去目錄頁

Pri la signifo de "akademia mobileco de studentoj"

fanjono, 2011年9月21日

讯息: 4

语言: Esperanto

fanjono (显示个人资料) 2011年9月21日下午8:44:25

Oni elmetis la supran demandon en Ĉina Esperanto-forumo, ankaŭ mi ne havas la certecon. Kiu povas malkaŝi tion? Dankon!

fanjono (显示个人资料) 2011年9月21日下午9:05:37

Pardonu, ke mi aperigis tion en ne ĝusta loko, tio devas aperi en "konsultejo"!

Chainy (显示个人资料) 2011年9月21日下午9:34:28

fanjono:Oni elmetis la supran demandon en Ĉina Esperanto-forumo, ankaŭ mi ne havas la certecon. Kiu povas malkaŝi tion? Dankon!
Mi pensas, ke pli bona esprimo estus 'akademia moviĝeblo', kiu temas pri la eblo por studentoj studi en aliaj institutoj dum certa tempo kiel parto de la kurso. Tiuj institutoj povas esti aŭ en la sama lando, aŭ eble alilande.

Tia sistemo povas esti ankaŭ por la instruistoj de altlernejoj. En la angla ĝi nomiĝas 'academic mobility'.

Chainy (显示个人资料) 2011年9月21日下午10:18:34

Ĉu 'akademia' povas esti konfuza? Ĉi-kuntekste oni uzas ĝin en la senco 'altlernejana', aŭ 'rilata al supera klerigado'.

Sed la kerna signifo de 'akademio' estas (laŭ ReVo):
Societo, konstanta kaj oficiala, de sciencistoj, literaturistoj aŭ artistoj:la franca Akademio estis fondita en 1634; la Esperanta Akademio.
Laŭ ReVo estas evitinde uzi 'akademio' en la senco "supera lernejo".

回到上端