K vsebini

Vinilkosmo bruliĝis.

od Desmut, 21. september 2011

Sporočila: 4

Jezik: Esperanto

Desmut (Prikaži profil) 21. september 2011 23:42:44

La jenon mi trovis hispanlingve kaj tradukis:

La pasinta dimanĉo 18a de Septembro ekbruliĝis la diskelsenda enterpreno Vinilkosmo.

Donneville, Francio – Dum la nokto de la 18 de septembro kaj la matenon de la 19a, incendio elkonsumis ĉion nepublikigitan kio estis trovita en registrejo Vinilkosmo, la plej grava muzik-elsendo en Esperantujo, en la vilaĝo de Donneville, apuda al Toulouse en Francio.

Verŝajne la incendio ekiĝis en la prova ĉambro 7, kie registris tri bandoj kaj kie oni konservis la plejparton de la Vinilkosmo-diskoj, nuntempe la kaŭzo estas nekonata.

“[..]La prova ĉambro 7, kie registris 3 rokbandoj kaj estis la magazeno de Vinilkosmo / EUROKKA (kie troviĝis la registrisistemo, materialo por la enterpreno, kaj la plimulto da diskoj) estis detruita de la incendio.”
La incendio komencis post kiam la lasta bando finis sian provon kaj eliris la lokon, ĉiukaŭ la 10a nokte, sed la avertilo ne ŝaltiĝis ĝis la meznokto."

“Unu el la bandoj tie ludis ĝis la 10a nokte, fortune la incendio komencis post ties eliro. Kiam, je la meznokto, sonis la avertilo, mi komencis serĉi la originon de la problemo. Tuj mia frato kaj mi rimarkis la fajron, tamen la plafono jam bruladiĝis, kaj eblis fari nenion. Tuje ni vokis la fajrestingistojn, kiuj alvenis 15 minutoj poste kaj laboris ĝis la 4a kaj duono matene”

La kostojn pro la damaĝoj nuntempe oni ne konas, kvankam oni pensas ke pli malpli 6000 diskoj estis detruitaj. Tie estis la diskoj publikitaj ĝis la jaro 2009, multaj el ili atendis esti reeldonitaj, la novaj diskoj estis en alia loko kaj ne estis afektitaj de la fajro.

“La geesperantistoj ne povas esti maldiferentaj al tiu ĉi afero, KantEA ekde multe da tempo aĉetas ĉiun diskon kiun elsendas Vinilkosmo esperante helpi la valoran movadon Esperantistan."
Ni devas eniri al la oficiala paĝo de Vinilkosmo kaj aĉeti plej kiel eble la diskojn de tie. Multaj el ili estas tre bonaj! Devu ni eviti la malaperon de Vinilkosmo. Floréal, estro kaj prizorganto de la enterpreno devas senti la senkondiĉan apogon de ĉiu Esperantista en la mondo.
Memoru, la paĝo de vinilkosmo estas

http://vinilkosmo.com

Savu nian nuran disk-enterprenon Esperantistoj!

RiotNrrd (Prikaži profil) 22. september 2011 02:27:11

Malbonega novaĵo. ploro.gif

qwertz (Prikaži profil) 24. september 2011 15:30:01

Emma73 (Prikaži profil) 24. oktober 2011 14:51:50

Grandega katastrofo malgajo.gif . Ni helpu ilin !
http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/349653

Nazaj na začetek