Ĉu vi trejnas viajn hundojn en Esperanto?
从 Abusonhhoson, 2011年9月19日
讯息: 10
语言: Esperanto
Abusonhhoson (显示个人资料) 2011年9月19日下午12:18:37
Mi ĉiam parolas kun mia hundo en Esperanto,mi kredas,ke li povus kompreni kion mi diris,aŭ,li ĉiam komprenas min,en kiuj ajn lingvoj mi parolas...
Se mi havus saĝan hundon,kiu estus tiel sprita kiel La Germana Ŝafhundo,Do,kiom da vortoj esperantaj li povus kompreni?
targanook (显示个人资料) 2011年9月19日下午12:26:25
Kiam mi alproksimiĝas la akvarion kun fiŝa manĝo en mia mano kaj diras "MANĜO, MANĜO, fiŝetoj", ili komprenas ĉion kaj komencas rapide naĝi kaj ĝojegas ke iu instruas ilin esperante kaj havas tempon por paroli kun ili. Por montri sian komprenon, ili manĝas tuton, kion mi enĵetas la akvon. Mirinde, ĉu ne? Bonaj, amindaj esperantofiŝetoj.
flipe (显示个人资料) 2011年9月19日下午9:11:09
Abusonhhoson:Mi havas lindan hundonTre bone estus se vi rikordo tiu por ni divastigi, rikordu kaj enŝutos al Youtube!
RiotNrrd (显示个人资料) 2011年9月19日下午10:31:32
Ŝiaj okuloj grandiĝus, kaj ŝi iĝus tre konsternita, kaj eĉ tima, kiam mi parolis Esperante al ŝi.
Mi ĉiam scivolis la kialon. Ŝi estis tre inteligenta besto, kaj post pli ol ok jaroj kun mi, eble ŝi komprenis iom el miaj vortoj. Sed ŝi komprenis nenion el mia Esperanto, kaj eĉ la ritmo malsimilas ol la angla. Do, ŝi ne komprenis tion, kio subite okazis al mi por fari mi fari tiajn nekompreneblajn sonojn! Ĉu mi malsanis? Ĉu mi frenezis? ?!?!?
Vilius (显示个人资料) 2011年9月20日上午5:20:57
Se mi trajnus hundon en Esperanto, mi evitus sufiksojn kaj aliajn superfluaĵojn. La plej bonaj komandoj estas klare distingeblaj unu aŭ du silabaj vortoj. Ekzemple, anstataŭ "SIDIĜU", mi dirus "SIDu" ("SID" tre laŭte, kaj "u" malpli laŭte). Simile: "KUŜu", "ĈE MI", "APUD", ktp.
darkweasel (显示个人资料) 2011年9月20日下午1:30:25
RiotNrrd:bonvolu ne uzi tiajn aĉajn anglismojn. aŭ vi parolas pri realaĵo (grandiĝis, iĝis, parolis) aŭ pri hipotezaĵo (grandiĝus, iĝus, parolus)...
Ŝiaj okuloj grandiĝus, kaj ŝi iĝus tre konsternita, kaj eĉ tima, kiam mi parolis Esperante al ŝi.
Chainy (显示个人资料) 2011年9月20日下午2:07:38
darkweasel:Por esprimi la ekvivalenton de la angla formo 'would become', 'would widen' ktp en pasinta tempo, oni povas aldoni 'ĉiam':RiotNrrd:bonvolu ne uzi tiajn aĉajn anglismojn. aŭ vi parolas pri realaĵo (grandiĝis, iĝis, parolis) aŭ pri hipotezaĵo (grandiĝus, iĝus, parolus)...
Ŝiaj okuloj grandiĝus, kaj ŝi iĝus tre konsternita, kaj eĉ tima, kiam mi parolis Esperante al ŝi.
"Ŝiaj okuloj ĉiam grandiĝis, kaj ŝi iĝis tre konsternita..."
Ryuuichi (显示个人资料) 2011年9月20日下午2:16:11
RiotNrrd (显示个人资料) 2011年9月21日上午12:54:58
darkweasel (显示个人资料) 2011年9月24日上午7:44:42
vidas vandenis:Kiam mi tajpas poŝtelefone, mi uzas majusklojn nur en forumoj, kie tio estas necesa pro la forumreguloj.darkweasel:Ĉu oni ne bezonas uzi majusklon en komenco de nova propozicio, post punkto?RiotNrrd:bonvolu ne uzi tiajn aĉajn anglismojn. aŭ vi parolas pri realaĵo (grandiĝis, iĝis, parolis) aŭ pri hipotezaĵo (grandiĝus, iĝus, parolus)...
Ŝiaj okuloj grandiĝus, kaj ŝi iĝus tre konsternita, kaj eĉ tima, kiam mi parolis Esperante al ŝi.