Til innholdet

Mia komerca aventuro kun sinjoro Moliere NGANGU NDUANTONI, kongano loĝanta en Varsovio.

fra fanjono,2011 9 29

Meldinger: 34

Språk: Esperanto

barat (Å vise profilen) 2011 9 29 14:39:45

Kutima metodo en Eŭropo estas sendi varojn post la pago. Tial mi ne komprenas bone kial vi sendis tiujn varojn al liaj parencoj vivantaj en aliaj landoj. Tio estis granda eraro. Laŭ mi restas al vi nur policio.

antoniomoya (Å vise profilen) 2011 9 29 14:55:43

fanjono:La 4-an de Aŭgusto, post kiam li lasis la vortojn, mi avertis lin, ke mi publikigos la aferon en la tutmondaj Esperantaj forumoj kaj eĉ petos enmiksiĝon de loka financa kompanio, se tio tiel daŭros! Al tiuj miaj mesaĝoj li ankoraŭ tenas sin silenta!.Tamen eĉ nun mi volas bone kaj pace solvi la aferon!
Vi estas bona persono. Ne ŝanĝu vian est-manieron. Sed venontfoje petu al viaj mendontoj iun monkvanton (eble 50% el la tuta prezo) kaj, se necese, klarigu pro kio vi faras tion.
Kial devas esti vi, ĉiam, kiu riskas vian monon (sendante la varojn), kaj ne la aliaj?

En Hispanujo, mi mendis libron al Madrido. Transportisto alportis ĝin al mi, mi pagis al li, kaj nur tiam li donis la pakaĵon al mi.

Amike.

maratonisto (Å vise profilen) 2011 9 29 15:40:04

Kara fanjono!
Mi ne estas komercisto, sed mi estis kelkfoje interpretanto dum traktado inter komercistoj. La kutima proceduro akceptebla por ĉiuj estas la tielnomata akreditivo (kiel oni diras en Esperanto?). Tiu proceduro funkcias tiel: la aĉetanto sendas la monon al Via speciala banka konto. Tamen Vi ne povas tuj preni la monon laŭ kondiĉoj de akreditivo. La banko nur informas Vin, ke la mono alvenis. Tiam Vi sendas la varojn. Kiam la aĉetanto ricevas la varojn, li informas la bankon kaj Vin, ke la varoj alvenis. Tiam la banko malfermas Vian konton kaj Vi prenas Vian monon. En tiu proceduro neniu kapablas trompi, nek la aĉetanto, nek la vendanto.

fanjono (Å vise profilen) 2011 9 29 16:41:16

P.S 1: De la 4-a de Aŭgusto ĝis hodiaŭ la afero ne pliboniĝis, al miaj mesaĝoj kaj telefonoalvokoj li tenas ankoraŭ silenton, kaj intertempe 3 foje postrestigis la samajn ripetaĵojn. Mi nun jam ne postulas lin tuj pagi, nur aranĝi la pagoplanon kun detaloj de tempo, fojo kaj sumo. Sed li tute preteratentis tion, donante nenian eĥon.

Altebrilas (Å vise profilen) 2011 9 29 16:42:59

Ĉu temas pri vera esperantisto, aŭ pri iu kiu nur balbutas kelkajn vortojn en nia lingvo por profiti je la movado?

fanjono (Å vise profilen) 2011 9 29 17:01:59

barat:Kutima metodo en Eŭropo estas sendi varojn post la pago. Tial mi ne komprenas bone kial vi sendis tiujn varojn al liaj parencoj vivantaj en aliaj landoj. Tio estis granda eraro. Laŭ mi restas al vi nur policio.
Kien sendi ne gravas, se li estas honestulo! Mi eraris, ke mi mistaksis lin!

fanjono (Å vise profilen) 2011 9 29 17:09:06

antoniomoya:
fanjono:La 4-an de Aŭgusto, post kiam li lasis la vortojn, mi avertis lin, ke mi publikigos la aferon en la tutmondaj Esperantaj forumoj kaj eĉ petos enmiksiĝon de loka financa kompanio, se tio tiel daŭros! Al tiuj miaj mesaĝoj li ankoraŭ tenas sin silenta!.Tamen eĉ nun mi volas bone kaj pace solvi la aferon!
Vi estas bona persono. Ne ŝanĝu vian est-manieron. Sed venontfoje petu al viaj mendontoj iun monkvanton (eble 50% el la tuta prezo) kaj, se necese, klarigu pro kio vi faras tion.
Kial devas esti vi, ĉiam, kiu riskas vian monon (sendante la varojn), kaj ne la aliaj?

En Hispanujo, mi mendis libron al Madrido. Transportisto alportis ĝin al mi, mi pagis al li, kaj nur tiam li donis la pakaĵon al mi.

Amike.
Dankon!

fanjono (Å vise profilen) 2011 9 29 17:15:57

Altebrilas:Ĉu temas pri vera esperantisto, aŭ pri iu kiu nur balbutas kelkajn vortojn en nia lingvo por profiti je la movado?
Ho! Li nomas sin unu el la pioniroj de la Esperanto-movado en Afriko! Li okupiĝas pri Esperanto jam pli ol 30 jarojn kaj pro Esperanto li nun loĝas en la ĉefurbo de Esperanto Varsovio jam 10 jarojn kaj ricevis polan civitanecon.

fanjono (Å vise profilen) 2011 9 29 17:52:31

P.S 2: Pro la premo al li en la retpaĝoj, mi sukcesis telefoni kun li kaj la sekvintan tagon, la 14-an de Aŭgusto li faris la 1-an pagon je 400 $.

fanjono (Å vise profilen) 2011 9 29 18:12:27

P.S 3: La 16-an de Septembro ni bone interkonsentis, ke la sumo 4600 $ rabatiĝu je 600 $, kaj estu 4000 $. Li pagu 50% de la sumo en Septembro kaj por la cetera ĉiu-monate po 500 $. La 26-an de Septembro, t.e: 4 tagojn antaŭ la lasta tago de la monato mi memorigis lin pri tio telefone kaj mesaĝete. Li komplete montriĝis kanajlo kaj fripono, dirante, ke tute ne eblas kolekti 2000 $ dum mallongaj 4 tagoj ( ĉu mi ekpetis la pagon nur tiu-tage? ) kaj ĉu li devas mortigi sian filon kaj dispecigi kaj vendi lin por pagi al mi? Li pagos nur tiam kaj tiom, kiam kaj kiom li havos. (Dio scias, kiam kaj kiom li havos?) Mi proponis, ke se mi pli multe rabatos, kiom kaj kiam li pagos? Li respondis, ke kiom mi rabatos, li ankoraŭ ne kapablos.

Tibake til toppen