism- , -ist- , -it- , -j , -n , -o , -obl- , -on- , -ont- , -os , -ot- , -u , -uj- , -ul- , -um- , -us , aĉet/i , adres/o , aer/o , afabl/a , afer/o , ag/i , aĝ/o , agrabl/a , ajn , akcept/i , akv/o , al , ali/a , almenaŭ , alt/a , am/i , amas/o , ambaŭ , amik/o , amuz/i , angul/o , anim/o , ankaŭ , ankoraŭ , anstataŭ , antaŭ , apart/a , apenaŭ , aper/i , April/o , apud , aranĝ/i , arb/o , arĝent/o , art/o , atend/i , atent/a , ating/i , aŭ , aŭd/i , Aŭgust/o , aŭskult/i , aŭtun/o , av/o , azen/o , baldaŭ , ban/i , bat/i , batal/i , bel/a , benk/o , best/o , bezon/i , bild/o , bird/o , blank/a , blu/a , bo- , bon/a , bord/o , bov/o , brak/o , bril/i , bru/i , brul/i , brun/a , brust/o , buŝ/o , buter/o , ĉambr/o , ĉapel/o , ĉar , ĉe , ĉef- , cel/o , cent , cert/a , ĉes/i , ceter/a , ĉeval/o , ĉi , ĉia , ĉiam , ĉie , ĉiel/o , ĉio , ĉirkaŭ , ĉiu , ĉu , da , danĝer/o , dank/i , daŭr/o , de , Decembr/o , decid/i , dek , dekstr/a , demand/i , dent/o , dev/i , dezir/i , dik/a , dimanĉ/o , dir/i , direkt/o , dis- , divers/a , do , dolĉ/a , dolor/o , dom/o , don/i , donac/o , dorm/i , dors/o , du , dub/i , dum , eĉ , edz/o , efektiv/a , efik/i , egal/a , ek- , ekster , ekzempl/o , ekzist/i , el , elekt/i , en , erar/i , esper/i , est/i , estim/i , facil/a , fajr/o , fal/i , famili/o , far/i , Februar/o , feliĉ/a , fenestr/o , fer/o , ferm/i , fest/i , fil/o , fin/i , fingr/o , fiŝ/o , flank/o , flav/a , flor/o , flu/i , flug/i , foj/o , foli/o , font/o , for , forges/i , form/o , fort/a , frap/i , frat/o , fraŭl/o , fremd/a , freŝ/a , fru/a , frukt/o , fund/o , gaj/a , gajn/i , gard/i , ĝarden/o , gazet/o , ge- , genu/o , ĝi , ĝis , glaci/o , glas/o , ĝoj/i , grand/a , grav/a , gren/o , griz/a , grup/o , ĝust/a , ha! , halt/i , har/o , hav/i , hejm/o , hel/a , help/i , herb/o , hieraŭ , histori/o , ho! , hodiaŭ , hom/o , hor/o , horloĝ/o , hund/o , ia , iam , ide/o , ie , ili , infan/o , ink/o , insekt/o , instru/i , intenc/i , inter , intern/a , invit/i , io , iom , ir/i , iu , ja , jam , Januar/o , jar/o , ĵaŭd/o , je , jen , jes , ĵet/i , juĝ/i , Juli/o , jun/a , Juni/o , ĵus , just/a , kaf/o , kaj , kalkul/i , kamp/o , kant/i , kap/o , kapabl/a , kapt/i , kar/a , kart/o , kaŝ/i , kat/o , kaŭz/o , ke , kelk/a , kia , kial , kiam , kie , kiel , kies , kio , kiom , kiu , klar/a , klas/o , klin/i , knab/o , kok/o , kol/o , kolekt/o , koler/i , kolor/o , komenc/i , komerc/i , kompat/i , kompren/i , komun/a , kon/i , konduk/i , konsent/i , konserv/i , konsil/i , konstru/i , kontent/a , kontraŭ , kor/o , korb/o , korp/o , kort/o , kost/i , kovert/o , kovr/i , krajon/o , kre/i , kred/i , kresk/i , kri/i , krom , kruc/o , krur/o , kuir/i , kuk/o , kuler/o , kulp/a , kun , kur/i , kurac/i , kuraĝ/a , kuŝ/i , kutim/o , kuz/o , kvankam ,

Back to the top