Till sidans innehåll

Ĉu vi estas favorula al Palestina ŝtato?

av flipe, 26 september 2011

Meddelanden: 84

Språk: Esperanto

patrik (Visa profilen) 28 september 2011 17:01:12

Solulo:
patrik:

Ĉiuj grupoj celantaj neniigi iun ajn popolon/ŝtaton estas minaco al la homaro, punkto, fin'.
Ne punto kaj ne fin'. Ĉio estas relativa. Dependas je kia estas la grupo, kion ĝi celas, kaj kio estas la malamika ŝtato.
Pripensu la duan mondmiliton. Estis grupoj de gerilantoj, partizanoj, kiuj celis neniigi la faŝistan ŝtaton de Hitler. (ne la germanan popolon!) kaj ili evidente pravis.
Ĉiu nacio havas rajton por sindefendo.
Unue, mi ne kredas je mora relativeco. Ekzistas absolutaj valoroj, sur kiuj oni bazigas etikon. Due, oni rajtas neniigi fimalbonegan registaron, kaj la kazo de Hitlero [t.e., la regado de la Nazi-Partio kaj ties fifamaj kaj kontraŭetikaj polisoj] estas ja bona ekzemplo de ĝi. La registaro ne estas la ŝtato, kaj la fieco de ties regado/politiko/poliso neniam nuligas la ekzistorajton de ŝtatoj kaj popoloj. Espereble, aferoj iomete klariĝis.

Solulo (Visa profilen) 28 september 2011 21:07:52

Greedn:

Kaj mi ne komprenas kiel vi povas kompari Ĥamas kun batalantoj kontraŭ faŝisma Germanio,
Ĉi tion vi diris. Mi ne faris tian komparon.
Ĉu mi skribis ke Ĥamas estas simila al....?

Frankouche (Visa profilen) 30 september 2011 23:22:33

abdullatif:Arabanoj (Islamanoj kaj Kristanoj) havas la rajton de vivi en ilia propra ŝtato, sen esti terorita, kaj la ĉefurbo devas esti AlQuds(arablingve)....
Persone mi kredas ke la ŝtata palestina devas esti sur la tuta lando de Palestino, Ni etudis tion en nia lernejoj! (b.v. Ne min ataki por tio ideo) ĉar ĝi estas la ĝenerala ideo de la Arabanoj kaj Islamanoj, eĉ en Egiptujo aŭ Jordano!
Tute klara.
Europanoj teruritis judoj amasmurde.

Nu, ĉu judoj volas ilian staton, eŭropo devas doni al ili, eco el eŭropo kaj ne eco alia ŝtato aŭ lando kiu ne apartenas al ili kiel Falestionio. Kial Germanio ne donis econ el sia ŝtato al cionistoj?

El kiu lando venis Liberman, Ŝamir, Peres, Meir, Begin ? Moldavio, Belorusio, Belorusio, Ukrainio, Belorusio...
Ĉu ili plej rajtas anstataŭ falestinoj ? Hmmm ?

Kiu okupas kiun ?

Nu, nun, la israela registaro volas ke la falestinoj apogas la JUDAN ŜTATON.
Se falestinoj jesas, ili tuj foriĝos el Falestionio/Israelio ĉar ili ne judas !
Tie fore, vortoj tre tre gravas !

Kaj rifunĝintoj de 1948, ĉu ili faros en "falestina ŝtato kun landlimoj de 1967" ?
Ĉu ili ne volos iri en iliaj vilaĝoj, anstataŭ vivi hunde en Libanio aŭ Sirio ?

Tiu Israelio tre cionista tre rasistas.
Mi tre ridos se la venonta falestina ŝtato apogas judajn civitanojn !

Le plej bonaj aliancanoj pri demokrata Israelio estis diktaturoj ! Egipta kaj Siria ! Tiuj diktaturoj tre apogas kun la israela ŝtato ĉar tio pravigis ilian nedemokratan povon.

La aktuala israela registaro, tro ekstremistas, kiel Hamas, kaj Hezbollah.
Sed israela registaro, elas demokratan landon; kiu pli kaj pli ne demokratas...

Israelio, tiu demokrata lando, tiel ekstremistas nune, ke ĝi tre danĝeriĝas !

Kio faros? Ha, ke Usono kaj Eŭropo bremsas tiun stultan isrelan registaron !

vincas (Visa profilen) 2 oktober 2011 14:24:15

Mi estas favorula al Izraelo. Mi ne estas favorula al Palestina ŝato.

