Tartalom

Ĉu vi estas favorula al Palestina ŝtato?

flipe-tól, 2011. szeptember 26.

Hozzászólások: 84

Nyelv: Esperanto

zan (Profil megtekintése) 2011. november 11. 11:19:28

patrik:Kaj jen observo: la plimulto de la apogantoj de Israelo estas kredantaj kristanoj.
Tiuj estas apartaj kristanoj, kiuj draste deziras pro sia kredo, ke la judoj revenu al Palestino. Laŭ mia scio ili estas multaj en Usono, sed mi dubas, ĉu ĉiuj kristanoj historie ĉiam subtenis kaj subtenadas la judojn. Eĉ antaŭ Niĉeo ili mortigis judojn. Kial ili mortigis tiel gravan genton por sia kredo?

patrik:Kiam la paganoj akceptis la jud-kristanisman Dion kaj do ne plu kredis je siaj dioj, la pagana kulturo iom post iom disfaliĝis.
Tio estas surfaca aspekto. Eĉ en Eŭropo oni konservas malnovajn diojn, kaŝante ilin sub la nomo de Kristanismo. Dipatrino Maria anstataŭas malnovan diinon de la tero. Krampus, amiko de Sankta Nikolao, similas al dio aŭ spirito, kiu troviĝas en ĉiu ajn loko de la mondo. Tiel ili konservas sian malnovan kredon. Kristanismo, monoteismo, ĝi tute ne venkis tiurilate.

patrik:La sama devas ankaŭ okazi al jud-kristanismo, laŭ Niĉeo. La kredo je Dio estas la fondaĵo de la jud-kristana mondrigardo, kaj sen tiu fondaĵo, ĉio nepre disfaliĝu kaj ties restaĵoj malaperendu.
La mondo ne estas tiel simpla. Niĉeo ne povas detrui Kristanismon, sed ankaŭ Biblio ne havas tiom da potenco, ke ĝi regas la tutan mondon.

flipe (Profil megtekintése) 2011. december 17. 21:19:03

Jozefo G.:...Jeruzalemo ja estas historia ikono de Izraela ŝtato. Do, ne nur de hebreoj en mema ŝtato Izraelo, sed ankaŭ la hebreoj en tuta mondo...
Tiu parolo, jam de longe repetita, konfuzigas kaj trompigas multajn da homoj en tuta mondo, Izraelo kaj Israelo ne estas samaj aferoj, la unua ne plu ekzistis ekde 722 a.k. (pli ol 2700 jarojn antaŭe) kaj nur ekzistadis dum 298 jaroj, la dua estas ŝtato (paria) farita per malamo kontraŭ judoj kaj malvolo de eŭroanoj ne volis ilin loĝante en Eŭropo post 2a grandmilito.

Jozefo G.:...Tamen, mi opinias, ke estas prefere necese krei Palestinan ŝtaton en nunaj limoj...
La lando estas de arabuloj, ne gravas se ilin estas islamanoj, kristanoj, judanoj, alia ano aŭ ateo, la homoj kiu kontrolas Israelo estas eŭropanaj invadantoj, do, popolo de Palestino ne havas pri kion debati!

Argantonio (Profil megtekintése) 2011. december 17. 22:27:10

Ĉu vi estas favorula al Palestina ŝtato?
Bona demando kaj malfacila respondo...

Ĉar mi kiel juddevena favoras pli Israelon ol la konstituo de Palestina ŝtato... sed mi kiel ordinara homestulo en la mondo, aprobas elkore la fondaĵon de tiu ŝtato, preskaŭ en sama teritorio...

Diable mi estas dividita... shoko.gif

Argantonio (Profil megtekintése) 2011. december 17. 22:46:41

flipe:Tiu parolo, jam de longe repetita, konfuzigas kaj trompigas multajn da homoj en tuta mondo, Izraelo kaj Israelo ne estas samaj aferoj, la unua ne plu ekzistis ekde 722 a.k. (pli ol 2700 jarojn antaŭe) kaj nur ekzistadis dum 298 jaroj, la dua estas ŝtato (paria) farita per malamo kontraŭ judoj kaj malvolo de eŭroanoj ne volis ilin loĝante en Eŭropo post 2a grandmilito.
Vi tute pravas... fakte se oni konstatas en la Biblio tradukita Esperante (ne forgesi ke Zamenhof okupiĝis pri la traduko de la "Malnova Testamento" (Hebree: Tanak) en bonstila maniero), oni trovas tie la vorton "Izraelo" aŭ izraelidoj alude la antikvan hebrean popolon. Hodiaŭe oni nomas la aktualan Israelan judan ŝtaton -Israel-, ĝia loĝantaro nomiĝas Israelanoj ne grava se tie kunloĝas judoj, druzoj, kristanoj, bahaanoj kaj musulmanoj kiel israelaj civitanoj.

Kaj la juda diasporo estas alia historio...

Vissza a tetejére