Ĉu gefratoj povas signifi fratoj aŭ fratinoj?
од Tolao, 18. септембар 2011.
Поруке: 27
Језик: Esperanto
Chainy (Погледати профил) 18. септембар 2011. 14.43.47
Tolao:Tamen, vera pruvo ne ekzistas ke JES estas la ĝusta respondo, ĉu?Estus absurde, se JES ne estus la ĝusta respondo.
Ni ne traktu ĉion tro laŭlitere. Estas klare, kion oni celas per tia demando, do oni kompreneble povas respondi 'jes' se oni havas nur fratojn.
Ĉiuokaze, oni kutime ne respondus nur per 'jes', sed oni aldonus pli da informoj: "jes, mi havas du fratojn" (ekzemple).
Tolao (Погледати профил) 18. септембар 2011. 14.48.50
Kaj darkweasel, jes vi ja pravas, dankon por ja estas ĝusta. Pardonu.
antoniomoya (Погледати профил) 18. септембар 2011. 15.48.24
Tolao:Imagu tiun ĉi situacion:Kiel vi bone scias, oni uzas la prefikson GE por montri ke temas pri ambaŭ seksoj. Se tiu ne estas la afero, oni povas klarigi sian respondon.
Mi havas du fratojn kaj nul fratinojn. Iu demandas min: Ĉu vi havas gefratojn?
Ĉu mi respondu JES aŭ NE?
Kion vi dirus se oni demandus vin: "Ĉu vi havas gepatrojn"?
Certe, vi precizigus vian respondon.
Do, se mi havus nur du fratojn, mi respondus al via demando: "Jes, mi havas du fratojn".
Amike.
sudanglo (Погледати профил) 18. септембар 2011. 17.11.31
Kion vi dirus se vi legus avizon ĉe amuz-parka rajdo kiu tekstus - Infanoj sub 5 jaroj devas estis akompanataj de almenaŭ unu gepatro.
Altebrilas (Погледати профил) 18. септембар 2011. 20.25.35
sudanglo:Mi ne krucigus miajn montrofingrojn kriante "retroen!". Tio ŝajnas al mi tute akceptebla, ĉar klara kaj logika.
Kion vi dirus se vi legus avizon ĉe amuz-parka rajdo kiu tekstus - Infanoj sub 5 jaroj devas estis akompanataj de almenaŭ unu gepatro.
Chainy (Погледати профил) 18. септембар 2011. 23.03.39
sudanglo:Kion vi dirus se vi legus avizon ĉe amuz-parka rajdo kiu tekstus - Infanoj sub 5 jaroj devas estis akompanataj de almenaŭ unu gepatro.Ankaŭ mi trovas la vorton 'gepatro' utila. Mi certe uzus ĝin.
PMEG skribas pri tiaj vortoj ĉi tie
darkweasel (Погледати профил) 19. септембар 2011. 05.12.25
Chainy:Konsentite - kvankam mi memoras tre akrajn diskutojn pri tio tie ĉi.sudanglo:Kion vi dirus se vi legus avizon ĉe amuz-parka rajdo kiu tekstus - Infanoj sub 5 jaroj devas estis akompanataj de almenaŭ unu gepatro.Ankaŭ mi trovas la vorton 'gepatro' utila. Mi certe uzus ĝin.
Chainy (Погледати профил) 19. септембар 2011. 09.28.09
darkweasel:Konsentite - kvankam mi memoras tre akrajn diskutojn pri tio tie ĉi.jes, mi komprenas kial iuj/multaj (?) estas kontraŭ tia vorto. Uzante ĝin oni certe iom malobeas la Fundamenton. Sed mi pensas, ke la kutima signifo de 'ge-' laŭ la Fundamento ne estas en danĝero, se oni de tempo al tempo uzas vortojn en iom aliaj manieroj, precipe se ĉio estas enkuntekste tute komprenebla. Oni simple ne forgesu pri la Fundamenta signifo, kaj tiam iom da fleksebleco estas akceptebla, laŭ mi.
Tamen, oni povas ja argumenti, ke facile eblas alkutimiĝi al lingvo-uzado tute sen tia vorto. Tiam oni simple dirus patro aŭ patrino. Kaj en la kunteksto de la frazo donita de Sudanglo, oni ĉiuokaze plej verŝajne vidus 'akompanataj de almenaŭ unu plenkreskulo'.
sudanglo (Погледати профил) 20. септембар 2011. 09.57.47
Eble, en la amuzparka afiŝo tio ne farus grandan diferencon, sed oni povas supozi ke en aliaj kuntekstoj la diferenco estus grava, kaj tiam la eblo aludi al unu gepatro estus utila.
Chainy (Погледати профил) 20. септембар 2011. 13.52.53
sudanglo:Jes, Chainy - sed plenkreskulo povus esti kiu ajn, sen aparta responsa rilato al la koncerna infano.Jes, por multaj la vorto 'gepatro' klare estas utila. Mi ne kontraŭus, se iu uzus tiun vorton.
Eble, en la amuzparka afiŝo tio ne farus grandan diferencon, sed oni povas supozi ke en aliaj kuntekstoj la diferenco estus grava, kaj tiam la eblo aludi al unu gepatro estus utila.
Cetere, Sergio Pokrovskij faris interesan proponon en ReVo pri la vorto gepatrANo, kiu certe estas gramatike ĝusta.