Kwa maudhui

Ĉu vi estas favorula al Palestina ŝtato?

ya flipe, 26 Septemba 2011

Ujumbe: 84

Lugha: Esperanto

Patrig (Wasifu wa mtumiaji) 7 Novemba 2011 7:15:23 alasiri

Kaj Anglio apartenas al la Bretonoj, el kiu ili estis forpelataj antaù nur 1500 jaroj...

Kaj la tuton de Ameriko, Australio...

Serioze, ne povos esti palestina ŝtato tiom lomge kiom tieestos la cionistaj okupantoj kiuj ĉiutage malhonoras la memoron pri la holokaùstaj viktimoj, uzante la samajn rimedojn kiel ties torturistoj...

patrik (Wasifu wa mtumiaji) 8 Novemba 2011 5:50:39 asubuhi

Eble tiu ĉi afiŝo estas tre freneza, sed almenaŭ mi volas esprimi miajn konkludojn.

Niĉeo [Nietzsche] esprimis per la frenezulo, ke Dio jam "mortis" kaj ni "mortigis" Lin. Li celis diri, ke nun, en ĉi tiu epoko, kiam scienco plej influas nian pensmanieron, ni ne plu povas kredi je unu Dio ĉiopova. Dio ne plu havas tiun grandan rolon en la vivoj de modernaj vivoj, kaj (preskaŭ) ĉia peno klarigi Dion science montriĝis vana kaj senutila. Kiel tio rilatas al la judoj? Mi pluklarigu.

Kristanismo baziĝis sur la juda Biblio, kaj tiu Biblio asertas la rilaton inter Dio kaj la judoj. Laŭ tio, Dio elektis la hebreojn/judojn kiel sian popolon, elmontris sian potencon antaŭ ili, kaj donis al ili la "promesitan landon". Jen la ideo de la aparteco de la juda popolo. Ankaŭe, niaj moralaj normoj baziĝas de la sama Biblio, kaj Dio ja donis sian leĝon al ili per siaj profetoj.

Do, kiam homoj ne plu povas kredi je Dio, sekve homoj komencis dubi pri ĉiuj Diaĵoj, kaj ekstariĝas la demandoj: "Ĉu Jesuo vere ekzistis?", "Ĉu la Biblio estas fidinda fonto de informo?", "Ĉu la juda popolo vere estas aparta?", "Ĉu la judoj ankoraŭ havas la rajton loĝi en la 'promesita lando' post miljaroj da foresto?", "Ĉu la jud-kristanisma moraleco estas la sole prava moraleco?"...Facilas konkludi, por ke oni tute liberiĝu el la ideo de Dio, oni devas detrui ĉiun manifestaĵon de Dio. Se Dio jam mortis, la judoj estas nun orfoj. Kaj nun, kiam ilia Protektanto ne plu ekzistas, ni povas fari ĉion kontraŭ ili. Ni venĝu do, ĉar ili elpensis tiun teruregan ideon de Dio!

Heidegger kaj kelkaj aliaj naziistoj plene komprenis tiun konsekvencon de la "mortigo" de Dio. Hitlero, kvankam lia miskompreno de la Niĉea ideo de la "Ubermensch", ankaŭ komprenis tiun aferon, dirinte ke: "La Dekalogo jam senvalidas. Konscienco estas juda elpensaĵo, ĝi estas makulo kiel cirkumcido." Estas ironie, ke Niĉeo, kiu malŝategas antisemitojn, estis pli bone komprenata de la Naziistoj pri la "mortigo" de Dio. La Holokaŭsto estas la plej honesta [kaj bonŝance fuŝita] ago de homoj kontraŭdiaj.

[Daŭrigota.]

Lubava (Wasifu wa mtumiaji) 8 Novemba 2011 6:58:03 asubuhi

patrik:Se Dio jam mortis, la judoj estas nun orfoj. Kaj nun, kiam ilia Protektanto ne plu ekzistas, ni povas fari ĉion kontraŭ ili. Ni venĝu do, ĉar ili elpensis tiun teruregan ideon de Dio!
Ne implikaĵu judojn kaj hebreojn. Popolo ne kulpas. Ankaŭ kristianoj faris multe malicaĵojn pri la ideo de Dio, ankaŭ islamanoj... La ideo povas esti malbona, sed homoj povas esti bonaj.

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 8 Novemba 2011 9:29:35 asubuhi

Dezirinde, ke Esperanto forigu la pluralon de sia gramatiko.

Tiel ne plu eblus fuŝargumenti per kategorioj, kiel "la judoj faras tion", "la araboj estas tiaj", "la okcidentanoj agas tiel", ktp. Anstataŭe oni devus precizigi pri kiu oni parolas: "la israela registaro", "la araba popolo", "NATO", "la naskintaro de Akvario", aŭ "la aro de tiuj, kies nomo komencas per 'z' ", ktp.

