Späť na obsah

Mi bezonas scii pri la kopirajto sur la verkoj de Edmond Privat kaj aliaj verkistoj

od Gamilon, 23. septembra 2011

Príspevky: 4

Jazyk: Esperanto

Gamilon (Zobraziť profil) 23. septembra 2011 0:14:43

Saluton,

Unue, mi ne scias ĉu tiu ĉi devas esti en tiu ĉi loko aŭ en alia parto de la forumo. Kiel temas pri E-verkistoj mi decidis enmeti ĝin tie. Se mi eraris bonvolu pardonu min kaj la estroj de la forumo povas ŝanĝi tion ĉi al alia loko.

Mia nomo estas Carlos Devizia kaj mi estas muzikisto, (vi povas elŝuti kelkajn el miajn verkojn senpage tie ĉi):

http://www.archive.org/details/LosBarcosSolaresDeR...

http://www.archive.org/details/VacacionesEnGstaad-...

Nun mi volas verki ĥoran muzikon kaj uzi la tekstoj de Edmond Privat por fari tion. Sed mi bezonas scii ĉu liaj verkoj estas nun ene de la publika havaĵo aŭ ne. Aŭ mi bezonas scii kiel kontakti al tiuj kiuj havas la rajtojn de la verkoj de Privat por peti permeson al ili por uzi la verkojn.
Mi postis ion simile al tiu ĉi mesaĝo en disendolisto sed mi ne ricevis respondon. Do, mi intencas tie ĉi.

Mi ankaŭ volus fari ĥoran verkon uzante la poemojn de aliaj E-verkistoj kiel muzikantologio de E-verkistoj. Ĉu vi konas E-poemojn kiuj estas en la publika havaĵo? Ĉu ekzistas interrete loko por legi ilin?

Dankon,

rideto.gif

maratonisto (Zobraziť profil) 23. septembra 2011 12:19:37

Kutime la verkoj fariĝas publikaj laŭ leĝo post 70 jaroj de kreado (aŭ morto de la verkinto, mi ne certas).

flipe (Zobraziť profil) 23. septembra 2011 21:30:39

maratonisto:Kutime la verkoj fariĝas publikaj laŭ leĝo post 70 jaroj de kreado (aŭ morto de la verkinto, mi ne certas).
Poste morto de la verkinto.

darkweasel (Zobraziť profil) 24. septembra 2011 7:42:24

flipe:
maratonisto:Kutime la verkoj fariĝas publikaj laŭ leĝo post 70 jaroj de kreado (aŭ morto de la verkinto, mi ne certas).
Poste morto de la verkinto.
En Aŭstrujo tio dependas. Verkoj, sur kiuj estas la nomo de la verkinto, fariĝas senprotektaj post 70 jaroj post la morto de la verkinto (de la lasta vivanta verkinto, por verkoj kun pluraj verkintoj). Verkoj, sur kiuj ĝi ne estas, fariĝas senprotektaj post 70 jaroj post ilia kreo; se la verko estis publikigita jam antaŭ tiuj 70 jaroj, la protekto finiĝas post 70 jaroj post la publikigo.

Filmoj fariĝas senprotektaj post 70 jaroj post la morto de la lasta vivanta el la sekvaj personoj: la ĉefreĝisoro, la aŭtoro de la scenaro, la aŭtoro de la dialogoj kaj la aŭtoro de la muziko speciale kreita por la filmo.

Nahor