Paulinho (Visa profilen) 2 oktober 2011 22:37:06

Pri tio afero (Palestinujo Falestinujo {pli prokxime al la araba}kaj Israelo, mi pensas tion:
Israelo kaj Palestino esta ambaŭ viktimoj de la grandaj povoj ekde multaj da jarcentoj. Vere estas Israelo nune tro pli pova, sed israelanoj ankaŭ estis forĵetitaj per la riĉaj landoj de Okcidento. Ili estis forĵetitaj kien ili kredis voli, sed ili estis forĵetitaj simple. La riĉaj landoj okcidentaj malkonsideris la falestinanoj kaj forĵetis la israelanojn sur ilin, la palestinanojn. Se palestinanoj kaj hebreoj farus paĉon, kune havantaj unu ĉefurbon amike kundividita (ĉiu en sia latero, se amike) ili donus grandegan moralan lecionon al siaj forpuŝintoj. Bedaŭrinde ŝajnas ke amabaŭ, palestinanoj kaj israelanoj kredas ke la solvo de iliaj suferaĵo estas fari la aliajn suferi. Dum tia tempo la landoj riĉaj vendas armilojn al ambaŭ....

Sahaquiel (Visa profilen) 3 oktober 2011 02:54:59

Por mi, Izraelo estas fikcia ŝtato kreita por la UN. Imagu ke la UN donos teritoriojn al ĉiuj religiaj grupoj... Atestantoj de Jehovo, Bahaanoj, Spiritistoj, Amiŝanoj, Budistoj, etc. Al ĉiu religia grupo kiu volas havi sian propran "Sankta tero" laŭ sia "sankta" libro. La rezulto estus ke multaj landoj estus dividitaj por doni al la religiaj grupoj siajn sanktajn terojn (Usono, Brazilio, la Amazonio, Germanujo, Ruslando, Japanio, ktp).

Do, Se la UN donis teron al Izraelo, ankaŭ estas enda doni al Palestina sian teritorion.

Junpe (Visa profilen) 3 oktober 2011 04:02:52

vincas:Mi estas favorula al Izraelo. Mi ne estas favorula al Palestina ŝato.
Kial?

vincas (Visa profilen) 3 oktober 2011 10:01:52

Kara Sahaquiel, judoj tie vivis ĉiam, eĉ tiam, kiam islamanoj tute ne ekzistis. Judoj estas tre olda nacio kaj mi tre respektas judojn. Kaj islamistoj mem kiam ekfondiĝis Izraelo atakis ĝin. Islamistoj mem nevolas vivi pace.

Altebrilas (Visa profilen) 3 oktober 2011 10:37:48

Mi estas favora al du ŝtatoj kiuj vivas pace kaj kunlabore. La homrajtoj de ĉiuj palestinanoj kaj israelanoj devas esti garantiataj: civitaneco, sekureco, libereco vojaĝi, labori, ktp...

La internacia komunumo devas hepli ilin trovi solvon, kaj ambaŭ popoloj devas ĉesi starigi kromajn kondiĉojn senkulpa.gif kiam aperas ebleco de paco.

zan (Visa profilen) 4 oktober 2011 08:47:04

Judoj vivis kaj vivas en Palestino, sed ankaŭ palestinanoj ne estas posttempaj envenintoj. Iliaj praavoj ankaŭ daŭre loĝis tie.
Sed plejparto de nunaj judaj loĝanoj en Israelo estas idoj de Diasporo. Ili pace vivis en diversaj lokoj en la tuta eŭropo, ofte kiel tre kapablaj homoj. Vilno, la ĉefurbo de Litovio, estis konata kiel unu el la urboj, kie loĝis tre multaj judoj.

Mi aŭdis, ke post kiam disfalis SovetUnio kaj eksasovetiaj landoj fariĝis "naciaj ŝtatoj", multaj judaj loĝantoj volis iri en Israelon pro la viva malfacileco en eksaj landoj. Kompreneble oni ne povas preterlasi la holokaŭston.

Araboj rajtas vivi en Palestino sub favora reganto. Se en Israelo ambaŭ popoloj povus pace kunvivi, ne necesus du ŝtatoj. Sed reale ne estas tiel. Necesas du ŝtatoj. Difektiĝintaj geedzoj jam ne povas loĝi en unu domo.

Tillbaka till toppen