შინაარსის ნახვა

Mia komerca aventuro kun sinjoro Moliere NGANGU NDUANTONI, kongano loĝanta en Varsovio.

fanjono-ისა და 29 სექტემბერი, 2011-ის მიერ

შეტყობინებები: 34

ენა: Esperanto

fanjono (მომხმარებლის პროფილი) 29 სექტემბერი, 2011 03:34:36

Ni interkonatiĝis en esperantista komerco-forumo. Jam fine de la pasinta jaro mi eksendis senpagajn specimenojn (4 telefonoj, brakhorloĝo, paro da ŝuoj) al li, kaj en la komenco de Aprilo mi komencis sendi varojn laŭ liaj mendoj al liaj familianoj-ricevantoj ĉefe en Kongo kaj Angolo. Tiuj varoj kostas 5774 $. Iom da tempo post la atingo de la varoj mi postulis pagon de li, sed li ĉiam havis diversajn pretekstojn kaj promesis, ke li pagos baldaŭ. En Junio kaj Julio, al tiu sumo mi mem proponis rabaton je 774 $ kun la espero, ke li tuj pagos la tutan sumon. Kiam mi estis petanta la antaŭajn pagojn, li eĉ ankoraŭ kelkefoje petis min plu sendi komputilojn je valoro de 2000 $, senhonte kaj naive demandante, ĉu li devas pagi? Kaj mi ne plenumis tion, ĉar mi jam ne volas kaj ne kapablas. Mi ekkonsciis, ke li rigardas min kiel liveranton de senpagaj varoj, li jam nature alkutimiĝis ricevi de mi senpage kiel senhonta almozopetanto. Iam mi postulis, ke li pagu etan parton por mildigi la aferon, sed senrezulte!

antoniomoya (მომხმარებლის პროფილი) 29 სექტემბერი, 2011 04:05:19

Bedaŭrinde, kara Fanjono, en tiu ĉi mondo ekzistas homoj senhontaj kaj neseriozaj, ĉiam pretaj profiti el siaj samtempuloj. Ili ĉiam volas ricevi, kaj neniam doni. Ili trompas siajn similulojn nur pro la deziro havi kaj posedi, pli kaj pli, senfine. Posedo kaj riĉeco estas ilia celo. Sen ajna moralo nek etiko. Oni necese devas protekti sin kontraŭ tiuj uloj.

Kial vi ne petis lin, je lia unua mendo, pagi almenaŭ 50 % el viaj varoj, antaŭ ol sendi ilin?

Mi supozas ke tiu sperto faros vin pli singarda, ĉu?

Amike el Hispanalando.

Gryfek (მომხმარებლის პროფილი) 29 სექტემბერი, 2011 06:48:49

ho kiel favulo, fika, hida varŝavanaĉo, volupta aligatoro.. se mi havus tiun varon mi redonus ĝin al vi.

fanjono (მომხმარებლის პროფილი) 29 სექტემბერი, 2011 07:03:57

antoniomoya:Bedaŭrinde, kara Fanjono, en tiu ĉi mondo ekzistas homoj senhontaj kaj neseriozaj, ĉiam pretaj profiti el siaj samtempuloj. Ili ĉiam volas ricevi, kaj neniam doni. Ili trompas siajn similulojn nur pro la deziro havi kaj posedi, pli kaj pli, senfine. Posedo kaj riĉeco estas ilia celo. Sen ajna moralo nek etiko. Oni necese devas protekti sin kontraŭ tiuj uloj.
Dankon, pro via kompreno!
Kial vi ne petis lin, je lia unua mendo, pagi almenaŭ 50 % el viaj varoj, antaŭ ol sendi ilin?
Mi ne volas, ke aliulo timu, ke mi trompos tiun antaŭpagitan monon! Kaj tiu problemo ĉiam estas ĉe malgrandaj komercoj, kaj mi legis en libroj, ke esperantistoj ĉiuj estas moralaj! Mi komercas nur kun esperantistoj pro lingva baro. Mi ĉiam sendas varojn antaŭ ol ili estas pagitaj.
Mi supozas ke tiu sperto faros vin pli singarda, ĉu?
Certe! Mia koro jam komencas forte bati, kiam mi ekvidas la nomom de la granda franca verkisto, ĉar ili portas la saman nomon Moliere!. (pardonu, ke mi ŝercas!)

Amike el Hispanalando.

fanjono (მომხმარებლის პროფილი) 29 სექტემბერი, 2011 07:19:41

Tiel la tempo forpasis en senfinaj amaraj petadoj kaj diskutoj, kaj meze de Julio demandite li diris, ke li pagos 2000 $ en tiu monato, kaj antaŭ tiu tago mi plurfoje fiksis la interkonsenton telefone kun li, konfesante, ke mi dronas en malfacila financosituacio kaj vivteno fariĝis problemo, tial la mono estas ege bezonata. La 31-an de Julio en granda maltrankvilo mi telefonis al li kaj atentigis, ke jam estas la lasta tago, sed li respondis, ke li pagos post 2 tagoj, kaj “gravas la mono, ne gravas la monato”, kaj ĉar la monato finiĝas en sabato kaj dimanĉo, kaj la 1-an de Aŭgusto li havos pli gravan aferon. (en Ĉinio estas proverbo, kiu diras, ke vorto unu fojon dirita ne povas esti retirita eĉ per kvaro da ĉevaloj.) Nun jam forpasis tiuj tagoj, pri kiuj li promesis, kaj li nun restas nekontaktebla retpoŝte kaj telefone lasinte tiujn vortojn: Saluton, mi ne havas la tutan sumon, atendu, atendu, atendu, atendu. Bonvolu atendi!!! Ni ne diskutu, bonvolu! Ankaŭ mi ne plu havas la forton diskuti, nek per telefono, nek per la reto, atendu iomete mi sendu la monon, nur NE PLU DIRU KE MI NE VOLAS!
Li diris, ke li estas kristano, sed mi pensas, ke vera kristano ne tiel kondutas!

zan (მომხმარებლის პროფილი) 29 სექტემბერი, 2011 08:44:38

Bedaŭrinda afero. Se li estus sincera, li ne nuligus la konekton.

AlfRoland (მომხმარებლის პროფილი) 29 სექტემბერი, 2011 11:26:22

fanjono:
[....] Li diris, ke li estas kristano, sed mi pensas, ke vera kristano ne tiel kondutas!
Kristano?? Li certe pensas ke Dio pagu!! malgajo.gif

omid17 (მომხმარებლის პროფილი) 29 სექტემბერი, 2011 12:16:24

Kara fanjono, mi tre bedaŭras audi tion. Se li ne volas pagi, ĉu ne ekzistas iu ajn laŭlega metodo por ekprocesi kontraŭ li?

fanjono (მომხმარებლის პროფილი) 29 სექტემბერი, 2011 13:05:27

omid17:Kara fanjono, mi tre bedaŭras audi tion. Se li ne volas pagi, ĉu ne ekzistas iu ajn laŭlega metodo por ekprocesi kontraŭ li?
Bedaŭre! Ne!

fanjono (მომხმარებლის პროფილი) 29 სექტემბერი, 2011 14:35:19

La 4-an de Aŭgusto, post kiam li lasis la vortojn, mi avertis lin, ke mi publikigos la aferon en la tutmondaj Esperantaj forumoj kaj eĉ petos enmiksiĝon de loka financa kompanio, se tio tiel daŭros! Al tiuj miaj mesaĝoj li ankoraŭ tenas sin silenta!.Tamen eĉ nun mi volas bone kaj pace solvi la aferon!

ზემოთ დაბრუნება