Eĉ se oni emas opinii, ke tiu lasta kategorio konsistas ĉefe el savintoj del'homaro (Zorro...). okulumo.gif

patrik (Wasifu wa mtumiaji) 8 Novemba 2011 2:17:34 alasiri

Lubava:
patrik:Se Dio jam mortis, la judoj estas nun orfoj. Kaj nun, kiam ilia Protektanto ne plu ekzistas, ni povas fari ĉion kontraŭ ili. Ni venĝu do, ĉar ili elpensis tiun teruregan ideon de Dio!
Ne implikaĵu judojn kaj hebreojn. Popolo ne kulpas. Ankaŭ kristianoj faris multe malicaĵojn pri la ideo de Dio, ankaŭ islamanoj... La ideo povas esti malbona, sed homoj povas esti bonaj.
Vi miskomprenis tiun eldiron, interpretinte ĝin disde la kontekso. Unue, tio ne estas implikaĵo sed estas nur la ekstreme logika rezulto de la "mortigo" de Dio, kion la naziistoj provis plenumi per la Holokaŭsto, kvankam tre malsukcese. Due, por ke la signifo de tiu frazo iĝu plej klara, jen la frazo antaŭ ĝi (iom ŝanĝita, kun emfazo):
Facilas konkludi, (ke) por ke (la homaro) tute liberiĝu el la ideo de Dio, (la homaro) devas detrui ĉiun manifestaĵon de Dio.
Mi celis diri, ke jud-kristanismo profunde influis la homaron, kaj necesas pereigi ĝin per neniigi por ĉiam ties influon. [Aplikeblas ĉi tie la koncepto de "kultura hegemonio", elpensita de Antonio Gramsci.] Por tute senvalidigi la jud-kristanan Dion, necesas senvalidigi la fondaĵojn kaj la manifestaĵon de la kredo. Kiel Dio manifestis sin? Per historio. Malkiel ĉiu alia dio, la jud-kristana Dio movas per historio, liginte sin al historia popolo, historiaj personoj, kaj historiaj okazoj. Israelo estas tiu plej videbla manifestaĵo nuntempe (kvankam multaj ne volas kredi, ke tio ja estas), do por kontraŭdiistoj, necesas "diabligi" ties imagon. Kaj ne nur tio. Necesas ankaŭ senvalidigi la Biblion, senvalidigi la historiecon de Jesuo, senvalidigi la Eliron, senvalidigi la devenon de la nunaj israelanoj (t.e., ĉu ili ja estas la idoj de Izraelo, la hebrea popolo), senvalidigi la koncepton de la "promesita lando", k.t.p. Ĉiuj tiuj estas necesaj por tute forviŝi ĉiun aferon rilatan al la jud-kristana Dio el la opa menso de la homaro.

Oni povas diri, ke tio estas ia "ressentiment" kontraŭ la ideo de Dio. Multaj tiel sentas...

erinja (Wasifu wa mtumiaji) 8 Novemba 2011 3:20:25 alasiri

Patrik, eble vi volas diri iom pli klare, ke ne estas vi kiu sugestas fari ion kontraŭ judoj, sed vi sugestas ke povus esti certa sinsekvo de rezonado, kiu portus iun al tiu absurda konkludo.

Ĉu ne?

patrik (Wasifu wa mtumiaji) 9 Novemba 2011 3:26:41 asubuhi

erinja:Patrik, eble vi volas diri iom pli klare, ke ne estas vi kiu sugestas fari ion kontraŭ judoj, sed vi sugestas ke povus esti certa sinsekvo de rezonado, kiu portus iun al tiu absurda konkludo.

Ĉu ne?
Jes, ja temas pri "certa sinsekvo de rezonado". Mi konsentas, ke tiu konkludo estas absurda, sed mi opinias, ke tiu ankaŭ estas logika, bazita sur la Niĉea premiso. Ankaŭe, dankegon por esprimi tion plej klare ol mi. Tio tutcerte evitas ĉian miskomprenon rilate mian personan sintenon. okulumo.gif

Nun, mi povas trankviliĝi. Oni do NENIAM nomu min "antisemito" kaj "nov-naziisto". shoko.gif

zan (Wasifu wa mtumiaji) 9 Novemba 2011 10:37:48 asubuhi

Laŭ mia sento patrik volas diri, ke la malpermeso al Cionismo signifas la tutan neniigon de Biblio. Tiu argumento ŝajnas atendi, ke homoj, kiuj ne povas forlasi la nunan kulturon bazitan de jud-krintanismo, devas subteni judojn loĝi en Palestino elpelante arabojn. Ĉu mi miskomprenas vin? Mi ne estas denaska kaj ne povas facile legi tekston plenan je nerektaĵoj.

