Ke daftar isi

Santiago-urboj (kiel nomi ilin?)

dari Andreo Jankovskij, 19 September 2011

Pesan: 7

Bahasa: Esperanto

Andreo Jankovskij (Tunjukkan profil) 19 September 2011 07.24.54

Kiel nomi en Esperanto la urbojn:

En Kubo
[url= http://eo.wikipedia.org/wiki/Santiago_de_Cuba]Santiago de Kubo[/url]

En Ĉilio
Santiago de Chile ?

En Argentino
Santiago del Estero ?

En Domingo
Santiago de los Caballeros (Kavaliroj de Sankta Jakobo) ?

En Hispanio
Santiago de Compostela (Santiago de Kampustelo) ?

En Meksiko
Santiago de Querétaro ?

Tjeri (Tunjukkan profil) 19 September 2011 10.49.31

Santiago estas Santiago (vidu PIV)
Poste ĉu vi tradukas (de Ĉilio), ĉu vi transskribas la prononcon (Keretaro), sed nepre konrolu en diversaj esperantaj fontoj, ĉu eperanta nomo jam ekzistas, ekz: Kampustela.
Ĉiel, ĝusta traduko estas Santiago de kavaliroj, kaj ne kavaliroj de Santiago, tio, kiu eble montras, ke vikipedio ne estas uzebla fonto por kontroli proprajn nomojn.
Mi ne bone konas la hispanan, sed mi kredas, ke estero estas marĉo, do Santiago de marĉo.

Andreo Jankovskij (Tunjukkan profil) 19 September 2011 11.18.36

Dankon pro (-n)!
Mi daŭre serĉas.

1. Santiago de Kubo

2. Santiago de Ĉilio

3. Santiago de Marĉo ?

4. Santiago de Kavaliroj

5. Santiago de Kampustelo ?

6. Santiago de Querétaro ?

auxro (Tunjukkan profil) 19 September 2011 12.47.06

Sufiĉe strange sonus prononco laŭregule: "san-ti-a-go". Ĉu vere ne devus esti "Santjago"?

Tjeri (Tunjukkan profil) 19 September 2011 18.14.22

aŭro:Sufiĉe strange sonus prononco laŭregule: "san-ti-a-go". Ĉu vere ne devus esti "Santjago"?
Se mi devus unuafoje esperantigi tiun nomon, mi certe elektus Santjago, kiu plej similas al la hispana prononco. Sed jam ekzistas delonge tiu Santiago en Esperanto, ĝi eĉ eniris PIV-on. Do, pli bone estas konformiĝi al la jam ekzistanta uzo.

darkweasel (Tunjukkan profil) 19 September 2011 18.20.40

Pri la elparolo de J kaj neakcentita I PMEG diras:

Oni klare diferencigu J kaj I. Kiam I estas akcentata, tio estas sufiĉe facila, ekz. jesies, jamiam, jaia kaj jenien. Kiam I estas senakcenta, la diferenco estas pli malgranda, sed tamen grava. Distingu zorge inter ekz. mielomjelo kaj violovjolo. En tiaj vortoj I devas esti pli longa ol J, kvankam I ne havas akcenton. (Tiaj vortparoj estas tamen tre malmultaj.) En tre rapida parolo tamen ne ĉiam eblas tute klare diferencigi inter senakcenta I kaj J. Vortoj kiel regiono ofte elparoliĝas pli-malpli kiel “regjono”. Tio estas principe nekorekta, sed kiam konfuzo ne eblas (ne ekzistas ia vorto *regjono*), oni estu tolerema pri tiaj elparoloj.

Hyperboreus (Tunjukkan profil) 17 Oktober 2011 17.51.37

Forigite

Kembali ke atas