ไปยังสารบัญ

Ĉu vi estas favorula al Palestina ŝtato?

จาก flipe, 26 กันยายน 2011

ข้อความ 84

ภาษา: Esperanto

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 6 ตุลาคม 2011, 07:18:52

La problemo fontas el la nuna malvarmeta milito:

Usono subtenas Israelon, Rusio kaj Ĉinio subtenas Sirion, eĉ kiam ili faras kondamnindajn agojn.

Finfine malmulto ŝanĝiĝis... Restas aliaj muroj je disfaligi. ploro.gif

cellus (แสดงโปรไฟล์) 6 ตุลาคม 2011, 08:17:41

La aŭtoro de "Der Juden-Staat" nomiĝas Theodor Herzl kaj nenion alian.

cellus (แสดงโปรไฟล์) 6 ตุลาคม 2011, 08:33:55

darkweasel:
cellus:ekzistas judaj ateistoj kaj kristanoj
Tio estas memkontraŭdiro.
Mi konas judojn kiuj estas ateistoj. Certe judoj inter ni povas tion pli bone prilumi. Sed mi imagas ke la religio estas tiom miksita kun la etna tradicio, aŭ kiel mi diru ke iu persono povas gardi sian tradicion kiel membro de etna grupo, ĝuste pere de la religio.

Komparu la svedan tradicion pri "Sankta Lucia". Mi kuraĝas diri ke la plimulto de svedoj ne sentas
"Lucia"-n kiel specifike kristanan tradicion!

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 6 ตุลาคม 2011, 08:41:45

cellus:
Mi konas judojn kiuj estas ateistoj.
mi dubas tion. ĉu ne "judo" signifas religianon kaj ne popolanon?

flipe (แสดงโปรไฟล์) 6 ตุลาคม 2011, 16:00:59

darkweasel:mi dubas tion. ĉu ne "judo" signifas religianon kaj ne popolanon?
Mi ne dubas pri tio, se judismo estas etno, kristismo, islamismo, budhismo, hinduismo kaj aliaj ankaŭ estas! Kion diras judanoj en Afriko pri via etno? Kion diras judanoj en Palestino pri sia etno? Kion diras judanoj en Jordano, Irako, Irano, Turkio kaj tuta Mezoriento? Mia religio estas judismo, sed mi estas devenita el tia etno! Judanoj de Israelo estas plej multe devenita el slavujoj kaj germanujoj, Israelo estas lando de enmigrantoj!

zan (แสดงโปรไฟล์) 7 ตุลาคม 2011, 01:36:48

Delonge mi legis: Israelo akceptas ĉiun, kiu estas religie judisma. Do ekzistas afro-aspektaj judoj en Israelo, kiuj estas historie longtempaj judoj. Tiusence "judo" signifas religianon.

Krome mi legis pri antaŭa epoko: En Eŭropo judoj estis tiel diskriminaciataj, ke iuj el ili ŝanĝis sin al ateisto aŭ al kristano. Sed najbaroj de ili ankoraŭ traktis ilin kiel judajn kaj ankoraŭ diskriminaciadis ilin. Se tiel, kio estas juda?

Laŭ mia supozo, nuntempe pro ia propra kialo iuj judoj religie ŝanĝis sin, sed probable ili fieras sian devenon. Tio ne eblus?

Mi ne kulpigas nur judojn, sed ilia agado al araboj estas tro terura. Ili devas esti humilaj kaj akcepti interparolon kun araboj.

patrik (แสดงโปรไฟล์) 7 ตุลาคม 2011, 03:12:07

darkweasel:
cellus:ekzistas judaj ateistoj kaj kristanoj
Tio estas memkontraŭdiro.
Ne, ja estas judaj sendiuloj.

Sxak (แสดงโปรไฟล์) 7 ตุลาคม 2011, 06:46:06

patrik:
darkweasel:
cellus:ekzistas judaj ateistoj kaj kristanoj
Tio estas memkontraŭdiro.
Ne, ja estas judaj sendiuloj.
NE estas.

Chainy (แสดงโปรไฟล์) 7 ตุลาคม 2011, 07:45:56

Ŝak:
patrik:Ne, ja estas judaj sendiuloj.
NE estas.
Kial? La juda popolo estas etna-religia grupo, kio signifas ke la religio judismo estas tre proksime ligita kun la juda etno. Sed tio ankaŭ povas signifi, ke oni povas esti judo laŭ etneco, sed ne nepre sekvi la judan religion.

Sxak (แสดงโปรไฟล์) 7 ตุลาคม 2011, 08:02:09

Ĉar "judo" indikas nur religion, dum la nacion indikas alia vorto - "hebreo" Ekzistas hebreoj ne judoj kaj eĉ judoj ne hebreoj (kion trovis la germana armeo en krimeo)

กลับไปด้านบน