patrik:
Facilas konkludi, (ke) por ke (la homaro) tute liberiĝu el la ideo de Dio, (la homaro) devas detrui ĉiun manifestaĵon de Dio.
Mi celis diri, ke jud-kristanismo profunde influis la homaron, kaj necesas pereigi ĝin per neniigi por ĉiam ties influon.
Mi opinias, ke Biblio estas skribita de homoj. Ĝi de komence nenion enhavas, kian la tuta homaro nepre devas kredi. Sed oni rajtas kredi ĝin same kiel ĉiuj homoj rajtas kredi sian dion. Eŭropanoj kreis ilian kulturon bazinte de la kredo. Kaj tio naskis diversajn trezorojn por la homaro, kiuj estas konservindaj. Sed ankaŭ tio estas sama kiel aliaj homoj kreas gravajn kulturojn en sia kreda vivo. Ĉu oni devas detrui tiajn valorajn kulturojn, kiam oni ekpensis, ke tia dio ne ekzistas? Oni vivis en historio iam en kreda vivo sed poste eble vivos senkrede. Oni ne bezonas detrui sian historion. Antaŭ tio la historio ne tranĉeblas.

mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 9 Novemba 2011 12:28:10 alasiri

erinja:Patrik, eble vi volas diri iom pli klare, ke ne estas vi kiu sugestas fari ion kontraŭ judoj, sed vi sugestas ke povus esti certa sinsekvo de rezonado, kiu portus iun al tiu absurda konkludo.
Ŝajnis al mi ke ne nur la konkludo estas absurda, sed ankaŭ la rezonado mem.

patrik (Wasifu wa mtumiaji) 10 Novemba 2011 7:01:59 asubuhi

zan:Laŭ mia sento patrik volas diri, ke la malpermeso al Cionismo signifas la tutan neniigon de Biblio. Tiu argumento ŝajnas atendi, ke homoj, kiuj ne povas forlasi la nunan kulturon bazitan de jud-krintanismo, devas subteni judojn loĝi en Palestino elpelante arabojn. Ĉu mi miskomprenas vin? Mi ne estas denaska kaj ne povas facile legi tekston plenan je nerektaĵoj.
Mi argumentis alie, ke la tuta neniigo de la Biblio signifas la tutan malpermeson de cionismo. Cionismo baziĝas sur la Biblio, kaj ne inverse.

Kaj jen observo: la plimulto de la apogantoj de Israelo estas kredantaj kristanoj. Do, ne temas pri "homoj, kiuj ne povas forlasi la nunan kulturon bazitan de jud-kri(s)tanismo", sed pri homoj, kiuj plenkonscie akceptas jud-kristanismon kaj do kredas je ĉio jud-kristanisma.

zan:
patrik:
Facilas konkludi, (ke) por ke (la homaro) tute liberiĝu el la ideo de Dio, (la homaro) devas detrui ĉiun manifestaĵon de Dio.
Mi celis diri, ke jud-kristanismo profunde influis la homaron, kaj necesas pereigi ĝin per neniigi por ĉiam ties influon.
Mi opinias, ke Biblio estas skribita de homoj. Ĝi de komence nenion enhavas, kian la tuta homaro nepre devas kredi. Sed oni rajtas kredi ĝin same kiel ĉiuj homoj rajtas kredi sian dion. Eŭropanoj kreis ilian kulturon bazinte de la kredo. Kaj tio naskis diversajn trezorojn por la homaro, kiuj estas konservindaj. Sed ankaŭ tio estas sama kiel aliaj homoj kreas gravajn kulturojn en sia kreda vivo. Ĉu oni devas detrui tiajn valorajn kulturojn, kiam oni ekpensis, ke tia dio ne ekzistas? Oni vivis en historio iam en kreda vivo sed poste eble vivos senkrede. Oni ne bezonas detrui sian historion. Antaŭ tio la historio ne tranĉeblas.
Kiam la paganoj akceptis la jud-kristanisman Dion kaj do ne plu kredis je siaj dioj, la pagana kulturo iom post iom disfaliĝis. La sama devas ankaŭ okazi al jud-kristanismo, laŭ Niĉeo. La kredo je Dio estas la fondaĵo de la jud-kristana mondrigardo, kaj sen tiu fondaĵo, ĉio nepre disfaliĝu kaj ties restaĵoj malaperendu. Neeblas reteni jud-kristanaĵojn, ĉar post la neplukredado je Dio, tiuj nun aspektas tute sensencaj. Tio necesigas la kreon de nova mondrigardo bazota sur io alia ol la jam nevalida jud-kristana kredo, kaj por Niĉeo, tiu nova bazo estus la "volo je potenco" [will to power]. Ĉu klare? okulumo.gif

Kurudi juu