Messaggi: 84
Lingua: Esperanto
Lubava (Mostra il profilo) 06 novembre 2011 06:32:09
derverwandte:saluton!mi subtenas la palestinajn popolojn elektojnSaluton! Ankaŭ vi subtenas la tibetajn popolojn elektojn, ĉu?
Lubava (Mostra il profilo) 06 novembre 2011 06:47:50
abdullatif:Arabanoj (Islamanoj kaj Kristanoj) havas la rajton de vivi en ilia propra ŝtato ...Arabanoj jam havas 21 proprajn ŝtatojn. Ĉu hebreoj havas rajton de vivi en ilia propra ŝtato?
Persone mi kredas ke la ŝtata palestina devas esti sur la tuta lando de Palestino ...
ĝi estas la ĝenerala ideo de la Arabanoj kaj Islamanoj, eĉ en Egiptujo aŭ Jordano!
Persone mi pensas ke la ŝtata Israelo devas esti sur la tuta lando de Palestino.
Arabanoj kaj Islamanoj volas neniigi Israelo? Sed ĉi tio estas vojo al militon.
cellus (Mostra il profilo) 06 novembre 2011 07:23:30
Mi estas nun en Jelenia góra en Pollando. Tiu urbo nomiĝis ĝis la fino de la dua mondmilito Hirschberg. Kaj la pola kaj germana nomo signifas Cervomonto.
Kiam mi vagas sur la montaro mi povas vidi multajn turistojn de Germanio. Ili iras kviete tie. Multaj estas pensiuloj kaj eble havis gepatrojn kiuj loĝis tie ĉi antaŭ la milito.
Ke la urbo nun estas pola dependas de decido de la grandaj potencoj, la aliantoj, en Jalto. Ĝusta eble tiu decido ne estis, sed ĝi estis tion kion decidis la internacia komunumo kaj kiun oni akceptis.
Kiam la Hispanaj kolonioj Ceuto kaj Melijo (Ceuta y Melilla) estis liberigitaj de Hispanio Maroko tuj okupis ilian teritorion kaj la libera lando Okcidentsaharo neniam ekestis. Laŭ la Unuiĝintaj nacioj oni faros referendumon, ĉu la teritorio apartenu al Maroko aŭ ne, sed tiu referendumo ne okazis. Pasis nun ĉirkaŭ 40 jaroj! Niaj okcidentaj medioj neniam raportis pri iaj arablandaj protestoj kontraŭ la maroka okupacio. Povas esti ke ili opinias ke ĝi estas ĝusta. Samtempe la pli granda internacia komunumo ankaŭ ne protestas tiel ke oni ĝin aŭdas. Do nenio okazas. Estas silente – kaj bone por ĉiuj partoj, evidente!
Pri la kreado de la ŝtato Israelo la internacia komunumo, krom la arabaj landoj, konsentis. Poste dum la malvarma milito la israela kaj palestina (araba) flanko ekhavis siajn apogantajn ŝtatojn.
Dum mia aktiva tempo, nun mi estas pensiulo, (retiritulo), mi renkontis homojn kaj de Israelo kaj de multaj arabaj landoj, kaj mi komprenas ke la plej multaj de ili povus bone, eĉe se ili ne amus unu la alian, vivi en paco.
Mi komprenas ke la gazaanoj voĉdonis por Ĥamas en la elektoj. Homoj havas tendencon voĉdoni por partioj kiuj promesas ĉion al ĉiuj kiam ili unuafoje havas la eblecon elekti. Samtempe mi ne plene komprenas kial la homoj en Gazao ne kaptis la ŝancon kiam la israelanoj fakte lasis la israelajn loĝejojn en Gazao.
Kiu profitis?
La okcidentaj landoj faris laŭ mi grandan eraron ke ili ne volis havi kontaktojn kun Ĥamas, eĉ se ili prave vidis ĝin kiel terorisma organizo. Mi kredas ke neniam estas signo de malforteco ke oni volas komuniki.
Denove: Kiu profitas?
zan (Mostra il profilo) 06 novembre 2011 08:14:48
cellus:Pri la kreado de la ŝtato Israelo la internacia komunumo, krom la arabaj landoj, konsentis.Sed nuntempe la plimulto el la ŝtatoj subtenas Palestinon. Malplimulto, kiu timas Usonon, agis malakcepte. Mi pensas, ke tion kaŭzas malkuraĝo. Hontinde!
Lubava (Mostra il profilo) 06 novembre 2011 09:22:45
Ŝak:Jes, mi vidis tion, sed kion vi pensas, kial la hebrea lingvo estas nur la hebrea kaj ne la juda, sed la religio estas nur juda kaj ne hebrea?Laŭ mi, via rimarko estis tre bona. Vortaroj ne estas la absoluta vero.
Mi opinias, ke tio estas eraroj en tiuj vortaroj, sed certe mi ne povas tion garantii, do mi pardonpetas pro mia rimarko
flipe (Mostra il profilo) 06 novembre 2011 15:46:51
Lubava:Ankaŭ hebreoj loĝas en Palestino. Ili estas palestinanoj, ĉu?Ankaŭ arabuloj kaj palestanuloj loĝas en Israelo. Ili estas israelanoj, ĉu?
Ne ekzistas palestina nacio. "Palestinanoj" estas arabanoj.
Ne ekzistas hebrea/juda nacio. "Israelanoj" estas eŭropujoj kiuj invadas la bizantinan palestinan ŝtaton, uzante post terorismon, "britia palestino".
darkweasel (Mostra il profilo) 06 novembre 2011 15:54:42
flipe:eŭropujojestas certe grandegaj, kvankam malfacile imageblaj!
zan (Mostra il profilo) 07 novembre 2011 09:21:57
Hebreo estas malnova popolo, kaj la lingvo, kiu estis longe mortinta, estas la hebrea lingvo. Judoj parolis la judgermanan aŭ la judhispanan aŭ eble aliajn.
Kiu estas nacio kaj kiu ne? Sensencaĵo!
eurimaco (Mostra il profilo) 07 novembre 2011 17:52:12
zan:Mi tute subtenas Palestinan ŝtaton.Kiel mi scias, la aktualaj loĝantoj el Palistino estas araboj kiuj okupis Palestinon, kiam la judoj estis persekutitaj kaj mortintaj antaue per la romanoj kaj post je katolika Eklezio kaj musulmanoj.
Mi kredas ke judoj havas rajton ĉe la lando kiu estas el ili antaŭe.
Tjeri (Mostra il profilo) 07 novembre 2011 17:58:53