Ke daftar isi

Pli rapida ol lumo ?

dari alonsososo, 23 September 2011

Pesan: 6

Bahasa: Esperanto

alonsososo (Tunjukkan profil) 23 September 2011 05.33.46

Just uno siencisto de CERN en Svislando publikigis la fakton, ke estas ebla partikuloj, kiuj moviĝas pli rapide ol luma. Doktoro Ereditato diris, ke sia rezulto estas freneza kaj li demandis aliajn sientistojn por konfirmi siajn eksperimentojn.

Hauxkins (Tunjukkan profil) 23 September 2011 06.44.12

Kvankam tio min kuriozigas, mi ne vere interesiĝos ĝis interstela kosmoŝipo estos konstruita okulumo.gif

targanook (Tunjukkan profil) 23 September 2011 07.23.10

Se ekzistas partikloj moviĝantaj malpli rapide ol la lumo, do memkompreneble devas ankaŭ ekzisti partikloj moviĝantaj pli rapide ol la lumo por konservi la balancon de la naturo. Tio ĉi estas tute evidenta kaj ne mirigas min eĉ iomete.

Demian (Tunjukkan profil) 23 September 2011 07.34.32

Jam ne estas certa, ĉu la neŭtrinoj vere vojaĝis pli rapide ol lumo. Laŭ Ereditato de OPERA, pro tiu kialo, sia aro publikigis la rezultojn por ke la tuta mondo povas trovi eblajn erarojn.

Pli da ekspermentoj en Japanujo kaj Usono bezonas pro subteni la rezultojn de CERN-OPERA ekspermento.

Estas inde sciiĝi ke antaŭ kelke da jardekoj, estis teorio, laŭ kiu, ne estas veturi pli rapide ol sono. Neniu zorgas pri tiu teorio nun, estus interese vidi se la sama okazus al teorio de reletiveco.

dobri (Tunjukkan profil) 23 September 2011 19.05.12

Necesas atentigi ĉiujn, ke laŭ fizikaj leĝoj ne eblas moviĝi pli rapide ol lumo. Kompreneble ĉiuj sopiras pri pli granda rapideco (ankaŭ mi), tamen verŝajne tio ne eblas. La raporto ankaŭ akcentis, ke la eksperimento devas esti multfoje ripetita por pruvi la mezuritan rapidecon. Do ne laŭdu la tagon antaŭ vespero (diras proverbo).

flipe (Tunjukkan profil) 23 September 2011 21.34.51

alonsososo:Just uno siencisto de CERN en Svislando publikigis la fakton, ke estas ebla partikuloj, kiuj moviĝas pli rapide ol luma. Doktoro Ereditato diris, ke sia rezulto estas freneza kaj li demandis aliajn sientistojn por konfirmi siajn ekcperimentojn.
Mi legis pri tio novaĵo kaj mi pensas ke tio estos tre grava al mondo se konfirmiĝos!

Kembali ke atas